Oficisto
de la Monda Banko alte taksis la ekonomion de Chinio kaj ghian konduton
post ghia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO). Li oponiis,
ke nun Chinio aktive partoprenas diversan intertraktadon de MKO,
kio havas gravan signifon.
Supera
vicprezidanto de la Monda Banko Nicholas H. Stern estas optimisma
pri la perspektivo de la china ekonomio. Li diris, ke la china ekonomio
kreskis rapide kaj kredeble ghi daure kreskos en la estonteco.
Estro
de la sekcio de la internacia komercado de la banko opiniis, ke
la intertraktado de MKO atendas pli oftan partoprenadon de Chinio.
Li diris, ke la intertraktado de MKO nun havas multe da malfaciloj,
tamen Chinio ludas gravan rolon en la traktado pri agrikulturo,
servado kaj aliaj. Li diris, ke Chinio povas esprimi opinion en
la nomo de la disvolvighantaj landoj.
Menciante
la konduton de Chinio en la pasinta unu jaro post ghia membrigho
al MKO, li diris, ke Chinio prenis memreordigon kaj plenumon de
siaj promesoj kiel gravan taskon de sia enlanda reformado kaj akiris
grandan sukceson.
|