Matene
super Bakuo-strato levighas fumo. La lamaismaj standardoj
flirtantaj en la vento aldonas al la antikva strato misteran
etoson.
Bakuo-strato
estas sinonimo de la antikva urbo de Lhasa. Ghi signifas ne
nur la rondan straton, malpli ol 6 m. larghan, sed ankau la
malnovan kvartalon chirkau Dazhao-templo, kiu elspiras tipajn
tibetajn trajtojn.
La
loghantoj de Bakuo-strato jam de longe alkutimighis al la
trumpetado de Dazhao-templo kaj la pashbruo de la lamaoj turnantaj
preghradon. Ili shatas kun duonfermitaj okuloj rememori la
pasintecon de la malnova kvartalo.
Dazhao-templo
konstruighis en la 7-a jc., kiam regis Sunzam-kampo. Tie estas
la kupra statuo de la 12-jara Shakjamunio. Ghi estas sankta
loko por la tibetaj religiuloj. En la dauro de pli ol mil
jaroj la pilgrimantoj per siaj pashoj malfermis la straton
kaj de tie iom post iom formighis la hodiaua urbo Lhasa, kovranta
52 kvadratajn kilometrojn.
Bakuo-strato
estas la plej antikva kvartalo de Tibeto. Ghi kun Dazhao-templo
kiel la centro kovras areon de kelke da kvadrataj kilometroj
kaj de tie etendighas 35 malgrandaj stratoj. Ambauflanke de
la strato estas vicoj kaj vicoj da tibetstilaj domoj malpli-ol-4-etaghaj.
Rigardate de supre, la tuta kvartalo bone harmonias kun Dazhao-templo.
Ambauflanke
de la strato estas multe da vendejoj plenaj de diversaj varoj.
Tie estas diversformaj kupraj budhaj statuoj, delikataj arghentaj
lanternoj, belaj preghradoj, antikvecaj ksilografajhoj kun
sutroj kaj diversaj religiaj objektoj. Tie chiam estas multe
da tibetanoj kaj alilandaj turistoj.
Nun
Bakuo-strato estas la plej granda komerca loko de Tibeto.
Ghi estas ankau miniaturo de religia kaj nacia kulturo de
Tibeto.
Pli
ol duono el la tieaj komercistoj estas tibetanoj kaj la aliaj
venis de Sichuan, Qinghai, Zhejiang, Gansu kaj aliaj lokoj.
Tie komercas ankau 150 nepalanoj kaj tibetanoj revenintaj
el Nepalo. Chiutage tie aktivadas pli ol 50 mil homoj.
|