La
nacia muziko kaj arto de la Tibeta Autonoma Regiono de Chinio
estas nedisigeblaj de la geografio, historio, religio kaj
nacia tradicio de Tibeto, tial la tibeta muziko havas fortajn
naciajn trajtojn.
De
rakontado de generalo pri siaj talentoj, elitaj chevaloj kaj
armiloj antau ekiro al batalo en "Biografio de Regho
Gesar" ghis kortushaj lirikaj kantoj en tibeta teatro,
de la vaste konataj popolkantoj verkitaj de muzikistoj enradikighintaj
en tibeta regiono ghis la klarionado de longa tubo en religia
muzikoludo, chio montras la viglecon de la vivo kaj la gajecon
de sinteno al la vivo. Tial, kun emocio esprimanta la viglecon
de la vivo kaj la neflekseblan sintenon de la tibeta nacio
al la vivo, serchi fandighon de la tibeta muziko en la elemento
de moderna muziko por enkorpigi la nacian konscion kaj modernan
konscion estas la strebado de tibetaj muzikistoj.
"Kiu
parolas, tiu kanti povas; kiu iras, tiu danci lertas."
Multaj shatas tiel priskribi la tibetan nacion de Chinio.
Abundo
da talentaj tibetaj kantistoj
Tibeto,
honorata kiel maro de kanto kaj danco, elkulturis faman kantistinon
Caidan Zhuoma. Antau dekoj da jaroj, shia kanto "Hurao
de Liberigitaj Servutuloj" vershis la koron de la tibeta
popolo. Siatempe chu plenkreskuloj, chu infanoj, preskau chiuj
chinoj povis kanti shian kanton "Sur la Ora Monto de
Pekino". Shi estis elstara reprezentanto de tibetaj kantistoj
de la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento. Estis shi, kiu montris
al la ekstero la altan vochon de tibet-nacianoj.
La
muzikaj artistoj de Tibeto neniam chesis verki por la nacia
muziko. Sed pro multaj kialoj la tibeta muziko ne estis multe
konata de la mondo. Tial la naturdotita klara kaj alta vocho
de tibet-nacianoj ne akiris shancon por montrighi al la tuta
mondo.
Dank'
al la progreso de la chinaj amaskomunikiloj, per multaj kanaloj
oni povas koni la disvolvighon de la china muziko kaj ankau
tiun de la tibeta muziko.
En
la premiodisdona ceremonio por la "Deka Tutlanda Konkurso
de Junaj Kantistoj" okazigita de la China Centra Televizio
en 2002, bela knabino Suolang Wangmu veninta de nordtibeta
herbejo gajnis du premiojn per la kanto "Ora Hejmloko",
nome oran premion por la konkurso de amatora nacia kantomaniero
kaj oran premion "Kantisto Plej Shatata de Auskultantoj".
Tio ebligis al la homoj, kiuj preskau forgesis la tibetan
muzikon, retrovis la muzikan senton naturan kaj puran de la
altebenajho.
Instruisto
de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato diris: "Se
oni diras, ke 'Hurao de Liberigitaj Servutuloj' de Caidan
Zhuoma ebligis al la ekstero ekkoni la tibetan muzikon, oni
povas diri ankau, ke 'Ora Hejmloko' de Suolang Wangmu ebligis
al pli multaj homoj vere koni la tibetan muzikon. Suolang
Wangmu kondukis la tibetan muzikon en la vivon de la nuntempuloj."
Malantau
Caidan Zhuoma kaj Suolang Wangmu estas multaj homoj, kiuj
provas kunigi la tradician nacian muzikon de Tibeto kun la
moderna popmuziko por krei modernan tibetan muzikon enhavantan
nacian trajton.
Muzikantoj
nomataj "rokenrolaj pioniroj de la negha lando"
estas tibetaj junuloj kapablaj en tekstoverkado, komponado
kaj kantado. Ili opinias, ke modernaj tibetaj muzikantoj aspiras
modernan stilon de la nacia muziko kaj notojn apartenantajn
al ili, sekve ili kombinas la tradiciajn materialojn de tibeta
muziko kun la moderna muzika tekniko, kaj la esprimmaniero
kaj enhavo de la muziko rimarkinde diferencas de tiuj de la
tradicia muziko.
Junaj
instruistoj de la Arta Fakultato de la Tibeta Universitato
opiniis, ke en la pasinteco popmuziko por tibetanoj estis
fremda kaj fresha portanto de muziko. Tial en la 80-aj jaroj
de la 20-a jarcento la kanto "Amato en Mia Koro"
de tibeta kantistino Dazhen en la tibeta lingvo kaj la nacia
kantomaniero furoris en la negha lando.
Sed
subkulturo estos akceptita de la vasta amaso nur post kiam
ghi asimilas pli multe da faktoroj de la chefaflua kulturo.
Kaj en tio aperis tibeta kantisto Yadong kantanta "Dia
Aglo" en la hanlingva videodisko en 1995.
"Amfonto
de Jiuzhai" de tibeta kantisto Rongzhong Erjia furoris
en la tuta Sichuan-provinco kaj li farighis la plej shatata
kantisto de la tibet-nacia regiono de Sichuan.
Kantistino
Han Hong kreskis en Pekino kaj nun sin okupas pri muzika kreado
en Pekino. Shia patrino devenis de Changdu de Tibeto kaj en
shia sango fluas braveco kaj patoso de tibetano, tial en shiaj
muzikajhoj enkorpighis la modesteco kaj kvieteco unikaj de
altebenajho. En la proceso de kreado de muzikajhoj Han Hong
subkonscie enmiksis elementojn de tibeta muziko kaj dank'
al tio aperis shiaj "Hejmloko", "Trairo"
k.a. La plej granda espero de Han Hong estas ebligi al pli
multaj homoj koni la tibetan muzikon pere de muziko kaj prezenti
al pli multaj homoj la elstarajn verkojn de la tradicia tibeta
muziko. Shia korpulenteco ne malhelpas auskultantojn shati
shin, kaj shi konkeris la auskultantojn per sia bela alta
vocho.
Iasence
Yadong, Rongzhong Erjia kaj Han Hong markis komencighon de
modernigho de la tibeta muziko. Ili povas esti kalkulataj
mejloshtonaj personoj en la moderna muziko de tibeta nacio.
Grava
studobjekto
Sed
sole Han Hong kaj kelkaj aliaj kantistoj ne estas sufichaj
por konduki la tibetan muzikon al modernigho. Dume la agadkampoj
de Yadong kaj Rongzhong Erjia ne estis vastaj. Do kiel instigi
pli da homoj akcepti la tibetan muzikon, pli harmonie kunligi
la tradician muzikon de la tibeta nacio kun la moderna muzika
stilo, efektivigi modernighon de la tibeta muziko, tio restas
grava studobjekto por la modernaj tibetaj muzikantoj.
Rilata
specialisto opiniis, ke la metodo de kantistino Han Hong estas
imitinda. En 1995 Han Hong faris sian unuan muzikan videodiskon
"Brilo en la Negha Lando", sed tio ne faris shin
multe konata. Sed shi persiste serchadis en Pekino disvolvighon
de sia muzikista kariero kaj fine gajnis pozicion en la rondo
de pekinaj muzikantoj per la kanto "Hejmloko". Tial
junaj kantistoj de Tibeto akiros pli grandan spacon por disvolvigho
nur kiam ili persistos en la strategio "eliri" kaj
kontakti novajn amaskomunikilojn.
|