Chinio duonjaron post sia membrigho al MKO

    Duonjaro forpasis de membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo (MKO) decembre de 2001. Kia shanghigho okazis al la china ekonomio kaj socio en la duafoja pordmalfermo kaj reformado?

    Por urbanoj de Chinio estas rimarkindaj malaltigho de prezo de autoj kaj apero de eksterlandanaj bankoj kaj asekuraj kompanioj. Au defio au shanco, membrigho de Chinio al MKO shanghas la vivon de chinoj.

Entreprenoj irantaj al la internacia merkato

     Kun membrigho de Chinio al MKO kaj revigligho de la internacia ekonomio, la industrio de Chinio kreskis en la unua duonjaro de 2002. De januaro ghis majo de 2002 la pliigita valoro de industrio kreskis je 11.6% pli multe ol tiu en la sama periodo de 2001. Multe kreskis ankau la ekstera komerco, kies totala importa kaj eksporta valoro atingis 270.7 miliardojn da usonaj dolaroj, je 12.3% pli alte ol tiu en la sama periodo de 2001. Okupi lokon en la internacia merkato estas shlosilo en konkurenco por chinaj entreprenoj, char post membrigho de Chinio al MKO multighas la importitaj autoj, shtalo, fero, kemiajhoj k.s., kiuj antaue estis protektataj de Chinio, kaj multigho de importita kapitalo kaj konkurenco en financo kaj cirkula kampo faras la senfortajn entreprenojn elkribrighontaj.

    Staras en bona loko de Manhattan de Nov-Jorko romstila domego, kiun kontrau 14 milionoj da usonaj dolaroj achetis kiel sian translandan stabejon granda china entrepreno de hejmaj elektraj aparatoj - la Kompanio (Grupo) Haier.

    Por vendi siajn varojn en la usona merkato la fabriko de Haier ekproduktis ilin en Suda Karolino en 2000. La minifridujo de Haier kun prezo de 100 usonaj dolaroj estas bonvena kaj okupas 35% de la usona merkato. La produktajhoj de Haier estas je 20% pli malmultekostaj ol tiuj de usonaj entreprenoj. Ili eksportighas al pli ol 160 landoj, kaj Haier havas 13 fabrikojn eksterlande. Lastjare ghia vendovaloro atingis 60 miliardojn da juanoj, kies 14% estis el ghiaj eksterlandaj fabrikoj.

    Ankau la Grupo Chunlan - granda shtata entrepreno, kiu eksportas klimatizilojn al Sudorienta Azio kaj Mez-Oriento, volas okupi lokon en la usona merkato. Ghi intencas eniri la pli vastan internacian merkaton. Por famigi sian markon Chunlan planas starigi sian translandan stabejon en Nov-Jorko.

    Por chinaj entreprenoj membrigho de Chinio al MKO estas kaj shanco kaj defio. La tekniko kaj kvalito estas gravaj en la internacia konkurenco. Kiel farighi "monda fabriko" kun alta kvalito kaj granda famo estas problemo por chinaj entreprenoj en proceso de tutmondigho. En la sudorient-azia merkato de motorcikloj la japanaj entreprenoj reprenis sian grandan pozicion, char ili achetis mashinpecojn surloke. Malaltigho de produktokosto reduktis la prezan diferencon inter Chinio kaj Japanio. En Indonezio en 2000, la chinaj produktajhoj okupis 30% da merkato, sed lastjare -- 20%, kaj la japanaj entreprenoj refoje regis la merkaton.

De granda agrikultura lando al potenca agrikultura lando

     Post sia membrigho al MKO, Chinio plibonigas la produktan strukturon en agrikulturo. Ekzemple en la orienta chemara regiono de Chinio oni kulturas industriajn plantojn kaj reduktas grenkampojn, sed en la meza parto de Chinio lau merkata bezono kulturas altkvalitan grenon kaj en la okcidenta parto disvolvas karakterizan agrikulturon kaj profitodonan agrikulturon, kiel kulturado de legomoj, fruktoj, tabako, drogherboj k.s.

    Zhejiang-provinco, situanta en la orienta parto de Chinio, reduktis siajn kampojn de malaltkvalita rizo kaj anstataue kulturas fruktojn kaj legomojn. En Hangzhou, la chefurbo de Zhejiang, trovighas strato por vendi grenon el Heilongjiang-provinco, nordorienta Chinio, kiu estas chefa altkvalita grenproduktejo de Chinio. Sinjoro Zhao Yonglu el Heilongjiang vendas grenon en la strato, kaj la bona vendado ghojigis lin: "Estas neatendite, ke nia greno tiel bone vendighis chi tie, malproksime de nia hejmloko." Rizo el Heilongjiang estas ofte uzata en shtata festeno.

    La grena strato estas enhavata en la Gren-acheta Interkonsento subskribita de la provincoj Zhejiang kaj Heilongjiang. Kvankam la prezo de rizo el Heilongjiang estas je 20% pli multekosta ol tiu el Zhejiang, tamen oni preferas la bonkvalitan.

    Heilongjiang energie malfermas la merkaton enlandan kaj rigardas eksportadon grava. Lastjare ghi eksportis pli ol 100 mil tunojn da greno al Japanio, kaj krome ankau al Rusio kaj aliaj landoj.. Ghia eksporta avantagho estas malalta prezo: en la internacia merkato la rizo el Heilongjiang estas malpli multekosta ol tiu el Usono je 3%.

    Sed por la china agrikulturo perspektivo eatas pli grava ol prikalkulo. Post sia membrigho al MKO Chinio malaltigis la favoran doganon de 22% en 1999 al 15%. Kaj greno el eksterlando pli kaj pli multe importighas. Lau takso la importata greno en 2010 estos 300% de tiu en 1998. Estas grave reguligi agrikulturan strukturon, multigi hektaran produktokvanton, redukti produktokoston kaj kulturi altkvalitan grenon lau merkata bezono. Chinio devas serchi bonan rimedon por transiri de granda agrikultura lando al potenca agrikultura lando.

Financo atendas kreadon

    Post membrigho de Chinio al MKO, fama usona Citibanko eniris Chinion kaj servas al chinoj pri fremdaj valutoj, krom ghi ankau la Hongkong-a kaj Shanhaja Banko-korporacio Limigita, la Banko de Orienta Azio Limigita kaj similaj eksterlandanaj bankoj akiris la permeson fari negocon pri fremdaj valutoj en Chinio. Tiuj fremdland-investitaj bankoj prezentas bonan servon kaj vastan financan produkton, kaj faras seriozan konkurencon kun la chinaj bankoj.

    Lau promeso de Chinio post ghia membrigho al MKO, ghi malfermu sian financan merkaton pri Renminbi por fremdlandanaj bankoj. Tio akcelos konkurencon en financo. Pro tio la chinaj bankoj levis interezon por granda mondepono, starigis en sia oficejo ripozejon por gravaj klientoj kaj faris kredit-karton ghenerale uzata de chinaj bankoj. Sed preskau mankas kreajho de tiuj chinaj bankoj, kaj la krevivo de chinaj bankoj estas atendata.

Bezono de altkvalita servo

    Same kiel financo ankau fremdlanda investado eniris kampojn de cirkulado, kuraco k.s. intime rilatajn al la popola vivo. Ekzemple en la limigita kuraca kampo estas permesataj pli ol 50% da investoj de fremdaj landoj, kaj la limiga sistemo en la kuraca servo estas nuligita.
Shanhajo reduktas la limigan sistemon pri investado de fremdaj landoj en la kuraca kampo. La permesata investa procentajho estas 70%, kaj 2-5% antaue. La unua hospitalo investata de Chinio kaj Usono fondighos che la jarfino de 2002.

    Kun kuracistoj kaj flegistoj bone parolantaj fremdajn lingvojn, la 4-etagha hospitalo havos avangardajn aparatojn. La china investanto, direktoro de la Centra Hospitalo de Changning-distrikto, Shanhajo, memfide diris: "Ni donos altkvalitan servon al fremdlandanoj kaj richuloj de la loko."

    Plibonigo de servo levas la konsuman ideon de chinoj kaj akcelas konkurencon de tiu kampo. Membrigho de Chinio al MKO akcelas shanghighon ne nur en industrio, sed ankau en la tuta socio.

Ekonomia integrigho de Taiwan kaj la cheftero de Chinio

     En Gubei-loghkvartalo en la okcidenta parto de Shanhajo trovighas strato nomata "malgranda Taibei", kie vicighas restoracioj de Taiwan-gusto kaj ankau la superbazaro abundas je komercajhoj el Taiwan.

    Entreprenisto Liu Guanghan, kiu venis al Shanhajo el Taiwan en 2000, diris: "Lastatempe en komerca intertraktado pri inform-teknika entrepreno mi trovis, ke en multaj hoteloj loghis multaj komercistoj el Taiwan."

    Nun preskau 500 mil Taiwan-anoj vivas en Shanhajo, Jiangsu kaj Zhejiang. Antaue komercistoj el Taiwan en tiuj lokoj sin okupis ghenerele pri manghajh-produktado kaj servo, kaj post membrigho de Taiwan al MKO en januaro de chi jaro aperis tie pli kaj pli da komercistoj pri inform-teknika industrio.

    Sinjoro Liu estas fondinto de la unua china kurac-informa ret-stacio - <icareAsia.com>, antaue li funkciigis la plej grandan kurac-informan ret-stacion en Taiwan. "Membrigho de Taiwan kaj la cheftero de Chinio al MKO donas novan komercan shancon al la merkatoj de soft- kaj hardvaroj." Kaj li venis al la cheftero antau 5 jaroj.

    Taiwan estas granda produktejo de pecoj de inform-teknika aparato. La produktokvanto de monitoroj de tablokomputilo kaj portebla komputilo konsistigas 50% de tiu de la monda merkato. Laustatistike, en la unua trimestro de 2002, la kvanto de produktajhoj de la entreprenoj el Taiwan faritaj en la cheftero estas 49% de tiu de chiuj entreprenoj de Taiwan, je 12% pli multe ol en la sama periodo de 2001.