Ritoj kaj moroj de tibetanoj

de WA NA

    La longhistoria tibeta nacio vivas sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho, multe izolita de la ekstera mondo. En sia aparta socia medio iom post iom formighis ghiaj propraj ritoj kaj moroj diferencaj de tiuj de aliaj nacioj.

Pri nasko

    Se naskighis en tibeta familio bebo, oni metas amaseton da rokoj che la enirejo de sia hejmo. Se ghi estas knabo, do la amaso konsistas el kreto; se ghi estas knabino, do la amaso povas konsisti el ajnaj rokoj. Kaj plie oni bruligas branchojn de pino kaj cipreso. En la tria tago (por la knabeto) au la kvara tago (por la knabineto) post ghia naskigho la parencoj kaj amikoj venas por gratulo. Ghenerale la gastoj donacas al la infano kaj ties gepatroj sekalan vinon, buteran teon, infanajn vestojn kaj chapojn. Che la enirejo de la hejmo la gastoj shutas sur la rok-amason sekalan farunon kaj pos tio endomighas. Endomighinte, la gastoj antau chio prezentas hada-on al la akushintino kaj shia novnaskito, vinon kaj teon al shi kaj atente rigardas la novnaskiton kaj montras bondeziron al ghi. Tiu moro heredighas de antau 1.5 mil jaroj.

    Post monatigho de la novnaskito la patrino kaj novnaskito devas eldomighi portante novajn vestojn en bonaugura tago. Akompanate de familianoj au parencoj, ili pilgrimas al lamaisma templo kaj post tio vizitas parencojn kaj amikojn, kiuj ghenerale estas felichaj kun tri generacioj, kun la signifo, ke en la estonteco ankau la novnaskito havos tian familion.

    Ghenerale al la novnaskitoj donas nomon vivaj budhoj au prestighaj maljunuloj. Tiam la gepatroj prezentas al vivaj budhoj au prestighaj maljunuloj hada-on kaj aliajn donacojn kaj la vivaj budhoj kaj prestighaj maljunuloj donas al la novnaskito bonauspician nomon.

Nupto

    En Tibeto estas malpermesata geedzigho inter proksimaj parencoj kaj precipe inter la patroflankaj parencoj.

    Lau tradicio la gepatroj respondecas pri la geedzigha problemo de siaj gefiloj, kiuj devas obei siajn gepatrojn. Nun la gejunuloj preferas geedzighan liberon kaj sendependan amon, tamen ili devas peti konsenton de la gepatroj. Por la tibeta geedzigho estas tri pashoj, t.e. svatigho, gefianchigho kaj okazigo de la nupto.

    La junulo petas svatist(in)on prezenti hada-on al la familio de la knabino en la nomo de liaj gepatroj, tio montras oficialan svatighon.

    Fianchigho estas ceremonio post konsento de la du flankoj pri la amafero. Antau chio oni elektas bonauguran tagon, skribi dokumenton pri fianchigho, kiu enhavas kunighon de la gefianchoj, reciprokajn amon kaj respekton, obeon kaj respekton al la gepatroj. La fianchigha dokumento ghenerale havas poezian formon por facila legado.

    En la tago de la fianchigha ceremonio la fiancho devas donaci hada-on al chiuj membroj de la familio de sia fianchino, monon al siaj estontaj bogepatroj pro ilia nutrado kaj eduko al la fianchino kaj antautukon al sia estonta bopatrino por danki ties flegadon al shi. Post prezento de teo kaj vino oni legas la dokumenton. Tiam oni stampas ghin per la stampiloj de la du familioj kaj donas ghin al la patroj de la gefianchoj. Tiun ceremonion ne cheestas la gefianchoj. Post la ceremonio oni lauvole celebras la tutan tagon.

    Antauvespere de la nupto la novedzo sendas donaci belan kostumon al sia novedzino por ke tiu sin vestu en la sekvanta tago.

    En la nupta tago la novedzo devas peti iun, kiu havas kompare altan socian pozicion, gvidi karavanon al la novedzina familio kun bele ornamita chevalo por rajdigi la novedzinon hejmen. La chevalino devas esti graveda. Tiam en la hejmo de la novedzino oni devas okazigi adiauan ceremonion. Post kiam la karavano atingas la hejmon de la novedzino, ghi devas surdorsigi al shi koloran sagon, kio montras, ke shi jam membrighis al la novedza familio, kaj surkapigi al shi jadon, kio montras ke la animo de la novedzo jam unuighis kun la shia. La novedzina familio devas sendi akompananton. Che la eldomigho iu el la novedzina familio devas ripetfoje krii : "Ne forportu nian felichon!" ghis la novedzino malproksimighas.

    Antau ol la novedzino atingas la novedzan hejmon, oni devas dekoracii la enirejon de la hejmo kaj prepari por la novedzino kusenon plenan de sekalo kaj tritiko por shia uzo dum la dechevaligho. La kuseno estas tegita per kvinkolora sateno, sur kiu oni devas fari bildon el tritikaj grajnoj. Membro de la novedza familio kun sekala vino atendas la novedzinon che la enirejo.

    Oni devas kanti felichigan kanton kaj prezenti hada-on al la novedzino, kiam shi dechevalighas kaj endomighas. La novedzino sidas apud sia edzo kaj la karavanoj de la novgeedzaj familioj sidas lau vico. Tiam oni proponas al la cheestantoj vinon, prezentas hada-on al la budha statuo kaj pliahgaj gemaljunuloj kaj gastoj. Plenuminte chion chi tion, la novedzino, akompanate de sia novedzo, eniras en sian novgeedzan chambron, dum aliaj komencas amuzighon. Tia aktivado dauras 3 tagojn. En tiu tempodauro la parencoj kaj amikoj prezentas al ili donacon kaj hada-on, dum la mastro regalas ilin per vino kaj teo. En tiu tempo la novedzino ne rajtas eldomighi. Shi povas eldomighi nur post kiam finighas la celebra aktivado. Kaj nur tiam shi povas ghui la felichon kune kun siaj familianoj.

Ritoj kaj etiketoj

    La ritoj kaj etiketoj de la tibetanoj estas diversaj. Ili havas intiman rilaton ankau kun budhismo.

    Tio chefe estas prezenti hada-on, adorklinighi, riverenci kaj prezenti vinon.

    En Tibeto estas tre populara ceremonio prezenti hada-on. Tion oni faras en la geedzigho, funebra ceremonio, festoj, vizito al pliaghaj personoj, kulto al budha bildo, akcepto kaj adiauo de la amikoj. Hada-o estas silka rubando, teksita maldense kiel reto. Estas ankau hada-o el bonkvalita silko. Iuj estas 6-7 metrojn longaj, kaj aliaj 1-2 metrojn longaj. Per prezento de hada-o, la tibetanoj montras siajn bonkorecon, honestecon kaj lojalecon. Jam de la antikveco la tibetanoj opinias, ke blanko simbolas purecon kaj felichon, tial hada-o ghenerale estas blanka. Kompreneble estas ankau bunta hada-o: blanka, blua, flava, verda kaj rugha. La bluo montras chielon, blanko -- nubojn, verdo -- akvon, rugho -- dion protektantan leghon kaj flavo - teron. Lau la budhisma doktrino la bunta hada-o estas vesto de bodisatvo, tial la bunta hada-o estas uzata nur en specialaj okazoj.

    Adorklinigho estas ofte vidata en Tibeto. Oni faras adorklinighon antau budha statuo, budhisma pagodo, vivaj budhoj kaj ech pliaghaj homoj. La adorklinigho estas longa, mallonga au frapa klino de la kapo al la tero. En Dazhao-templo, Potala-palaco kaj aliaj temploj kun religiaj aktivadoj ofte vidighas longa vico da homoj, kiuj faras adorklinighon. Ili metas la du manojn kune, levas ilin supren de sia kapo kaj mallevas ilin de la verto, preter la frunto kaj brusto. Ili faras tion trifoje kaj kushighas surteren kun la du manoj rekte etenditaj antauen. Post tio ili starighas kaj ripetas la suprajn movojn plurfoje. En la pasinteco ofte vidighis iuj piaj pilgrimantoj, kiuj iris de Sichuan, Qinghai kaj aliaj lokoj al Lhasa. Sur tiu vojo milojn da kilometroj longa, ili faris adorklinighon en chiu tria pasho en pluraj jaroj kun pieco. La maldelikata shtonplato antau Dazhao-templo estis tute glatigita pro frotado de la adorklinighantoj. Estas ankau frapa adorklinigho en templo. Tiam oni trifoje kunmetas la manojn, levas kaj mallevas ilin kaj kun la kapo klinita al la piedoj de la budha statuo, delikate frapas la teron per sia kapo, kio montras elkoran penton.

    Riverenco estas rito antau estimataj homoj. Tiam oni devas demeti sian chapon, fleksi la talion je 45 gradoj kun la chapo en la mano proksime al la tero. Por la samgeneraciuloj kaj ordinaraj homoj tio montras ghentilecon kun la chapo antau la brusto kaj la kapo iom klinita. Iuj faras tion ankau kun la manoj kunmetitaj. Antau la estimataj homoj oni devas levi la kunmetitajn manojn supren de la kapo, klini la kapon kaj fleksi la talion. Por reciproki saluton oni faras la samon.

    Prezenti vinon estas tibeta moro en la agrikultura kaj pashta regionoj. En festotagoj oni prezentas vinon al la gastoj. En Tibeto chu viroj, chu virinoj, chu junuloj, chu maljunuloj chiuj povas trinki sekalan vinon de 15-20 gradoj, nedistilintan kaj faritan el fermetinta sekalo. Tiaokaze la gastoj devas unue trinki tri bushojn kaj tuj post tio la tutan tason. Se ili ne tiel trinkas, la mastro opinias, ke ili ne kontentighas au ne scias ghentilecon. Trinki teon estas ordinara kutimo. Post kiam la gastoj endomighas kaj sidighas, la mastrino au shiaj gefiloj devas prezenti al ili buterteon. Kaj la gastoj akceptas la teon nur tiam, kiam oni prezentas al ili la tason.

Sepultado

    Tibeto estas vasta. La sepultado havas diversajn manierojn: chiela, akva, enteriga, enstupaa kaj kremacia. La tradicia sepultado estas farata rigore lau la difino.