Post
sia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO) Chinio farighis
lando renkontanta plej multe da procesoj de kontraudumpingo, t.e.
ch. 500 procesojn el 30 landoj kaj regionoj, kiuj tushas la chinan
eksportan valoron de pli ol 10 miliardoj da usonaj dolaroj.
Nun
la totala volaro de eksporto de Chinio konsistigas 4% de tiu de
la mondo, sed la kontraudumpingaj procesoj kontrau Chinio konsistigas
14% de la totala nombro de kontraudumpingaj procesoj de la mondo
kaj tushas pli ol 4000 produktojn, inkl. mineralajn, kemiajn, malpez-industriajn,
tekstilajn, brutajn, mekanikajn, elektrajn kaj medicinajn. Rilate
la kontraudumpingon Chinio konis jenajn kauzojn: 1. troamasigho
de strukturo de eksportajhoj; 2. maligna konkurenco de eksportaj
entreprenoj pri vendo je malalta prezo; 3. komerca konflikto pro
shanghigho de industrio; 4. manko de forto de rebato al komerca
protektismo de aliaj landoj. En la venontaj 15 jaroj MKO ankorau
rigardos Chinion kiel nemerkat-ekonomian landon. Chinio renkontos
pli da procesoj de kontraudumpingo.
|