Jam
forpasis pli ol unu jaro de la 10-a de novembro, 2001, kiam la konferenco
en Dohao aprobis la "Decidon por membrigi Chinion al la Monda
Komerca Organizo (MKO)". Lau promesoj che sia membrigho al
MKO, Chinio multe mallevis sian doganon kaj malpliigis diversajn
nedoganajn rimedojn. Krom tio Chinio plirapidigis siajn pashojn
de pordmalfermo en servado, intensigis la protektadon de sia proprieto
de intelekto kaj serioze plenumas siajn devojn pri anoncado al kaj
konsultigho pri MKO.
Char
Chinio promesis observi la regulojn, plue malfermi sian merkaton,
tial ghia pordmalfermo eniris en novan etapon. En la unua duonjaro
de 2002 ghiaj importo kaj eksporto ambau rapide kreskis.
Por esti
konforma al la internacia ekonomia medio
Por
konformighi al la internacia ekonomia medio post membrigho de Chinio
al MKO la china registaro kaj la china popolo faris multe en la
pasintaj 12 monatoj.
Februare
de 2002 Chinio plirapidigis siajn pashojn survoje de reformado de
administra sistemo, alprenis serion da rimedoj por reformi la administran
ekzamenon kaj sankcion kaj intensigis trejnadon de shtatoficistoj
kaj plirapidigis siajn pashojn por shanghi la registarajn funkciojn.
Samtempe
kun tio Chinio komencis utiligi la rajtojn de la membroj de MKO
en protekto de siaj propraj interesoj. Lau la reguloj kaj difinoj
de MKO Chinio bone solvis konflikton en sia eksterakomerca laboro,
inkl. de kontraudumpingo en importo kaj eksporto, garantiaj rimedoj
kaj teknikaj barieroj. Per koncerna sistemo de MKO Chinio solvis
komercan malakordon kun shtala protektado n-ro 201 de Usono. Chinio
aktive partoprenis en jughado de la komercaj politikoj kune kun
aliaj membroj de MKO, faris duflankan intertraktadon kun aliaj landoj
pri ilia membrigho al MKO kaj pere de plurflanka traktado akcelis
solvon de la problemoj koncernantaj la ekonomi-komercajn interrilatojn.
Chinio
aktive partoprenis novan plurflankan komercan intertraktadon. Ghi
sendis pli ol 20 grupojn unu post alia al Ghenevo por intertraktado
kaj prezentis proponojn en la chefaj temoj pri varoj, servo, proprieto
de intelekto kaj agrikulturo kaj ghustatempe montris siajn vidpunkton
kaj starpunkton en la nova intertraktado kaj ricevis subtenon de
disvolvighantaj landoj.
Septembre
de 2002 ekfunkciis la Reto de la China Ministerio de Ekstera Komerco
kaj Ekonomia Kunlaboro por Konsultigho pri la Monda Komerca Organizo
". Ghi estas la unika registara retstacio de Chinio pri aferoj
de MKO. La informoj de tiu retstacio estas grandkvantaj, autoritataj
kaj ghustaj. Ghia ekfunkcio estas ankau aktiva rimedo alprenita
de la china registaro lau promeso che membrigho de Chinio al MKO.
Kiel grava fenestro por konsultigho pri MKO ghi ludas gravan rolon
por popularigi la sciojn kaj regulojn pri MKO, levi la travideblecon
de la eksterakomercaj politikoj de Chinio kaj faciligi al la entreprenoj
kaj individuoj studi kaj informighi pri la ekonomi-komercaj politikoj.
Dank'
al tio, ke la china registaro alprenis multe da efikaj rimedoj,
post sia membrigho al MKO Chinio pli larghe malfermis sian merkaton
de agrikulturo, servo kaj automobiloj kaj ghia ghenerala servado
iris bone. Chinio bonorde pushis sian pordmalfermon en la kampoj
de financo, asekuro, telekomuniko, biloj, materia intershangho kaj
aliaj servaj komercoj, kio multe akcelis la reformadon kaj disovolvighon
de tiuj aferoj. Nun la reorganizado de automobila industrio kaj
teknika promociigho evidente plirapidighis. Pluraj chinaj automobilaj
entreprenoj kunlaboras kun alilandaj kolegoj, kaj multe profitis
en tio kaj la chinaj kaj alilandaj automobilaj entreprenoj. Post
reorganizado de la china aviada kompanio naskighis tri grandaj aviadaj
kompanioj (grupoj), dum la telekomunikaj entreprenoj plifortigis
sian kapablon en konkurenco.
Plenumo
de la promesoj
S-ro
Shi Guangsheng, ministro de ekstera komerco kaj ekonomia kunlaboro
de Chinio, diris en Dohao, kiam li subskribis protokolon en la nomo
de la china registaro, ke Chinio faris longatempan penadon por membrighi
al MKO, kio montris la firman decidon kaj neshangheblan volon de
Chinio por profundigi la reformadon kaj pordmalfermon. Post sia
membrigho al MKO, surbaze de ekvilibrigo de la rajtoj kaj devoj
Chinio ghuos siajn rajtojn kaj observos la regulojn de MKO kaj plenumos
siajn promesojn.
La
17-an de septembro, 2002, la Konsilio por Proprieto de Intelekto
sub MKO faris ekzamenon al Chinio pri ghia observado de la "Interkonsento
pri proprieto de intelekto" koncerne komercadon" kaj ghia
plenumo de ghiaj promesoj. Post la ekzameno ghi donis altan takson.
Antau la ekzameno Chinio prezentis al MKO raporton pri 14 leghoj
kaj reguloj pri proprieto de intelekto de Chinio kaj respondis 101
demandojn faritajn de Usono, Europa Unio, Japanio, Australio kaj
aliaj membroj de MKO. MKO aprobis la fruktojn de Chinio en la kampo
de proprieto de intelekto kaj precipe laudis ghian plenumon de la
promesoj che ghia membrigho al MKO.
En
la pasinta jaro Chinio mallevis importan doganon de 5300 specoj
da varoj kaj la dogano mallevighis de 15% al 12%. Ghi nuligis administradon
de porcio, licenco kaj speciala adjudiko de greno, shaflano, kotono,
kemia sterko kaj aliaj 4 varoj.
Lau
sia promeso Chinio jam reviziis kaj nuligis serion da leghoj kaj
reguloj malakordaj al la difinoj de MKO kaj publikigis serion da
novaj leghoj kaj reguloj kaj dank' al tio iom post iom eksvalidighis
la administra monopolo. En telekomuniko, aviado, elektroprovizo
kaj aliaj kampoj aperis konkurenco. Pere de la imposta reformado
unuighis la imposta sistemo de chinaj kaj alilandaj entreprenoj
kaj nulighis la alta pagigo al eksterlandanoj en acheto de biletoj
de aviadilo, trajno kaj shipo, eniraj biletoj kaj publikaj instalajhoj.
Chinio
plene reviziis la leghojn pri patento, marko kaj autorrajto kaj
reguloj pri protektado de skemo de integra cirkvito. Plenumante
la promeson, por ke la chinaj leghoj estu akordaj al la reguloj
de MKO, Chinio bonordigis kaj reviziis leghojn kaj regulojn pri
ekstera ekonomio. La 30 departementoj de la Shtata Konsilio bonordigis
2300 koncernajn leghojn, eksvalidigis 830 kaj reviziis 325 leghojn.
Ankau la diversaj lokoj faris similan laboron lau postulo de la
centra registaro de Chinio.
Pluapasha
malfermo de la merkato
S-ro
Shi Guangsheng opinias, ke pro bona laboro sur diversaj kampoj en
la pasinta jaro la komerca situacio farighis stabila post membrigho
de Chinio al MKO, tamen la influo de MKO al la china ekonomio estas
longatempa kaj pro tio oni devas fari longatempan laboradon. Bona
komenco estas duono de la sukceso. Nun Chinio jam eniris en la duan
jaron post sia membrigho al MKO kaj por shanghi la defion en bonan
shancon ghi devas fari bone chiun sian pashon.
En
telekomunikado Chinio faris pli grandan pashon ol en la pasinta
jaro koncerne pordmalfermon de poshtelefonado kaj ordinara telefonado.
Kaj nun en Chinio 14 urboj estis malfermitaj tiusfere, sed en 2001
estis nur 3 tiaj urboj, dume la procentajho de la eksterlandanaj
akcioj levighis de malpli ol 25% al malpli ol 35%.
Koncerne
bankojn, la China Popola Banko antau nelonge publikigis, ke ekde
la unua de decembro, 2002, alilandaj financaj establoj rajtas entrepreni
operaciojn de Renminbi en Kantono, Zhuhai, Qingdao, Nankino kaj
Wuhan. La kvar plej grandaj chinaj bankoj malfermis sian pordon
al eksterlandaj kapitaloj.
Chinio
decidis malfermi la asekuran entreprenadon en 3 jaroj. Nun la china
registaro sankciis 34 eksterlandajn asekurajn establojn funkcii
au prepari laboron en china merkato. Ili ekfunkcios en la venontaj
du jaroj.
La
entreprenoj investitaj de Chinio kaj eksterlandanoj, kiuj posedas
nur malgrandan parton de la akcioj, nun rajtas mem importi kaj eksporti.
Turisma
servo estas industrio tre rapide kreskanta. Nun en Chinio estas
11 turismaj servoj investitaj de Chinio kaj eksterlandanoj. En la
estonteco china turismo malfermos pli larghe sian pordon al eksterlandanoj
kaj permesos al alilandanoj mem fondi turismajn establojn.
|