Kiujn rimedojn alprenos Guangdong post membrigho de Chinio al MKO?

    Guangdong estas unu el la provincoj, plej frue malfermitaj en Chinio, kaj la tieaj entreprenoj havas bonan konon pri merkato. En la sesio de la nuna china popola kongreso reprezentantoj de Guangdong-aj entreprenoj faris varman diskuton pri la novaj alpreneblaj rimedoj post membrigho de Chinio al MKO.

    Liang Weifa, estro de la Buroo de Ekstera Komerco kaj Ekonomia Kunlaboro de Guangdong, opinias, ke por akcepti defion de MKO, la registaro devas shanghi siajn funkciojn kaj laborsistemon, iom post iom establi administran kaj funkcian sistemojn, konvenajn al la regularo de MKO, levi siajn kapablojn en decido de politikoj, planado, organizado kaj harmoniigo, servado kaj kontrolo de la merkato, krei publikan, justan kaj racian merkatan medion. Estas grava la shanghigho de la registaraj funkcioj, kaj la entreprenoj devas iniciative konformigi sin al tiu transformado por ne lasi fremdulojn forpreni nian fromaghon.

    Li opinias, ke post membrigho de Chinio al MKO, granda sumo da fremdlandaj kapitaloj estos investitaj en Chinio, dum la enlanda investado farighos pli kaj pli ofta kun ekonomia disvolvigho. Kvankam Chinio havas regulojn pri administro de eksterlandaj kapitaloj, tamen ghi urghe bezonas leghon pri investado por reguligi la merkatan investon, tial en la chi-foja sesio s-ro Liang prezentis sian proponon "Pli rapide ellaboru leghon pri eksterlanda investo".

    Kiamaniere la trafikaj entreprenoj gajnos profiton post membrigho de Chinio al MKO? Zhang Chunlin, ghenerala direktoro de la Internacia Aerodromo Baiyun de Kantono, unu el la tri plej grandaj aerodromoj de Chinio, diris, ke la membrigho estas kaj bona shanco kaj defio por Chinio. Baiyun estas grava flughaveno en suda Chinio. Nun ghia nova parto estas en strecha konstruado, kaj lau la plano chi-jare plenumighos la konstruado kaj post 3 jaroj ghi farighos moderna pivota adrodromo.

    "Konu aliajn unue kaj disvolvu vin mem poste." Tio estas sperto de Huang Deming, reprezentanto de la kongreso kaj prezidanto de la Komerca Chambro de Privataj Entreprenoj de Maoming, Guangdong-provinco. Li diris, ke ne estas facile por ke Chinio kunfandighu en la mondan familion, kaj la varoj de privataj entreprenoj havu sian lokon en internacia merkato. Nur kiam la entreprenoj havos merkaton, klare konos la normojn kaj poste faros reproduktadon, ili evitos erarvojon.

    Multaj entreprenistoj diris, ke post membrigho de Chinio al MKO la merkata konkureco farighos pli drasta kaj bonorda en Chinio kaj tiam por eterne forpasos la tempo, kiam oni kredas spekulacion kaj hazardan venkon. Kiu faros la premon de pordmalfermo movforto, tiu gajnos venkon en la konkurenco.