Eventoj inter Chinio kaj MKO

    En 1947 Chinio subskribis la finan dokumenton kun la Komerca kaj Laboriga Konferenco de UN, fondinto de de GhITK.

    En 1948 Chinio subskribis portempan protokolon de GhITK.

    En 1971 la Ghenerala Asembleo de UN decidis rehavigi al la China Popola Respubliko la leghan rajton.

    En 1982 Chinio peticiis la kvalifikon de observanto de GhITK.

    En 1982 Chinio akiris la kvalifikon de observanto de GhITK kaj ekrajtis cheesti ghian jarkunvenon.

    En 1986 Chinio petis, ke GhITK rehavigu al ghi la membrecon.

    En 1987 naskighis la laborgrupo pri membrigho de Chinio al GhITK.

    En 1988 la laborgrupo okazigis sian unuan kunvenon.

    En 1989 la laborgrupo plenumis takson pri la china sistemo pri ekstera komerco.

    En 1991 finighis respondo de la demandoj rehavigi al Chinio la membrecon de GhITK.

    En 1992 Chinio kaj Usono subskribis "Memorandon pri permeso eniri en la china-usonan merkaton".

    En 1993 la plurflanka komerca urugvaja intertraktado finighis en Maroko.

    En 1994 Chinio okazigis intertraktadon kun traktantoj pri permeso eniri en merkaton kaj protokolo.

    En 1995 fondighis MKO, kiu estas destinita por administri la mondan ordon de ekonomio kaj komerco. MKO decidis akcepti Chinion kiel sian observanton. La intertraktado pri membrigho de Chinio al GhITK shanghighis en tiun al MKO.

    En 1996 komencighis la neoficiala plurflanka interkonsiligho en Ghenevo pri membrigho de Chinio al MKO.

    En 1997 la laborgrupo pri membrigho de Chinio al MKO atingis interkonsenton pri du chefaj kondichoj, t.e. nediskriminacia principo kaj jura ekzameno.

    En 1998 china prezidanto Jiang Zemin publikigis tri principojn pri membrigho de Chinio al MKO: Sen Chinio MKO ne estas perfekta; sendube Chinio membrighos al MKO kiel disvolvighanta lando; por sia membrigho al MKO Chinio prenos kiel principon ekvilibron de la rajtoj kaj devoj.

    En 1999 Chinio kaj Usono atingis serion da interkonsentoj pri membrigho de Chinio al MKO.

    En 2000 Chinio kaj la Europa Unio atingis duflankan interkonsenton pri membrigho de Chinio al MKO. De tiu jaro la chefa tasko pri tiu problemo turnighis de duflanka intertraktado al la plurflanka.

    En 2001 la laborgrupo de MKO pri Chinio plenumis la plurflankan leghan dokumentaron pri membrigho de Chinio al MKO kaj komplete finighis la efektiva laboro pri tiu problemo.

    La 10-an de novembro de 2001 la Kvara Ministra Konferenco de MKO okazis en Dohao, chefurbo de Kataro. La konferenco jughis kaj aprobis la decidon pri membrigho de Chinio al MKO.