Kiun rolon ludos la china registaro en la ekonomia vivo post membrigho al MKO?

    La 5-an de marto, chefministro de Chinio Zhu Rongji faris raporton pri la registara laboro kaj en ghi li konigis la aranghon pri tio, kiel la china registaro konformigos sin al la nova situacio post sia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj komplete levos sian nivelon pri pordmalfermo. Li diris, ke la registaro devas plirapidigi reformadon de siaj funkcioj. Membroj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) montris siajn opiniojn pri tio.

    Gui Shiyong, konstanta komitatano de ChPPIK, diris, ke post membrigho de Chinio al MKO oni faros novan postulon al la registaro pri administrado de la ekonomio. La registaro kaj entreprenoj estas du chefaj fortoj de la membrigho de Chinio al MKO, tamen chi-flanke promeson faru la registaro, sed ne la entreprenoj. El la 492 paghoj de la 23 kontraktoj de MKO nur 2 klauzoj rilatas al la entreprenoj, dum la ceteraj sole al la registaro kaj precipe al la leghodonado kaj decido de la registaro. Lau reguloj de MKO la registaro devas plirapidigi la transformadon de siaj funkcioj kaj fari renovigon de la administrado.

    Gao Shangquan, prezidanto de la Sistem-rekonstrua Instituto, diris, ke antaue la registaro havis senlimajn rajtojn, sed nun ghi devas limigi ilin; antaue ghi faris administradon rektan, sed nun peran, por krei bonan etoson konforman al la internacia situacio.

    Li Yining, fama china ekonomikisto, figure diris: Se oni metos sablon, gruzjon kaj cementon en miksilon kune kaj ekfunkciigos la miksilon, ju pli longe oni kirlos ilin, des pli bona farighos la miksajho; la merkato ja similas al grandega miksilo. La richfontoj farighas pli kaj pli harmoniaj kaj raciaj en senhalta miksado. La miksilo bezonas administradon por flegado kaj riparado kaj iafoje ankau minimuma reguligo, kiu tamen ne povas anstataui la miksilon. Ja estos sama la registaro, kiu ne povas senpere aranghi la richfontojn anstatau la merkato. Sub la planizita ekonomio la registaro rekte intervenis en la administradon de la entreprenoj per diversaj sistemoj de ekzamenado, sed nun ghi devas shanghi la sistemon pri administra ekzamenado kaj sin retiri el kampoj, kiujn ghi ne devas au ne kapablas regi.

    S-ro Xu Gengsheng de la China Akademio de Sciencoj diris, ke post sia membrigho al MKO la registaro ludas chefe tri rolojn, t.e. ellabori planon pri ekonomia kaj socia disvolvigho kaj garantii ghian plenumadon per ekonomiaj rimedoj; liveri al la socio publikajn produktajhojn kaj pliigi sian investon al edukado, sciencoj kaj tekniko; ellabori diversajn leghojn kaj regulojn por teni la socian ekonomion en bona ordo. Efektive, post membrigho de Chinio al MKO la shargho de la registaro farighos pli peza.