Lastatempe
la Informa Departemento de la Shtata Konsilantaro de Chinio
prezentis la blankan libron "Ekologia Konstruado kaj
Mediprotekto de Tibeto". La libro konigas la historion
kaj nunan staton de ekologia konstruado kaj mediprotekto de
Tibeto en la pasintaj 50 jaroj kaj helpas forigi miskomprenon
pri la ekologia medio.
La
libro kun 12 mil ideografiajhoj dividighas en 5 partojn: ekologia
konstruado kaj mediprotekta progreso de Tibeto; ekologia konstruado
kaj protekto de diverseco de vivaj estajhoj; ekologia konstruado
kaj mediprotekto en la ekonomia progreso; konstruado de la
Qinghai-Tibeta-Fervojo kaj protekto de ekologia medio; elektado
de strategio de daura disvolvigho. Tio estas la 5-a blanka
libro pri Tibeto publikigita post 1992.
|