Sutropresa templo Dege

de WA NA

    Dege-gubernio de la Garze-a Tibet-nacia Autonoma Subprovinco de Sichuan situas che Jinsha-rivero, trans kiu estas Tibeto. Ghi estas unu el la tri centroj de la antikva kulturo de Tibeto. La Sutropresa Templo Dege, grava historia restajho protektata de la shtato, trovighas en la sino de la tiea valo. Hodiau ghi daure faras sian kontribuon por disvolvo de la tradicia tibeta kulturo.

Konstruo de la sutropresa templo

    En la historio de Tibeto estis sagha reganto Sunzamkampo. Li kaj lia subulo Geer Dongzan kune kreis tibetajn ideogramojn. Kaj krom tio Geer Dongzan sukcese persvadis imperiestron de Tang-dinastio edzinigi sian filinon al la tibeta reganto. En la lastaj jaroj de la 7-a jc. liaj posteuloj fughis al Kangqu kaj ekloghis che Jinsha-rivero. Post 30 generacioj la posteuloj, alte taksitaj de la kortego de Yuan-dinastio, ricevis de la kortego titolon de subministro, kiu povas esti simpligita kiel Dege lau prononco de la han-lingvo. La tuta gento, gvidate de sia estro, militadis che Jinsha-rivero kaj fine venis en montvalon Shaluli kaj tie konstruis urbeton sub regpotenco unuigita de registaro kaj budhismo kaj la urbeto prenis Dege kiel sian nomon.

    La 12a-generacia gentestro Tudeng Zeren daure disvastigis sian areon kaj fondis politikan sistemon unuigitan de registaro kaj budhismo kaj feudisman servutulan sistemon. La gentestro havis la militan kaj politikan potencon de la loko. Li sciis, ke en la senfina batalo la historio de skribolingvo kreita de liaj prapatroj povus esti detruita, kaj li deziris atingi la militan rezulton per civilaj metodoj, kio estos tauga por konservi la kulturon kaj historion, tial li decidis konstrui sutropresan templon por disvastigi la budhan doktrinon, disvolvi la kulturon kaj firmigi la familian regpotencon.

    La 3-etagha domo de la templo kun plank-areo de dek mil kvadrataj metroj ja ne estas granda lau la hodiaua vidpunkto, tamen antau 200 jaroj estis tre malfacile konstrui ghin en la loko loghata de tibet-nacianoj. Tiam Tudeng Zeren kolektis mil laborulojn por haki arbojn, ebenigi teron kaj fari ksilografiajn tabulojn. Tiuj fundamentaj laboroj dauris 10 jarojn ghis kiam Tudeng Zeren mortis. Oni ne sciis, kiun testamenton li faris al siaj posteuloj. Fakto estis, ke liaj posteuloj devokonscie daurigis tiun laboron generacion post generacio. Same laboris la konstruantoj de la templo. Post 30 jaroj la sutropresa templo finfine konstruighis.

Tie konservighas 70% de la antikvaj libroj de la tibeta kulturo

    La tibetlingva poemo "Gesal" estas la plej longa epopeo de la mondo. La ksilografajho "Gesal" konservita en la sutropresa templo estas mirinda. Presi la epopeon kaj disvolvi la budhisman doktrinon estis tre peza tasko por la familio de Tudeng, tamen la familio kaj Dege-anoj prenis sur sin la taskon kaj miloj kaj dekmiloj da homoj dedichis sian energion al tiu laboro.

    En la tenejo de la sutropresa templo konservighas pli ol 200 mil ksilografiaj tabuloj, el kiuj estas sutroj, historiaj dokumentoj kaj pentrajhoj. Tie konservighas 70% de la antikvaj libroj de la tibetlingva kulturo. Ili estas grandioza epopeo de la tibeta kulturo.

    La ksilografajhoj estas faritaj el betulo. Autune de chiu jaro oni serchas taugan lignon sur la monto. Oni elektas altajn arbojn kun rekta trunko sen tubero kaj faras el ili tabulojn 100 cm longajn, 10 cm larghajn kaj 4 cm dikajn. Bakinte per milda fajro, oni metas ilin en specialan cisternon por tuta vintro.

    En la sekvanta jaro ili elprenas la tabulojn, ilin kuiras en bolanta akvo, bake sekigas kaj rabotas kaj faras ilin ksilografia tabulo. Lau la ideogramoj faritaj de eminentaj kaligrafoj sur papero la artistoj faras gravuradon. Ghenerale, eminenta artisto chiutage povas gravuri ideogramojn sur unu tabulo kaj 10 tagojn gravuri bildojn sur unu tabulo. Ekz. por gravuri la faman "Ganzhuer" 100 kaligrafoj laboris 3 jarojn kaj 500 artistoj 5 jarojn. Sen tiuj ksilografajhoj eble multe da gravaj dokumentoj de la tibeta kulturo forperdighus.

Grandan monsumon por ripari la templon

    La sutropresa templo estas sintezajho de la hodiauaj eldonejo kaj presejo. Estas malfacile bone funkciigi tian sintezajhon. La sutropresa templo havas rigoran administran sistemon, ekz. regulojn kontrau fajro, insektoj kaj akvo. Por en- kaj eltempligi la ksilografajhojn oni devas fari registron kaj ekzamenon. Sen permeso de la gentestro neniu rajtas shanghi la paghojn kaj ksilografiajn tabulojn. La tibet-nacianoj dedichis grandan energion por protekti la templon kontrau diversaj damaghoj.

    Nun la protektado jam farighis socia projekto. La administrantoj de la historiaj objektoj dedichis grandan atenton al la protektado, reordigado kaj riparado de la ksilografajhoj. En la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la 20-a jarcento la china registaro plurfoje asignis grandan monsumon por grandskala riparado de la templo. Nun ghi jam farighis grava historia restajho protektata de la shtato kaj ankau bela vidinda loko por la turistoj.

    Nun oni aktive bonordigas la ksilografiajn tabulojn. La tibet-medicinaj literaturoj, tie konservataj, estas pli kaj pli multe utiligataj. La Tibetmedicina Instituto de Dege, grava scienc-esplora institucio, faras esploron pri la antikvaj tibetaj medicino kaj kuraciloj. Oni eldonis dekkelkajn farmaciajn librojn kaj inventis dekkelkajn efikajn medicinajhojn kontrau kronikaj malsanoj.

    La enhavoricha kulturo de la templo altiris al si multe da chinaj kaj alilandaj fakuloj por fari esploradon.

Standardo de la tradicia tibeta kulturo

    La aristokrata familio de gentestro Tudeng jam atingis sian finon kune kun aboligho de la servutula sistemo, tamen la sutropresa templo, kiel herediganto de la tibeta kulturo, daure staras en la gubernia urbo Dege, la lulilo de la norma tibeta lingvo.

    Kulturo estas akumulata de generacioj. Por shanghi la nacian kvaliton oni bezonas proceson. En la historio kulturo ludis gravan rolon, kaj la sutropresa templo, kiel konservanto de la historiaj dokumentoj, ludas neanstatauigeblan rolon en tiu proceso.

    La sutropresa templo estas standardo de la tradicia tibeta kulturo kaj multe gravigis la rolon de Dege en la historio de la tibeta kulturo.