Percepti Tibeton en Jahurta Festo

de WEN ZHIHONG

En la okuloj de infanoj Tibeto estas senŝanĝa, dum en la okuloj de Tibeto la infanoj maljuniĝas en palpebrumo.

Estis frua mateno de la unua tago de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro. Regis obskuro. Grupo da homoj estis proksimiĝanta al la monaĥejo Zhaipung. Ili sin movis senbrue, kaj iliaj vestoj odoris je butero. Mi ŝtele enviciĝis inter ilin retenante la spiron. Regis peza silento.

La montvojo ne estis kruta. La grupo ekspansiiĝis. Pli kaj pli leviĝis altitudo, kaj heliĝadis. Kontinuo da montoj svagis en matena krepusko. La grupo nombris dekojn da miloj da tibet-nacianoj, han-oj, monaĥoj, fremdlandanoj, grandaĝuloj kaj beboj en vindo. Ili venis al piedo de montodeklivo, kiun oni nomas Budhomontra Deklivo.

Subite eksonis konka korno sur la supro de la trietaĝa Dia Palaco de la monaĥejo Zhaipung. La basa sono disvastiĝis supren en la valo. Kie aŭdiĝis la sono, tie leviĝis fumo de brulantaj aromaj herboj kaj arboj. La purpura fumo vualis la deklivon, valon kaj ankaŭ la ĉielon. La aromo de la brulaĵoj disvastiĝis kune kun la fumo kaj forte penetriĝis en la koron de la homoj. Mi faris maksimuman enspiron. Kiam la vivo venas al la fino, la odoro estas neniam forgesebla. Apenaŭ mi eniris en Tibeton, mi jam flaris la odoron.

Dekoj da monaĥoj vestitaj per purpura robo, eliris el la Dia Palaco en du vicoj, portante gigantan tanka*-on kovritan per helflava silko. Tuj silento regis la lokon. Ili bonorde iris al la supro de la deklivo, simile al blanka drako fluganta en la rebrilo de koloraj sutroflagoj. La pilgrimantoj ambaŭflanke de la vicaro iris antaŭen, disŝutis farunaĵojn el sekala faruno, prezentis hada-on (longa blanka silka rubando, en esprimo de respekto), direktis sian frunton al la portreto de budho, kaj iuj enviciĝis inter la portantojn.

La silko sur la tanka-o estis volvita supren, kaj la giganta portreto de budho sterniĝis iom post iom sur la deklivo en alto de 20 metroj. La portreto de budho lante montriĝis en sankta atmosfero. Ĉe la lasta momento de la montriĝo de la portreto de budho elsaltis la ora suno, la buntaj sunradioj ŝutiĝis sur la supron de la montokresto vualita de fumo. La budha portreto en la suno estis tegita per bunta lumo. Lamaoj disĵetis bombonojn kaj jujubojn. Miloj kaj miloj da pilgrimantoj ventrokuŝiĝis sur la tero kaj leviĝis preĝado laŭta kiel mara ondado, kiu englutis la konfliktojn de la laika mondo.

Budhosunumado estas la unua akto de la Jahurta Festo. La festo originas de mil jaroj, kaj ĝi havas tre altan lokon en mia koro.

Ĉe la komenco de la 7-a jarcento budhismo enkondukiĝis de Hindio en Tibeton. Ĉiun someron, kiam prosperis vivaĵoj, la lamaoj, por observi la disciplinon “ne mortigi vivulojn”, sin fermis en la monaĥejoj por pasigi “someran retreton” de la 15-a tago de la sesa monato ĝis la 30-a de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro. Post fino de retreto la lamaoj iris el la monaĥejoj al malsupro de la monto, kaj multaj oferantoj kaj kredantoj faris el lakto jahurton por prezenti al ili. De tiam estiĝis la Jahurta Festo.

Meze de la 11-a jarcento majstro Atiŝa de la tibeta budhismo venis de Hindio al Tibeto por prediki budhismon. Li pasigis sian maljunecon en Niedang de Qushui, 20 kilometrojn sudokcidente de Lhasa. Li ŝatis jahurton kaj la lokanoj oferis al li la manĝaĵon. Li ĝoje akceptis kaj preĝis, ke iliaj brutoj estu protektataj kontraŭ epidemio, perdiĝo kaj atako de rabobestoj. De tiam la moro manĝi jahurton de la 1-a ĝis la 5-a tago de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro disvastiĝis al diversaj lokoj de Tibeto kaj formiĝis la Jahurta Festo.

La festo formiĝis unue en la monaĥejo Zhaipung. En 1642, Gelugpa-skolo de la tibeta budhismo furoris en Tibeto kaj Dalai-lamao la Kvina akiris la tronon de religia reĝo kaj loĝis en la monaĥejo Zhaipung, kiu fariĝis kultura centro de Tibeto. Multaj tibetanoj komencis preparadon por la festo en la komenco de la jaro. Ili vojaĝis milojn da kilometroj al la monaĥejo Zhaipung por oferi jahurton al Dalai-lamao la Kvina kaj monaĥoj kaj peti ilin palpi ilian verton por longa viveco kaj riĉa rikolto. Oni prezentis tibetajn operojn kaj poefagajn dancojn, kaj la Jahurta Festo formaliĝis.

En l653 Dalai-lamao la Kvina transloĝiĝis de la monaĥejo Zhaipung al Potala-palaco, kaj Jahurta Festo prenis Potala-palacon sia centra aktivejo. En la tempo de Dalai-lamao la Oka oni konstruis Someran Palacon en la okcidenta antaŭurbo de Lhasa, kaj tie Dalai-lamaoj pasigis someron. Do la Jahurta Festo prenis la Someran Palacon centra aktivejo.

La festo estas komencita per budhomontro. Intertempe oni aprecas tibetajn operojn, ekskursas, kaj rigardas konkurson de poefagoj kaj rajdarton.

Ĉiutage dum la festo prezentado de tibetaj operoj daŭras de la 11-a horo matene ĝis vesperiĝo. La teatraĵoj estis rafinitaj dum pli ol 600 jaroj. Tibetanoj sternas tapiŝon sur herbejo kaj aprecas teatraĵojn sidante sur ĝi. Ili turnadas preĝradon aŭ nombradas rozarion, ĝuante sekalan vinon kaj buteran teon kune kun familianoj aŭ amikoj. Ili faras diversajn kukojn por oferi al dio kaj regali sin mem pro pena laboro tra la jaro.

La Jahurta Festo ne nur estas grava tradicia festo de la tibeta popolo, sed ankaŭ fariĝis nun la plej grava sinteza festo kaj foiro de komercado. Dum la festo oni preparas buteran teon kaj sekalan vinon, akceptas en la brunaj tendoj gastojn de diversaj lokoj kaj kreas en sennombraj floroj pastoralon. Kun paso de tempo la tibeta nacio ĉerpas el tio energion de la vivo. Ĝi generas sur la neĝa altebenaĵo, preĝas, esperas kaj sin intimigas kun la suno kaj tero, kaj kunfandiĝas kun religio.

Ĉiufoje, kiam mi revenas en urbon de malalta altitudo kaj vivas banalan vivon, mi sopiras la odoron disvastiĝantan en la montaro dum la budhomontrado. Ĉiumatene ĝi leviĝas el la fumo de Bakuo-strato. Ĝi devenis de aroma herbo, alivorte, de dornaĵo, kiu troviĝas ambaŭflanke de ŝoseo en Tibeto, kreskas en sovaĝa dezerto, sen bezoni irigacion kaj sterkadon, kaj aspektas seka kaj velka, sed fakte vivipova.

En la aero super Tibeto ŝvebas subtila bonodoro de tiu herbo. Kune kun la altebenaĵo, lazura ĉielo, sunradio kaj rivero, ĝi fariĝis ia simbolo de la altebenaĵo.

* Tanka estas formo de pentrarto pri budhismo, farita per naturaj farboj.