Kiel statas la akcia merkato de Chinio?

de LI MIN

    En Chinio estas 60 milionoj da akciuloj. Viziti akcian borson estas grava konsistiga parto en la ekonomia vivo de ordinaraj chinoj, kaj la profesoroj kaj fakuloj, kiuj ofte pritraktas akcian problemon, estas pli kaj pli multe atentataj de la publiko. Xiao Zhuoji, profesoro de la Pekina Universitato, estas influa persono chi-flanke. Mi havis kun li interparolon pri tiu problemo.

    "En 2001 la akcia merkato grave falis en Chinio, la cirkulantaj akcioj devalutighis je 600 miliardoj da juanoj kaj la akciuloj plejparte suferis gravan perdon. Tio kauzighis de multaj faktoroj. Unue, en la pasintaj jaroj la akcia merkato dilatighis tro rapide kaj ghi devas esti reguligita teknike. Due, la rapida kresko de akcia merkato reduktis la fidon de la akciuloj. Trie, oni firmigis kontroladon kaj punadon de kontrauleghaj kapitaloj. Kaj krome, la plej grava kauzo lau mi estas neracia prezo de transdono de la akcioj posedataj de la shtato. La tri faloj de la akcia merkato ekde la mezo de 2001 rekte rilatis kun tio. La 22-an de oktobro la centra registaro decidis chesigi tiun laboron kaj post tio la akcia merkato tuj resaltis."

    Kial la problemo estas tiel grava? Profesoro Xiao diris: "Tio estas historia problemo, kauzita de la shtata politiko. Ghi estas neevitebla en transiro de la planizita ekonomio al la merkata. Tamen ghi nepre devas esti racia, ne devas kauzi perdighon de la shtataj havajhoj, kaj sekve konsideri la toleremon de la popolanoj, ne chasi proksimajn interesojn, sed fari utilon al la akciuloj. Se la akciuloj suferas de perdo pro tio, la registaro devas iagrade kompensi la perdon kaj fari leghojn. Oni devas transdoni akciojn de la shtato al la akciuloj, per konvenaj prezoj, en konvena kvanto en difinita tempodauro."

    Koncerne disvolvighon de la china akcia merkato, profesoro Xiao turnis atenton al renovigo de la sistemoj. Li diris, ke tio estas bazo por disvolvigho de la akcia merkato en Chinio, char la china akcia merkato estas ankorau en primara periodo kaj multaj politikoj devas esti perfektigitaj. Nun internacie oni ghenerale samtempe entreprenas diversajn aferojn de financo, kaj rompas la diferencon de entreprenado de banko kaj valorpapera borso, tio estas nepra tendenco post membrigho de Chinio al MKO. En la pasintaj jaroj jam malgrandighis la diferenco de entreprenado de diversaj financaj aferoj kaj la shtato permesas al bankoj fari iajn aferojn de borsoj kaj al borsoj fari tiujn de bankoj. Surbaze de la principo de senkasheco kaj justo koncernaj departementoj de Chinio certe malfermos kanalon por ke kapitaloj leghe kaj racie eniru en akcian merkaton, tio estas bezonata ankau de la nova situacio post membrigho de Chinio al MKO. Kaj krome, estas neevitebla la eniro de eksterlanda kapitalo en la chinan akcian merkaton A, char tio povas pliigi la bezonon de la akcia merkato, disvolvi ghian skalon, akceli ghian disvolvighon kaj levi la nivelon de ghiaj reguligo kaj internaciigo. Nun estas urghe bezonata fondo de fonduso kune investata de Chinio kaj aliaj landoj kaj kompanio por administri la investajhon."

    Koncerne malkashon de falsigo de pluraj akciaj kompanioj en 2001, prof. Xiao diris, ke tio ne estas mirinda en la historio de la china akcia merkato. Fraudo estis trovebla ankau en Usono, Britio kaj aliaj evoluintaj landoj kaj la nenormalaj fenomenoj estas vaste ekzistantaj. La akcia merkato de Chinio travivis pli ol 10 jarojn kaj oni devas ne fermi siajn okulojn antau la problemoj, sed pliigi sian kontroladon de ili por solvi ilin. Tio estas longatempa tasko. Ech en la tago, kiam la akcia merkato farighos matura, oni ne devas malstrechi sian kontroladon super ghi.