Amo inter tibet-nacia junulo kaj brita knabino

de FENG JING
Foto de FENG JING


Caizhi, Caydi kaj ilia filo

Kiam la stepo Maqu estis surŝutita per sovaĝaj floroj, la junaj geedzoj Caizhi kaj Caydi revenis tien por pasigi someron.

La gubernio Maqu en altitudo de ĉ. 4 mil metroj apartenas al la Tibet-nacia Aŭtonoma Subprovinco de suda Gansu-provinco en okcidenta Ĉinio. Sur la bela stepo Maqu tibetanoj sin vivtenas de generacio al generacio pere de paŝtado.

Caizhi naskiĝis en paŝtista familio sur la stepo kaj Caydi estas filino de bankiero en Londono, Britio. Ili havas hejmon respektive en Londono kaj Maqu. En somero ili vivas en Maqu kaj ekde aŭtuno ili loĝas en Britio.

Unu kilometron norde de la gubernia urbo de Maqu estas ruĝa brika domo kun vasta korto. Tio estas hejmo de Caizhi kaj Caydi. La domo distingiĝas de najbaraj domoj per harmonia kunfandiĝo de tibeta kajbrita arkitekturo. Ankaŭ la ornamo ene de la domo akorde kunigis la trajtojn tibetan kaj britan. La muroj de la salono estas ruĝaj. La kameno, sofoj kaj tableto en brita stilo estas harmonie aranĝitaj kun tibetaj latuna tekruĉo, tapiŝo kaj preĝorado, nepre necesa por pia tibeta budaisto.

Caizhi, forta kaj solida, portas T-ĉemizon. Liaj longaj haroj estas kunligitaj kiel ĉevala vosto post la okcipito. Dum bela Caydi, kun blondaj haroj, portas tibetajn veston kaj jupon kun kelke da simplaj tibetaj ornamaĵoj. Ilia 5-jara filo Gongbao Jiabu sin distras kurante elen kaj enen. Ankaŭ la patro kaj frato de Caydi venis al Maqu por feriado. Ili televidas en la salono kaj la gepatroj de Caizhi sin okupas pri io en la korto.


Feliĉa familio

Kiel la du junuloj vivantaj malproksime en malsamaj civilizacioj enamiĝis kaj geedziĝis?

“Tio estas destino,” diris Caizhi kaj Caydi.

Caizhi havas 5 fratojn kaj 2 fratinojn, kaj Caizhi estas la tria. La tibeta nacio kredas je la tibeta budaismo. Se en la familio estas du aŭ pli da knaboj, la gepatroj tre volas sendi unu el ili en templon por fariĝi lamao. En la infana aĝo la saĝa Caizhi estis la plej taŭga kandidato en la okuloj de la gepatroj.

De la infaneco Caizhi estas lernema kaj vigla. Kvankam li kredas je la tibeta budaismo, tamen li ne deziras fariĝi lamao. Lia kunlernanto en mezlernejo Xizhi diris: “Mi bone memoras, ke foje Caizhi diris al ni, ke lia idealo estas iri rigardi la mondon.”

En 1989, unu jaron antaŭ ol la 18-jara Caizhi finos sian lernadon en supera mezlernejo, lia patro denove postulis, ke li fariĝu lamao post sia diplomiĝo. Por tion eskapi, Caizhi decidis forlasi la hejmon sen sciigo al la gepatroj.

Lia celloko estis Lhasa, ĉefurbo de Tibeto, mil kilometrojn for de Maqu. Forlasante la hejmon, Caizhi ne havis monon. Li do taglaboris dumvoje. Li ne memoris kiom da tagoj li iris, kiom da montoj li transpasis, kaj finfine li atingis Lhasa. Tie Caizhi konatiĝis kun erudiciulo el Hindio. Laŭ lia invito Caizhi iris al Hindio, kie Caizhi pene laboris por sia vivteno kaj diligente lernis la anglan lingvon. Poste li eklernis redaktoradon de televida filmo.

En tiuj jaroj Caizhi ĉiam sopiris pri la hejmlando. Poste li skribis leteron al la patro, esperante, ke la patro lin pardonos. En sia respondo lia patro ne menciis lian rifuzon de lamaiĝo, sed diris al li, ke post lia foriro li ĉiutage iris preĝi en templo por beni la filon. Tion leginte Caizhi larmis. Li decidis hejmenreveni en taŭga tempo.

Ĝuste en tiu jaro brita fraŭlino Caydi kaj ŝiaj amikoj turismis en Hindio kaj konatiĝis kun Caizhi. Tuj poste la du junuloj enamiĝis unu al la alia. Caizhi trovis la britan fraŭlinon bela kaj saĝa, dum Caydi opiniis Caizhi serena, multescia kaj ĉarma. Post kiam Caydi revenis al Britio, ili ofte interŝanĝis leterojn. Post unu monato Caydi denove flugis al Hindio speciale por revidiĝi kun Caizhi.


5-jara filo distriĝanta en la korto en Maqu

Caydi volis edziniĝi al orientano, tio pli-malpli maltrankviligis ŝiajn gepatrojn. Komence de 1994 ili flugis al Hindio por propraokule vidi la estontan bofilon. Post longa interparolado, la gepatroj de Caydi ekhavis grandan simpation por tiu tibeta junulo kaj kun plezuro jesis ilian amrilaton.

Antaŭ ol forlasi Hindion, la patro de Caydi diris al Caizhi: “Hindio ne estas hejmlando de vi nek de Caydi. Vi havas nenion ĉi tie. Per kio vi vivos? Se vi volus, venu kune kun ni al Britio.”

Nelonge post alveno al Britio, Caizhi kaj Caydi geedziĝis. Caydi laboris kiel projektisto en redakcio de iu revuo kaj Caizhi komencis fari mallongan televidan filmon. Lia mallonga ĉambra dramo nome “La familio de paŝtisto” estis vaste ŝatata en Londono.

Post kelkjara klopodo la juna paro aĉetis domon kun ĝardeno.

En 1998, 10 jarojn post kiam Caizhi forlasis hejmlandon, li revenis kune kun Caydi kaj ŝiaj gepatroj al la stepo Maqu kaj revidis siajn gepatrojn kaj gefratojn.

La gepatroj de Caizhi estis ege ĝoja kaj kontenta pri sia bela kaj simpatia bofilino Caydi, dum la gepatroj de Caydi ekŝatis tiun tibetan familion plenan de harmonio kaj varmo. Por ili la vasta stepo, bovoj kaj ŝafoj paŝtiĝantaj tra montoj kaj valoj kaj tibetaj paŝtistoj afablaj kaj gastamaj estas tiel puraj kiel en fabeloj.

Tiun fojon la junaj geedzoj loĝis en Maqu ses monatojn. Ili vojaĝis al pluraj lokoj, vizitis parencojn kaj amikojn, legis librojn kaj spektis tibetajn teatraĵojn. Caydi rapide kutimiĝis al la tibeta vivmaniero, komencis lerni la tibetan lingvon kaj rajdadon. Ilia vivo estas plena de feliĉo.

Caydi ege interesiĝis pri legendoj, herooj kaj moroj de la nacio. Ŝi decidis verki pri tio, kion ŝi vidis kaj pensis sur la stepo Maqu, por ke pli da homoj konu okcidentan Ĉinion, la tibetan nacion kaj la stepon Maqu.

En aŭtuno de la sama jaro, post kiam Caydi kun sia edzo revenis al Britio, ŝi ĉesis labori en la redakcio kaj komencis sian verkadon. Ŝiaj artikoloj pri ŝiaj travivaĵoj sur la stepo Maqu aperis de tempo al tempo en britaj ĵurnaloj kaj gazetoj.

En 2000 Caydi eldonis la libron “Amrakonto de tibetano” kun origino de iliaj aventuro kaj travivaĵoj en Maqu. Sur la kovrilo de la libro estas foto de Caydi en tibeta vesto kun tibetaj kapornamaĵoj. Kaj en la libro troviĝas fotoj de ŝiaj filoj kaj ŝiaj ilustraĵoj. La 305-paĝa bindita libro priskribas transliman amlegendon kun densa aŭtobiografia trajto. En la libro estas ankaŭ genealogio de Caizhi kaj Caydi, fotoj de ilia novnaskita filo kaj tiuj de Caizhi.


Caydi kaj ŝia patro

Nuntempe Caydi estas komponanta infanan fikcian literaturaĵon. Ŝi diris, ke ŝi penas fariĝi verkisto sukcesoplena kiel J. K. Rowling, aŭtorino de “Harry Potter”.

Caydi diris, ke la riĉaj popolrakontoj kaj ĉarmoplenaj folkloroj de la tibeta nacio senĉese inspiras ŝin, kiam ŝi ferias en Maqu. Ŝi dankas sian edzon kaj Maqu.

Reveninte sian hejmlandon, Caizhi estas okupita ĉiutage pri filmado. Filmantante pejzaĝojn kaj homojn de sia naskiĝloko, li registris pepadon de birdoj sur la stepo, flustradon de vento, sutrorecitadon kaj trumpetadon de lamaoj en lamaejo. El tio li faris dokumentan televidan filmon kaj dissendis en Britio. Nun li estas faranta televidan filmon pri la vivo de tibetaj paŝtistoj.