Membrigho de Chinio al MKO,
shanco por la china turismo

    Post membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo (MKO), eniro de fremda kapitalo certagrade damaghos turismon de Chinio. Kiel disvolvighos la china turismo en la estonteco sub novaj kondichoj? Fakuloj opinias, ke por ghi ekzistas kaj shanco kaj defio, sed la antaua estas pli granda ol la lasta.

    La china turismo estis malfermita pli frue ol aliaj industrioj. Hoteloj estis unu el la entreprenoj frue ol alilandanoj en la fino de la 70-aj jaroj kaj en la tutaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Tiam aperis la unuaj hoteloj investitaj kune de Chinio kaj eksterlando. Post la 20-jara disvolvigho nun la china turismo sin trovas en plena malfermo.

Turisma merkato plene malfermita

    Antau membrigho de Chinio al MKO, por alilandaj entreprenistoj, kiuj volis havi sian parton en la china turisma merkato, estis permesata nur kuna investado kun chinoj. Ghis la fino de majo de 2001 Chinio sankciis entute 8 turismajn servojn investitajn kune de Chinio kaj aliaj landoj, el kiuj 6 jam ekfunkciis. Nun ankorau estas kelka limigo al alilandaj investantoj en la turisma kampo de Chinio, ekz. la alilandaj akcioj ne devas superi 49% kaj ilia jara enspezo devas superi 50 milionojn da juanoj. Post sia membrigho al MKO Chinio plenumos siajn promesojn, iom post iom malstrechos la limigon pri investita kapitalo kaj antau la fino de 2003 permesos starigi eksterlandanan holdingan turisman servon kaj nuligos la antauan limigon pri entreprenata sfero kaj regionoj.

    Chinio promesos nuligi antau la fino de 2005 chiujn limigojn al starigo de branchoj de turismaj servoj, permesos al alilandanoj fondi, reformi kaj entrepreni hotelojn, restoracioj kaj permesos al ili starigi holdingon.

Multaj shancoj por disvolvigho

    Nun la jara pokapa enspezo de la chinoj superis 8 cent usonajn dolarojn. Lau internacia sperto kiam la jara pokapa enspezo atingas 800-1000 usonajn dolarojn, la turisma afero tendencas al rapida disvolvigho. Post membrigho de Chinio al MKO multaj malhelpoj al disvolvigho de la turisma afero estos forigitaj.

    Antau chio la malfermigho de la financa afero utilas al pago por la vojagho, levo de la konkurenca povo; la malfermigho de informadika industrio akcelos disvolvighon de elektronika komerco kaj venda reto kaj ankau al modernigo de la turismaj metodoj, mallevigho de la dogano de autoj utilas al la turismaj autoj, kiuj implikis turismon en multaj jaroj; kaj mallevigho de la dogano de aliaj varoj estos utila al redukto de la memkosto de luksaj hoteloj.

    La okcidenta parto de Chinio estas richa je turismaj fontoj, tamen mankas al ghi kapitalo, tial multe da fontoj estis ne bone ekspluatitaj. Membrigho de Chinio al MKO utilos al enkonduko de fremdaj kapitaloj, akcelo de turisma disvolvigho de la meza kaj okcidenta partoj de Chinio kaj plibonigo de la kvalito de turismaj varoj ankau en la orienta parto de Chinio.

    Koncerne la turisman aferon mem, konkurenco estas utila al ghia reformado kaj disvolvigho. La china turisma afero urghe bezonas bonan sistemon de servado kaj entreprenado. La konkurenco utilos al levo de la kvalito de chinaj turismaj servoj, ellaboro de sistemo de modernaj entreprenoj kaj scienca regularo, kaj turismaj modernigo kaj internaciigo.

    Turisma servo dum longa tempo estis malforta parto de la turisma afero de Chinio. Post membrigho de Chinio al MKO, dank' al utiligo de interreto kaj komercaj kanaloj la turisma merkato multe shanghighos kaj fine aperos grupigo de grandaj turismaj servoj, specialigo de mezgrandaj turismaj servoj kaj retigo de malgrandaj turismaj servoj kaj espereble shanghighos la situacio de malgrandeco, diseco kaj malforteco de la turismaj servoj, kiu dauris 20 jarojn.

    Krom tio pli largha malfermigho de la shtata pordo, pliigho de la ekstera ekonomio kaj pliigho de alilandaj komercistoj kaj turistoj utilos al la china turisma afero.

Bato kaj defio

    Post membrigho de Chinio al MKO la china turismo spertos strukturan baton kaj mallongtempan damaghon kaj reguligon. Nun en Chinio funkcias 6 mil turismaj servoj, el kiuj 1300 estas shtataj. Kompare kun alilandaj grandaj turismaj servoj kun granda kapitalo kaj richa administra sperto, ili estas malpli grandskalaj kaj disaj en entreprenado, postighintaj en sistemo kaj reta nivelo kaj neregula en la merkata entreprenado. Chio chi tio farighos evidenta en konkurenco kun la alilandaj kolegoj. Kaj plie pro la longatempa influo de regiona protektismo estas malfacile por la chinaj turismaj servoj organizi grandajn kompaniojn (grupoj).

    Pri tio fakuloj diris, ke post membrigho de Chinio al MKO la plua pordmalfermado damaghos la chinajn turismajn entreprenojn. Tio montrighos en jenaj du flankoj:

    La unua estas damagho al la ne plene malfermitaj partoj, chefe al turismaj servoj, kiuj estas shlosila punkto por larghigi la chinan turismon.

    La chinaj turismaj servoj antau chio frontos la defion de alilandaj kolegoj. La eksterlandaj turismaj servoj jam montris sian intereson establi branchojn en Chinio por facile kaj rekte kontakti la lokajn turismajn servojn, hotelojn, restoraciojn, fervojajn kaj aviadajn kompaniojn. Ili volas mem elekti bonkvalitajn kaj fervorajn servejojn por gajni pli da profito el la totala entreprenado.

    Eksterlandaj turismaj servoj fortentos kapablajn turismajn oficistojn kaj turistojn kaj post tio ili certe kiel eble plej rapide fondos entreprenan reton tra la tuta Chinio.

    Due, damagho okazos ankau al aliaj partoj kaj chefe hoteloj kaj koncernaj entreprenoj, kiuj kompare bone malfermighos al eksterlandaj turistoj. Membrigho de Chinio al MKO influos chefe strukturon, fonton de turistoj kaj turismajn oficistojn. Enfluo de eksterlanda kapitalo kauzos strukturan reguligon de la nunaj hoteloj, plimultigos hotelojn investitajn sole de eksterlandanoj au de chinoj kaj eksterlandanoj kune, kiuj defios chinajn naciajn hotelojn. Plimultighos hoteloj investitaj de chinoj kaj eksterlandanoj kune kaj la turisma afero certe pli kaj pli dependos de ili. Internaciaj transmaraj grupoj utiligos sian avantaghon en la turistaj fontoj, avangarda administrado kaj entreprenada reto por plivastigi sian parton en la merkato.