Radio kaj televizio en Tibeto

de WANG DUI

Tibeto estas aŭtonoma regiono de Ĉinio kun vasta tero, tamen antaŭe ĝiaj terkulturaj kaj paŝtaj regionoj estis kompare izolitaj. La bonhaviĝantaj kamparanoj kaj paŝtistoj deziras koni la eksteran mondon kaj ĝui la modernan kulturon. Por kontentigi ilian bezonon, en la lastaj jaroj la ŝtato kaj la Tibeta Aŭtonoma Regiono elspezis grandan monsumon por fundamenta konstruado de radia kaj televizia ekipaĵoj. Nun radio kaj televizio jam fariĝis nemankigebla parto de la kultura vivo de la vastaj amasoj de kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto.

S-ro Cai Wang, vicdirektoro de la Buroo de Radio kaj Televizio de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, estas veterana funkciulo tiuflanka. Li diris al mi: “En la lastaj jaroj en Tibeto kaj precipe en ĝiaj terkulturaj kaj paŝtaj regionoj oni intensigis ampleksadon de radio kaj televizio. Al la lastjaraj projektoj la centra registaro kaj la regiona registaro elspezis proksimume 200 milionojn da juanoj. Ĝis la fino de 2003 en Tibeto la radio kaj televizio jam kovris 83.05% kaj 84.44% de la tibeta loĝantaro respektive. En ĉiuj vilaĝoj, kie vivas kompare multe da homoj oni bone aŭdas programojn de CCTV kaj TTV.”

En 1998 la Ŝtata Administracio de Radio kaj Televizio komencis praktiki la projekton “2132” en la ĉina kamparo. Tio signifas, ke komence de la 21-a jarcento ĉiu vilaĝo de Ĉinio en ĉiu monato povas rigardi unu filmon. En 2000 tiu projekto estis ekpraktikita ankaŭ en Tibeto kaj de tiam la administracio solvis la problemojn pri film-projekciaj aparatoj, projekciaj taĉmentoj kaj lokoj. Rezulte de tio la kamparanoj kaj paŝtistoj de pli ol 90% da vilaĝoj povas rigardi unu filmon en ĉiu monato. Nun ĉiujare oni tibetigis 30 filmojn. En Xigaze kaj Lhasa oni projekcias filmojn ankaŭ en budhismaj temploj kaj loĝkvartaloj.

Plenuminte la taskon renovigi la mezond-radian kaj frekvenc-moduladan staciojn, la Tibeta Popola Radiostacio komencis elsendi programojn en la kangba-a lingvo la 1-an de oktobro de 2001 kaj post 2 monatoj ankaŭ la Qabdo-a Popola Radiostacio komencis elsendi programon en tiu lingvo. Nun la frekvenc-modulada, transsenda kaj mezonda transsenda radiostacioj ludas gravan rolon en Tibeto.

Ekde siaj unuaj tagoj la Tibeta TV-stacio firme tenis la principon, ke la tibeta lingvo estas la ĉefa parollingvo, kaj ĝi pliigis la informojn en tiu lingvo kaj penadis riĉigi la enhavon de la elsendaĵoj kaj alprenis diversajn metodojn por faciligi la popolamason en aŭskultado kaj rigardado kaj levi la elsendan kvaliton. Ĝiaj programoj en la tibeta kaj hana lingvoj estas tre ŝatataj de pli kaj pli multe da personoj.

La Tibeta Popola Radiostacio havas multe da ĉinaj kaj alilandaj aŭskultantoj de la tibeta, angla kaj hana lingvoj. La 1-an de januaro 2004 komenciĝis la ekstera programo “Voĉo el Tibeto de Ĉinio”, kiu oficiale transsendas la programon “Gesar” en kangba-dialekto. La 1-an de majo, 2002, oni komencis anglalingvan elsendon “Sankta Tibeto”. Post nelonge oni ricevis multe da leteroj el Svedio, Nepalo, Britio, Usono, Hindio, Rusio kaj aliaj pli ol 30 landoj kaj regionoj, en kiuj ili esprimis gratulon kaj ŝaton al la programo. Germana aŭskultanto skribis la 12-an de oktobro, 2002: “Estas tre bone disaŭdigi tibetajn morojn en la angla lingvo. Mi deziras koni pli multe pri la moroj kaj kulturo de Tibeto kaj tre ŝatas vian belan muzikon.”

Kiam mi faris intervjuon al paŝtista familio en Amdo-gubernio en la norda parto de Tibeto, familiestro Duoji diris: “Nun la tibet-lingva elsendo ebligas al ni informiĝi pri gravaj aferoj de la mondo sen eldomiĝi. Dank’ al radioelsendo ni konas ne nur la ĉinan kaj internacian situacion, sed ankaŭ sciencajn kaj jurajn sciojn kaj sciojn kontraŭ malsanoj. Tio multe larĝigas mian vidkampon. Nun la radioelsendo estas multe pli bona ol antaŭe.”