Kanton al la partio

     Caidan Zhuoma nun estas 65-jara. Shi estas tibeta kantistino. Pro malricheco shi pasigis sian infanecon en fizika laborado kaj dommastrumado kaj tiel perdis la shancon viziti lernejon. Post liberigho de Tibeto, prizorgate de la komunista partio, shi lernis vochmuzikon en la Shanhaja Konservatorio kaj tial shia vivo radikale shanghighis.

    La 8-an de novembro shi rigardis TV-elsendon de la inauguro de la 16-a Tutlanda Kongreso de KPCh. Ne povante deteni sian emocion, shi kantis la tre popularan popolkanton "Kanton al la partio" por montri sian dankemon al la partio: "Kanton al la partio, mi komparas ghin kun la panjo."

    "La partio kulturis min kaj havigis al mi duan vivon, tial mi rekompencas la partion per kantoj, " diris shi.

    En la unuaj tagoj de shia studenta vivo en la Shanhaja Konservatorio, shi tute ne parolis han-lingve, sed dank' al la prizorgado de instruistoj kaj sia diligenta penado, shi rapide progresis ne nur en parolado, sed ankau en kantado.

    En 1963, kiam shi lernis en la Shanhaja Konservatorio, shi prezentis la kanton, tre popularan kaj multe shatatan de la tibetanoj, "Kantas la liberigitaj servutuloj", per kiu shi montris ghojon de la liberigitaj tibetanoj.

    Nun shi daure prezentas tiun kanton en multaj okazoj. Shi diris, ke la kanto "Kanton al la partio" pli bone montras shian amon al la partio. Patrino estas origino de la vivo de chiuj kaj ankau garantio de la homa ekzisto. La Komunista Partio de Chinio estas savanto de la tibeta popolo. Ghi donis al la tibeta popolo veran vivon -- homan liberecon sen subpremo kaj servuto.

    Postvivinte la servutecon en la malnova Tibeto, Caidan Zhuoma propraokule vidis du malsamajn sortojn de la tibeta popolo en du malsamaj sociaj sistemoj. "Gvidate de la Komunista Partio de Chinio, la tibeta popolo farighis mastro de sia sorto. Mi devas atribui mian hodiauan felichon al la partio, tial chiu mia kanto bone montras miam profundan amon al ghi."

    Caidan Zhuoma nun estas vicprezidanto de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco de Tibeto. Shi per kantoj montras la profundan amon de la 2.6 milionoj da tibetanoj al la partio kaj patrio.

    Kiel tibeta kantistino de la nova Chinio, shi per siaj kantoj edukis la tutan generacion de tibetanoj. Shi kaj shiaj samgeneraciaj kantistoj per kantoj montras la amon de la china popolo al la patrio kaj partio kaj kontribuis por prosperigi la belartan ghardenon de la nova Chinio, kaj tial shiaj kantoj estis registritaj en la videodisko kun prezento de famaj chinaj kantistoj de la 20-a jarcento.

    Shi diris: "Sen la Komunista Partio de Chinio ne estus la felicha hodiauo de la tibeta popolo nek mi, Caidan Zhuoma."