En
Chinio teo havas historion de 5000 jaroj. Chiuj ghiaj nacioj
havas la kutimon trinki teon, sed sole la tibetanoj rigardas
teon kiel nemankigeblan chiutagan bezonajhon.
Por
la tibetanoj teo estas fonto de la vivo kaj dolcha roso. Ghi
estas same grava kiel aero, sunlumo kaj nutrajho. Dum la longa
tempo formighis te-kulturo propra al Tibeto.
Historio
de la te-kulturo
La
averagha alto de Tibeto estas pli ol 3500 metrojn super la
marnivelo. Tie la klimato estas seka, frosta kaj tute ne kreskas
tearboj, sed kial la loghantoj tiel shatas teon?
Teo
produktighas en la suda parto de Chinio. En Sichuan najbare
de Tibeto kreskas multe da tearboj. Sichuan-anoj komercis
per teo antau longe. Historiaj dokumentoj notis, ke jam en
200 a.K. Sichuan-aj komercistoj vendis teon al tibetanoj kontrau
gruntbovoj en la okcidenta parto de la provinco. Limigite
de la historiaj kondichoj, en la tiama Chinio nur en malmulte
da lokoj kreskis tearboj. Tiam teo ne popularighis ech en
multaj internaj regionoj de Chinio. Ege malmultaj tibetanoj
sur la altebenajho povis ghui tiun trinkajhon, multe da tibetanoj
ech ne vidis teon pro tiea malfacila trafiko.
Tibetaj
dokumentoj notis, ke teo enkondukighis en Tibeton en 676-704.
Foje la marasma regho de Tubo hazarde trovis branchon alportitan
de birdo. Li plukis de ghi kelke da verdaj folioj, enbushigis
kaj machis ilin. Subite li sentis agrable kaj ordonis chiamaniere
trovi tiajn foliojn. Poste oni trovis ilin en loghloko de
hanoj kaj prezentis ilin al la regho. Nur tiam oni sciis,
ke tio estas tefolioj. De tiam la regho ofte trinkis teon
kaj lia sanstato plibonighis kaj tiel teo farighis valora
sanprotekta tonikajho en la tibeta palaco.
Tibeto
estas loko alta kaj frosta kaj mankas al ghi oksigeno. Oni
manghis chefe bovajhon, shafajhon kaj sekalan farunajhon,
sed mankis al ili legomoj. Teo estas richa je te-alkalo, organika
acido kaj vitaminoj. Ghi estas efika por kuraci febron, toksighon
kaj dispepsion kaj utila al urinado. Ghi estas ideala trinkajho
por sanigho kaj resanigho, tial la tibetanoj rigardas ghin
kiel nemankigeblan sanprotektan tonikajhon. En frua periodo
de Tubo-reghimo pro trafika malfacilo nur malgranda kvanto
da teo transportighis en Tibeton kaj nur reghfamilianoj kaj
aristokratoj povis trinki ghin.
De
la 9-a jarcento la ekonomia kaj kultura intershangho inter
hanoj kaj tibetanoj rapide progresis kaj glatighis komercaj
vojoj shtataj kaj popolaj, kio tre utilis al transportado
de multe da teo en Tibeton.
En
815-838 multe da hanaj bonzoj predikis budhismon en Tibeto.
Ili inicis unue tibetajn bonzojn pri preparado de teo kaj
moro de te-trinkado dum meditado. Char la tibetanoj alte respektis
bonzojn, tial ilia kutimo trinki teon estis imitita ankau
de la ordinaraj loghantoj. Tiam la tibetanoj estis malaltnivelaj
en la materia vivo kaj katenite de budhisma doktrino ili vivis
povre. Teo povis iagrade kontentigi ilian fizikan bezonon
kaj ankau kvietigi ilian animon, tial te-trinkado, kiel kultura
fenomeno, enradikighis kaj disvolvighis en Tibeto.
Te-trinkado
de tibetanoj similas al tiu de antikvaj hanoj
La
tibetana kutimo trinki teon kauzighis ne nur de komercado
inter la hanoj kaj tibetanoj sed ankau de ilia kultura interfluo.
Kvankam hodiau la tibeta te-kulturo havas siajn proprajn trajtojn,
tamen ghi ankorau odoras trajtojn de han-nacio. Te-preparado
en Tibeto multe similas al tiu de la internaj lokoj de Chinio
en la dinastioj Tang (618- 907) kaj Song (960-1279). Nun en
Tibeto oni ankorau metas iomete da salo en teon, kiam oni
kuiras ghin. En Tang- kaj Song-dinastioj la chinoj metis zingibron,
salon, juglandon, sezamon, pinsemon kaj aliajn en teon kaj
hodiau ankau la tibetanoj metas ilin en teon antau la te-kuirado.
En Tang- kaj Song-dinastioj la chinoj trinkis teon kaj ankau
manghis tefoliojn kaj nun tibetanoj shatas manghi la tefoliojn,
char ili opinias, ke la tefolioj estas nutrorichaj.
|