Chinaj famuloj pri membrigho de Chinio al MKO
Liu Yonghao: Privataj
entreprenoj devas sin
perfektigi

    Liu Yonghao kaj liaj tri fratoj antau 20 jaroj ekokupis sin pri produktado de brutnutrajhoj kaj nun la de li faritaj brutnutrajhoj konsistigas grandan procenton de la koncerna merkato de Chinio. El la chinaj richuloj, elektitaj de la usona magazino Forbes, li okupas la unuan lokon pro posedita miliardo da usonaj dolaroj. Post membrigho de Chinio al MKO tiu eminenta entreprenisto farighis multe atentata de la gazetara rondo.

    Koncerne la demandon, kion faros chinaj entreprenoj post membrigho de Chinio al MKO, s-ro Liu diris: "Post nia membrigho de MKO, kompreneble la chinaj entreprenoj alfrontos fortan konkurencon, char la ekonomia fundamento de la chinaj privataj entreprenoj ne estas solida kaj ili trovighas ankorau en komenca periodo. Por sin perfektigi unue ili devas firmigi sian koncepton pri la sistemo de privataj entreprenoj kaj fari la entreprenadon lau normoj kaj ordoj de la merkato, kaj due, ili devas redukti la superfluajn administrantojn kaj preventi dilatighon de sia administrantaro, kaj trie, ili devas bone funkciigi siajn fundamentajn entreprenojn kaj levi prestighon de siaj produktoj. Surbaze de tio ili devas alpreni diversajn manierojn por kombini la entreprenadon de siaj varoj kun kapitala cirkulado. Fine oni devas sin liberigi el kateno de familieca entreprenado, char multaj privataj entreprenistoj de Chinio ne konfidas fremdulojn, dume ili mem ne kapablas sin konformigi al la shanghighema internacia merkato. Nur se la chinaj privataj entreprenoj bone faros la supre diritajn flankojn, ili kapablos konkurenci kun alilandaj entreprenoj."

    Koncerne la nunan staton de la privataj entreprenoj de Chinio, Liu diris: "Kvankam ni alfrontas fortan konkurencon post membrigho de Chinio al MKO, tamen ni havas niajn superecojn. Che ni la produktokosto estas malalta, la shtato donas subtenon al ni kaj la historio de niaj privataj entreprenoj estas mallonga, tamen ili havas fortan energion kaj en nia lando la merkata bezono daure kreskas. Ni jam havas nombron da privataj entreprenoj kun certa skalo, tamen ili ghenerale estas malfortaj en la granda familio de la entreprenoj. Ili bezonas helpon. Chiutage multe da privataj entreprenoj bankrotas kaj multe da aliaj naskighas. La registaro jam klare diris, ke ghi egale traktas chiujn entreprenojn, kio efektivighas tamen malfacile. Pro la historia kauzo arkaika koncepto iagrade malhelpas disvolvighon de privataj entreprenoj. La socio kaj gazetaro devas bone kompreni kaj helpi ilin, por ke ili povu daure ekzisti kaj prosperighi."

Pan Hong: Por ke la
rigardantoj shatu
chinajn filmojn

    Pan Hong estas filmstelo en Chinio. Parolante pri la nuna stato de la chinaj filmoj, shi montrighis multe chagrenita. Shi diris: "Mi multe cerbumas pri elirejo de la chinaj filmoj post membrigho de Chinio al MKO. Mi opinias, ke la perspektivo de la chinaj filmoj ne estas ghojiga. Membrighinte al MKO, ni havos novan shancon por levi nian aprecadon de filmoj kaj tio donos novan defion al la chinaj filmistoj. Ni devas stari sur la sama linio kun la tuta mondo por konkeri la koron de la rigardantoj. Tiuflanke la temoj estas shlosilo. Ili devas esti diversaj, koncernantaj la popolan vivon; chu ili vere interesos la rigardantojn au ne, tio estas kerna punkto por filma disvolvigho en Chinio."

    Pan havas siajn proprajn opiniojn pri bonaj filmoj. Shi diris: "La 80-aj jaroj estis prosperaj jaroj de la chinaj filmoj. Ilia prospereco montris sin en multaj bonaj rakontaj filmoj, kiuj elbakis eminentajn reghisorojn kaj aktorojn. Nun mankas bonaj rakontoj al la chinaj filmoj. Iuj blinde komparas sin kun eksterlandaj kolegoj, opiniante, ke granda investo kaj granda nombro da famaj aktoroj certe pliigos shatatecon de la filmoj. Tio ja estas nur unu flanko de la problemo, sed la shlosila estas bona temo de la filmoj.

Hu Faguang: Plifortigi kunlaboron kun
entreprenistoj de Hongkong

    Hu Faguang estas prezidanto de la Hongkong-a Federacio de Libero kaj Demokratio. La 9-an de marto li faris paroladon en la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco, en kiu li diris, ke post sia membrigho al MKO Chinio nuligos en la venontaj 5 jaroj multajn impostojn kaj regulojn malkonformajn al la merkataj konvencioj por sin konformigi al la internacia merkato. Kun kreiveco kaj elasteco en administrado la administrantoj de privataj entreprenoj certe ludos gravan rolon en la ekonomia vivo de la china popolo.

    Membrighinte al MKO, chinaj entreprenoj alfrontos defion de la spertorichaj translandaj korporacioj kaj pro tio ili devas farighi konkurencpovaj. Chi-flanke la pako kaj kvalito de la varoj estas shlosilo por la sukceso. Chinaj varoj devas antau chio havi solidan bazon de markoj, grandnombrajn klientojn kaj grandan debiton. Krom tio la entreprenoj devas fabriki chiam pli novspecajn varojn kun granda scienc-teknika konsisto, nur tio garantios la eternan vivipovon de iliaj markoj. La industrio de Hongkong spertis la saman historion en la komenco de la pasinta jarcento, t.e. de prilaboro de la importitaj krudmaterialoj al la hodiauaj markaj aferoj. La entreprenoj de la cheftero de Chinio devas lerni ilian sperton kaj kunlabori kun ili por krei famajn chinajn markojn. Aliflanke, char tiuj famaj markoj de Hongkong eniris en la internacian merkaton antau longe la famaj markoj de la cheftero de Chinio povas okupi sian lokon en la internacia merkato pere de ilia internacia komerca reto.

    Nun Chinio praktikas pordmalferman politikon ne nur en produktaj entreprenoj, sed ankau en entreprenoj de telekomuniko, financo, kontado, juro kaj perado. Por gajni klientojn oni devas starigi komercan fidindecon. Se la chinaj servoj ne sukcesos en levo de la servo kaj kvalito, do la merkato estos certe okupita de alilandanoj.

    La chefteraj entreprenoj devas kunlabori kun la Hongkong-aj. Nun en Hongkong la serva industrio kreas pli ol 80% de la profito de ghia ekonomia tuto. Pro historia kaj geografia kauzoj Hongkong-aj entreprenistoj estas spertaj en la internacia komercado, char ghiaj leghoj, konto kaj financo jam atingis la internacian nivelon. Hodiau, kiam la leghoj, konto kaj financo de la cheftero de Chinio ne tute konformas al la internaciaj, alilandaj investantoj preferas la Hongkong-ajn por sin defendi. Ghuste pro tio Hongkong farighis centro de la internacia arbitracio. Kiel parto de Chinio Hongkong havas multajn entreprenojn kaj fakajn personojn kun internacia vidkampo kaj sperto. La entreprenoj de la cheftero povas lerni de Hongkong por levi la kvaliton de sia servado, enkonduki novan nocion pri administrado kaj kuratingi la mondnivelon. Krom tio, Hongkong chiam ludas la rolon de ponto kaj pere de ghi la cheftero povas enkonduki pli da kapitalo kaj tekniko tre utilaj al disvolvigho kaj renovigo de la serva industrio de la cheftero.

Bian Changtai: Membrigho de Chinio al MKO akcelos novan kreskon de china ekonomio

    Bian Changtai, fama china ekonomia kaj komerca fakulo,kredas,ke la membrigho de Chinio al MKO akcelos novan kreskon de china ekonomio,kvankam la mallonga dolorego kauzita de reformado kaj reguligo estas neevitebla.

    Li opinias, ke la nivelo de la ekonomia disvolvigho de Chinio kaj tiu de la mondo ankorau havas sufiche grandan distancon. Membrigho de Chinio al MKO utilas al la ekonomia kresko de Chinio, al rekta investo fare de eksterlandanoj kaj al disvolvigho de la terciara industrio. Kvankam la tutgloba ekonomio depresiis de la pasinta jaro, tamen fakuloj antauvidas, ke la ekonomia kresko de Chinio en 2002 restos 7-7.5%, dank' al la daura praktikado de pozitiva financa politiko.

    Antau membrigho de Chinio al MKO la importo de Chinio estis malpli granda ol la eksporto kaj post membrigho ili tendencos al ekvilibro, dum la importitaj kvantoj de energio, ercoj kaj aliaj naturaj richfontoj, ekipajhoj kaj tekniko de softvaroj kreskos multe, tio utilas al Chinio en racia utiligo de la tutglobaj richfontoj. Multe kreskos eksporto de chinaj vestoj, tekstilajhoj, hejmaj elektraj aparatoj kaj elektronaj varoj.

    Dank' al pli largha pordmalfermo de la china merkato, levigho de ghia travidebleco kaj nuligo de la profesiaj barieroj, la alilandana investo kreskos pli rapide. En la venontaj 5 jaroj ghi supozeble atingos chiujare 100 miliardojn da usonaj dolaroj.