Granda
parto de Tibet-nacianoj prenas manghon tri fojojn chiutage,
kaj en sezono de intensa kamplaboro 4, 5 au 6 fojojn. Ilia
chefa manghajho estas faruno el rostitaj grajnoj de sekalo.
La aldonajhoj estas forta teo, lakta teo, butero, lakta fecho
kaj sukero. La faruno estas oportuna por kunportado. Oni povas
manghi ghin en ajna tempo.
Tibet-nacianoj
en Sichuan-provinco ofte manghas arakidsimilajn fruktojn de
pterido kolektitajn en printempo kaj autuno. Ili shatas manghi
dolchan farunajhon frititan en butero kaj kachon el tritiko,
sekalo, bovajho kaj bovosto. Tibet-nacianoj en Qinghai- kaj
Gansu-provincoj shatas farunajhon kun butero, bruna sukero
kaj lakta fecho faritan en formo de granda torto. Tibet-nacianoj
en Qinghai-provinco ofte manghas farunan macon kuiritan en
bolanta akvo kaj miksitan kun butero. En Nagqu de Tibeto oni
faras flanon en pezo de 2.5 kaj ech 100 kilogramoj. Tian flanon
oni prenas kiel donacon au nutrajhon dum longa vojagho. En
Deqen de Yunnan-provinco la nacianoj manghas chefe terpomon,
sekalan bulon kaj vaporumitan farunajhon.
 La
nacianoj malmulte manghas legomojn kaj la chefaj manghajhoj
estas bovajho, shafajho kaj porkajho. Post bucho de bruto
ili kuiras sur arda fajro viandon en granda peco. Ili distranchas
la kuiritan viandon en granda plado. Ili faras kolbasojn el
viando dispecigita kaj sango de bovo kaj shafo. Tibet-nacianoj
en Sichuan- kaj Yunnan-provincoj peklas viandon por konservi.
Oni fortranchas la kapon kaj piedojn, elprenas la ostojn,
shmiras per spicajhoj kaj salo kaj formigas la viandon en
kubo. En Yunnan oni premas la viandon per shtono. Por manghi
la viandon oni detranchas pecon kaj vaporumas ghin. Oni buchas
brutojn en vintro kaj tranchas la restan viandon en grandajn
pecojn kaj sekigas ilin en aero. Tia viando estas longe konservebla
kaj la gusto chiam fresha.
Lakto
kaj laktajho estas nemalhaveblaj por Tibet-nacianoj. Oni eltiras
kremon el lakto de bovo kaj shafo. Oni faras ankau jahurton,
kazeon kaj laktan fechon. Chiuj nacianoj sen distingo de sekso
kaj agho prenas buteran kaj laktan teon. En festoj oni trinkas
sekalan vinon.
 Kuiriloj
de Tibet-nacianoj havas propran stilon. Chiuj familioj havas
butertean sitelon kaj laktatean kruchon. En multaj lokoj Tibet-nacianoj
hejtas per bovfekajho kaj metas poton sur ferstangan tripiedon.
En Yunnan Tibet-nacianoj faras servicon el kupro. En aliaj
lokoj ili shatas uzi lignan bovlon rughe, flave kaj oranghe
lakitan. Iuj shatas tegi bovlon per arghento. La nacianoj
kunportas delikatan tranchilon por tranchi manghajhojn au
buchi brutojn kaj senhautigi ilin. La tranchilo estas uzata
ankau en preparado de kojnoj por starigo de tendo.
|