Surtroniĝo de Banchen Erdini la 11-a

En la 28-a de januaro, 1989, forpasis Banchen Erdini la 10-a en Tibeto. La metempsikozo de Vivaj Budhoj estas speciala trajto de la tibeta budaismo. La laboroj por serĉimetempsikoziton de Banchen Erdini la 10-a elvolviĝis strikte laŭ la religiaj ritoj kaj proceduroj. Post 6-jara peniga kaj zorgoplena serĉado oni trovis 28 kandidatojn de la metempsikozito, el kiuj fine restis nur 3.

5-jara Gyaincain Norbu, unu el la 3 kandidatoj, naskiĝis la 13-an de februaro, 1990, en ordinara paŝtista familio en la gubernio Jiali de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Lia patro konigis, ke 2-3-jara Gyaincain Norbu jam diferencis de aliaj samaĝaj infanoj, ĉu en babilado ĉu en ludado. En ludado li ĉiam elektis objektojn rilatajn al la religio.

La 29-a de novembro, 1995 (la 8-a tago de la 10-a monato laŭ la tibeta kalendaro) estis bonaŭspicia tago. En tiu tago okazis la solena ceremonio por lote decidi la metempsikoziton per la Ora Urno antaŭ la statuo de Ŝakjamunio en la templo Jokhang. Laŭ religiaj ritoj kaj historiaj kutimoj, la metempsikozo de la du grandaj Vivaj Budhoj, Dalai-Lamao kaj Banchen Erdini, devas esti lote decidita per la Ora Urno kaj fine sankciita de la Centra Registaro. Post la lotado, Gyaincain Norbu konfirmiĝis kiel metempsikozito de Banchen Erdini la 10-a por esti Banchen Erdini la 11-a.

En la 8-a de decembro, 1995, solena ceremonio okazis en la templo Zhaxi Lhunbo (Tashilhungpo) en Xigaze de Tibeto. Dum la ceremonio Banchen Erdini la 11-a, sankciita de la Centra Registaro, oficiale surtroniĝis. La templo Zhaxi Lhunbo estas la plej granda sanktejo de la Gelug-sekto de la tibeta budaismo en la okcidenta Tibeto. Konstruita en la jaro 1447, ĝi konservas sanktajn stupaojn de la 4-a ĝis la 10-a Banchen Erdini. De tiam 5-jara Banchen Erdini la 11-a forlasis sian familion, venis al la templo Zhaxi Lhunbo kaj komencis sian samgan vivon.