Lastatempe
finkonstruighis Qingshuihe-ponto, granda ponto kun longeco
de 11.7 kilometroj por la Qinghai-Tibeta Fervojo.
Qingshuihe-ponto
situas che Kekexili-naturparko, Qinghai-provinco, 4600 metrojn
super la marnivelo. Ghi estas unu el la gravaj konstruoj por
la fervojo kaj apartenas al tundra zono. Por talusa stabileco
oni uzas ponton anstatau vojo. La ponto servas ankau kiel
trapasejo por tibetaj antilopoj kaj hemionoj.
|