Unu tago de Banchen Erdini la 11-a

Je la 6-a kaj 30 minutoj frumatene Banchen Erdini la 11-a jam ellitiĝis. Tualetinte, li unue koŭtoŭis trifoje al la statuo de Ŝakjamunio en la dormpalaco, poste komencis sian 1-horan matenan sutro-recitadon. Tio estas la matena tasko por 15-jara Banchen Erdini la 11-a de la lastaj 10 jaroj post lia surtroniĝo.

De 8:30 ĝis 9:30 matene estas tempo por Banchen Erdini la 11-a reciti kaj studi sutrojn. Tio estas lia plej ĉefa enhavo en la tago.

De la 10-a horo ĝis la 11-a antaŭtagmeze estas tempo por li sin ekzerci en debatado pri la budaismaj doktrinoj. Debato pri la budaismaj doktrinoj kaj recito de sutroj estas du vaste prenataj ĉefaj rimedoj de budaisma studado. Pere de debatado kaj eksplikado oni spritigas sin kaj grandigas buŝan kapablon por plifortigi siajn komprenadon kaj sorbadon de la enhavo de budaismaj klasikaĵoj.

Tagmeze, je la 12-a horo estas tempo por tagmanĝo. Tiutage, ĝuste kiam la Centra Televizio faris intervjuon al li, liaj gepatroj venis por lin viziti. Banchen Erdini la 11-a havas pliaĝan fraton. La du fratoj restas tre intimaj de la infaneco.

Je la 3-a kaj 30 minutoj posttagmeze Banchen Erdini la 11-a komencis sian lernadon de aliaj kursoj. Li ĉiam ricevas la tradician budaisman edukadon en la etoso de forta tibeta kulturo, kaj samtempe la nova epoko alportas al lia studado novan enhavon. Posttagmeze de tiu tago li havis du lecionojn, de la angla lingvo kaj la hana lingvo, po 90 minutoj.

Je la 7-a vespere estas fiksita tempo por Banchen Erdini la 11-a rigardi la novaĵan programeron de la Centra Televizio.

Post la 7-a kaj 30 minutoj vespere estas tempo por memlernado. Krom relegado kaj preparado de la lecionoj, Banchen Erdini la 11-a kutime aranĝas unuhoran ekzercadon en tibet-lingva kaligrafado. Tio estas lia plej granda ŝatokupo. Nun li scipovas kaligrafadon en la tibeta lingvo, la hana lingvo kaj la sanskrito.