Amikeco inter pekinaj kaj tibetaj elementlernantoj

de GUAN TAO

Antaŭ kelke da monatoj mia 10-jara filino ŝajne ekhavis intereson pri Tibeto. Kun granda scivolemo ŝi bombardis min per salvo da demandoj: Kia estas Tibeto? Ĉu ĝi estas fora de Pekino? Ĉu en Tibeto troviĝas altaj montoj? ktp. Poste mi sciis, ke ŝi kaj ŝiaj samklasanoj planis korespondi kun tibetaj geknaboj. Mi do rakontis al ŝi, ke Tibeto troviĝas sur altebenaĵo; en ĝia ĉefurbo Lhasa imponas Potala-Palaco; tie oni konstruas Qinghai-Tibetan Fervojon, ktp. Ŝi informiĝis, ke la de ŝi ege ŝatata kanto “Qinghai-Tibeta Altebenaĵo” temas ĝuste pri Tibeto. Ŝi ankaŭ akiris multajn sciojn kaj informojn pri Tibeto el libroj kaj pere de interreto. En sia letero al tibeta amiko, ŝi skribis: “Tibeto, en mia imago, estas kvieta kaj bela loko. Tie smeraldas lagoj kun pura akvo, imponas altaj neĝmontoj, paŝtiĝas fortaj poefagoj kaj grandiozas Potala-Palaco. Tie ĉio estas bela!”

Korespondado inter lernantoj

Mia filino lernas en la 4-a klaso de la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun en la distrikto Haidian de Pekino. Haidian estas unu el la lokoj en Ĉinio, kun plej granda kompakteco de altaj kaj novaj teknologioj. Ĝuste en tiu ĉi distrikto troviĝas Zhongguancun, fama kiel “Ĉina Silicia Valo”. Tie sidas ankaŭ multaj esploraj institutoj de la Ĉina Akademio de Sciencoj, Pekina Universitato, Tsinghua-Universitato kaj aliaj altaj lernejoj, la monda kulturaheredaĵo -- la Somera Palaco kaj la Ruino de Yuanmingyuan. La Labor-komitato de la Ĉina Junpioniraro de Haidian organizis la aktivadon “Feliĉon por Pekino kaj Tibeto” en elementaj lernejoj de la distrikto. La aktivado celas starigi amikecon inter la elementlernejanoj de Haidian kaj tiuj de la distrikto Chengguan de Lhasa, profundigi interkomprenadon kaj akceli nacian solidarecon per korespondo kaj renkontiĝo.

La Ĉina Junpioniraro estas amasa organizo por la ĉinaj infanoj kaj geknaboj. Al ĝi rajtas aliĝi ĉiuj ĉinaj infanoj kaj geknaboj en la aĝoj de 7 ĝis 14 jaroj. Nun en Ĉinio estas pli ol 130 milionoj da junpioniroj. La junpioniraro havas diversgradajn taĉmentojn en la lernejoj kaj loĝkvartaloj. Por la junpioniroj estas gvidantoj en- kaj eksterlernejaj. La taskoj por la junpioniraro estas fari edukadon al la infanoj kaj geknaboj, ke ili amu la patrolandon, popolon kaj fizikan laboron, interesiĝu pri sciencoj, protektu publikajn havaĵojn, diligente lernu, ofte sportu kaj kulturu kapablojn; servi al la sana kreskado de la infanoj kaj geknaboj; protekti al ili la justajn rajton kaj intereson kaj disvolvi enhavoriĉajn aktivadojn laŭ la regularo de ilia kreskado.

En ĉi-foja aktivado organizita de la lernejo, kie lernas mia filino, multaj lernantoj skribis leteron al tibetaj infanoj kaj geknaboj. Konante nemultajn ideogramojn, la lernantoj de la 1-a kaj 2-a klasoj esprimis sin per pentraĵoj. Dank’ al ilia instruistino Yang Bing kaj aliaj pli ol 500 leteroj kaj ĉirkaŭ 100 pentraĵoj estis senditaj al la infanoj kaj geknaboj de la distrikto Chengguan de Lhasa.

“Letero el Lhasa!” Baldaŭ venis la informo, kiu ekzaltis la geknabojn de la tuta lernejo. Ili eksentis koran kontaktiĝon kun la infanoj kaj geknaboj en la fora Lhasa. De tiam ili povis fiere diri, ke ili havas amikojn sur la altebenaĵo.

En sia responda letero al la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun, la lernantoj de la 2-a Elementa Lernejo de Chengguan skribis:

“Ni estas junpioniroj de la 2-a Elementa Lernejo de la distrikto Chengguan de Lhasa. Ni ege ĝojas konatiĝi kun vi. Ni kredas, ke tiu ĉi aktivado kaj aliaj interŝanĝoj pluapaŝe akcelos la komprenadon kaj amikecon inter ni.”

La lernantoj de la du elementlernejoj interkonsiliĝis, ke ili rekomendu tibetan antilopon kiel talismanon por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Tial la lernantoj de la 2-a Elementa Lernejode Huayuancun eksentis sin proksimaj al la tibetaj antilopoj.

Al la lernantoj de la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun iliaj juna lernejestrino Zhao Jianjie kaj instruistino Yang Bing estas aparte afablaj. Lernejestrino Zhao kaj instruistino Yang rakontis al mi, ke la slogano de la lernejo estas tio “Ĉiuj lernantoj ĝuu bonkvalitan edukadon”. Ĉi-foja aktivado multe riĉigis la vivon de la lernantoj. Por koni Tibeton kaj amikiĝi kun tibetaj infanoj kaj geknaboj, la lernantoj memkonscie faras korespondadon. Kaj solidareco, amikeco kaj kuna kreskado profunde radikiĝis en ilia koro. La 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun planis preni tiun ĉi aktivadon kiel longtempan interŝanĝon, fari plenampleksan kunlaboron inter la lernantoj, instruistoj kaj lernejoj kaj kunligi la edukajn riĉfontojn de la distrikto Haidian de Pekino kaj la nacian kulturon de Tibeto.

Migmar Tsring en Pekino

Antaŭ alveno de la Internacia Infana Tago, mia filino ĝoje diris al mi, ke iu tibeta knabo gastos en ilia lernejo kaj ili estas preparantaj varieteon por festi la infanan tagon kune kun la amiko el Lhasa.

En la varieteo mi vidis gaston el Tibeto, Migmar Tsring.

Migmar Tsring, iom diketa knabeto de la 4-a klaso, kun brilaj grandaj okuloj, aspektas sagaca. Li diris al mi, ke tio estas lia unuafoja vizito al Pekino. Antaŭ lia foriro de Lhasa, liaj gepartoj preparis donacojn por pekinaj amiketoj, kiaj pendtapiŝoj kun brodita bildo de Potala-Palaco, tibetaj maskoj kaj poefaga viandaĵo.

La patro de Migmar Tsring estas kuracisto, kiu havas propran kuracejon. Lia patrino estas kasisto en la Popola Hospitalo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono. Migmar, en la tibeta lingvo, signifas mardon, dum Tsring, longvivecon. La travivaĵo en Pekino de la 26-a de majo ĝis la 2-a de junio, 2005, estas aparte bela memoro por Migmar Tsring, kiu naskiĝis en iu mardo de julio, 1995.

En la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun, Migmar Tsring kaj la lernantoj de la lernejo kune ĝuis artan vesperon konsistantan el koruso, ludado de muzik-instrumentoj, teatraĵo de Pekin-opero kaj aliaj programeroj. En varma manklakado, Migmar Tsring iris sur la scenejon kaj prezentis kanton. Li prenis lecionojn kune kun lernantoj de la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun, gastis en iliaj hejmoj, rigardis hisadon de la nacia flago sur Tian’anmen-placo, spektis prezentadon en Televizia Stacio, vizitis observatorion kaj scienc-teknikan ekspozicion kaj ludis en amuzejoj. Li sentis grandan ĝojon, ke li havis tiom da amikoj. Li diris, ke plej plaĉas al li kune ludi kun la amikoj de la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun. Ĉiutage lin akompanis lernantoj de la lernejo. Kaj li fariĝis ilia plej bona amiko.

Ŝajnas al Migmar Tsring, ke apenaŭa diferenco troviĝas inter la lernantoj de Pekino kaj tiuj de Tibeto. Lin plej profunde impresis la entuziasmo de pekinaj lernantoj. Dum sia restado en Pekino, li ĉiam estis centro de la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun. La instruistoj kaj lernantoj de la tuta lernejo prenis lin plej bonvena gasto.

Migmar Tsring diris al mi, ke reveninte al Lhasa, li rakontos al siaj gepatroj ĉion, kion li spertis en Pekino. Mi kredas, ke li neniun detalon preterlasos, ĉar tiuj neforgeseblaj travivaĵoj en Pekino jam gravuriĝis en lia memoro.

S-ro Gao Xuedong, direktoro de la Labora Komitato de la Ĉina Junpioniraro de Haidian, estis ĉefa organizanto de la aktivado. Li diris, ke la 2-a Elementa Lernejo de Huayuancun donis grandan energion por tiu ĉi aktivado. La infanoj jam povas iom percepti pri Tibeto. Multaj lernantoj kolektas materialojn pri Tibeto. Ili aspiras koni Tibeton kaj deziras amikiĝi kun tibetaj geknaboj. Tiu ĉi aktivado donis al ili bonan ŝancon de interŝanĝo kun tibetaj samaĝuloj. Nun la tibetaj geknaboj jam faris inviton al pekinaj geknaboj, ke ili gastu en Tibeto en septembro de la kuranta jaro por partopreni en celebrado de 40-jariĝo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono.

Migmar Tsring diris al siaj pekinaj amikoj: “Mi bonvenigos vin en Lhasa!”