Internacia Simpozio pri MKO kaj
Legha Servado en Pekino

    La 18-an de septembro 2002 en Pekino inaugurighis la Internacia Simpozio pri la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj Legha Servado. Al ghi gratulan leteron sendis china prezidanto Jiang Zemin. En la nomo de la chinaj registaro kaj popolo li esprimis varman gratulon al la cheestantoj.

    La simpozion cheestas delegitoj kaj fakuloj de iuj landoj, internaciaj organizoj, chinaj kaj alilandaj advokatejoj, kiuj diskutos pri la internacia kunlaboro en la legha kampo kadre de MKO.

    Por bone plenumi la devojn de la membrolando de MKO kaj siajn promesojn, Chinio kiel eble plej rapide fondos leghan sistemon de ekstera komerco konforman al la chinaj kondichoj, lau la principo de legha unueco, publikeco kaj nediskriminacio. La legha servado de Chinio faros pli aktivajn kaj intimajn intershanghon kaj kunlaboron kun siaj alilandaj kolegoj.

    La temo de la simpozio estas legha servo kaj kunlaboro kadre de MKO. La pli ol 400 cheestantoj venis el Chinio, Britio, Francio, Suda Afriko kaj aliaj landoj kaj regionoj.