Nyingchi
estas nomata "Yangzi-delto en Tibeto". La loko ghuas
renomon pro la plej profunda kanjono de la mondo, la rekta
stratumo kun plej granda alto, tre richa flauro kaj multaj
sovaghaj bestoj. Tie la montoj estas altaj kaj riveroj longaj.
Krome la loko estas malofte vizitata de homoj kaj la natura
fizionomio estas bone konservata. Pro tio ghi estas unu el
la plej puraj terenoj de la mondo.
En
Nyingchi oni vivas tute lau tradicio kaj religia kutimo.
Pashtista
Festo estas la plej karakteriza festo de Nyingchi, kiu povas
plene speguli la vivmanieron de la tibeta popolo. Ghi estas
tradicia popola festo okazanta en vilaghoj de subgubernio
Jindong de Langxian-gubernio de Nyingchi. La festo okazas
de la 22-a de la naua monato lau la tibeta kalendaro kaj dauras
tri tagojn. Tibet-nacianoj de la loko pasigas tiujn tagojn
en kantado, dancado kaj festeno.
Kial
la pashtistoj elektis tiun daton por la festo? Oni klarigis,
ke tion decidas la religio, la klimato kaj ankau la bezono
de la pashtistoj, ke ili volas ripozi kelkajn tagojn post
penema laborado.
En
tiu dato estas ankau religia festo, festo de Dia Vizito. Vetero
de la naua monato estas tre bona, la pejzagho bela, kaj vegetaloj
donas fruktojn kaj gregoj grasighas rapide. Tiutempe rikoltado
estas finita, kaj la pashtistoj revenas hejmen kun grasighintaj
gregoj kaj butero. Jindong estas agrikultura regiono, sed
brutobredado konsistigas gravan parton de la ekonomio. La
grasaj someraj pashtejoj distancas malproksime de la loghejoj,
kaj la proksimajn pashtejojn oni rezervas por vintra pashtado.
En somero la viroj nomadas malproksime kaj revenas hejmen
en autuno.
Chiuj
vilaghoj de Jindong festas tiun feston, kiu estas plej origina
kaj plej distingigha en Laiyi-vilagho.
En
la unua tago de la festo la pashtistoj faras kulton al dio,
sportajn konkursojn kaj amuzadon.
Matene
la viroj revenintaj de pashtado vestighas per festa kostumo.
Ili portas bovledan chapon, ponchforman veshton el felo de
bovido, nigran pantalonon el dika drapo kaj alttibingajn botojn
el bovledo. Ili portas sur la maldekstra pojno ledan braceleton
ornamitan per konkoj kaj sur la dekstra shultro ledan sakon
de furagho por bovoj. Dekstre de la sako pendas shtonjhetan
rimenon plektitan el poefaga lano. Kondukante bele ornamitajn
poefagojn, ili kolektighas che la enirejo de la vilagho por
iri al la pashtejo por prepari kultadon al mamono. La junulinoj
portas belajn vestojn kaj venas al la enirejo kunportante
sekalan vinon por adiaui la pashtistojn atentigante, ke ili
pie kultu la dion. Post tio la pashtistoj rajdas sur la poefagoj
por iri al la kultejo. Revenvoje ili havas piknikon.
Kiam
ili revenas, la mastrinoj kaj fraulinoj kantante prezentas
al ili vinon kaj lamaoj recitas sutrojn. Oni faras multajn
oferajhojn por la tera dio.
Post
tio estas poefaga konkurso. Oni starigas stangon 10 metrojn
altan kaj pendigas sur ghi poefagajn vostojn farbitajn je
diversaj koloroj. Post poefaga konkurso kaj kultado al dio,
la vilaghanoj ghuas piknikon.
Posttagmeze
la vilaghanoj kolektighas por auskulti deklamon de pashtistoj.
Tio estas unu el la literaturaj specoj de Tibet-nacio prikantanta
la belajn pejzaghojn, personojn kaj morojn de la hejmloko.
Post tio la viroj kaj virinoj dancas en du grupoj chiu en
duona cirklo.
En
la sekvanta tago oni refoje kolektighas kaj respektata grandaghulo
sidas en la mezo. Ambauflanke lauvice sidas la vilaghanoj
lau la agho kaj reputacio. Kiam la pashtistoj sidighas, oni
komencas trinki vinon, lakton kaj jahurton kaj manghas freshan
laktofechon kaj aliajn frandajhojn kun originala gusto de
pashta regiono, kaj samtempe interbabilas pri la familio,
metio kaj diversaj interesajhoj. Festo estas la plej bona
tempo por la homoj reciproki saluton, montri amikecon, solvi
miskomprenon kaj intensigi kolektivismon. Tiun shancon neniu
volas preterlasi.
Respektataj
grandaghuloj kaj gastoj prezentas hadaon (silka rubando uzata
kiel donaco por saluto, bondeziro au gratulo) al la pashtistoj,
laudas ilian peneman pashtadon de kelkaj monatoj kaj deziras
al ili bonan sanon kaj prosperighon de iliaj gregoj. La pashtistoj
prezentas al ili rozarion da laktofechaj buletoj, pendigante
ghin sur ilia kolo por esprimi dankon. Nokte oni faras bivakon,
kantas kaj dancas ghis tagigho.
En
la tria tago dauras la amuzado.
En
chiu pashtista festo la gajaj pashtistoj kantas por esprimi
varman amon al la vivo kaj esperon al bela estonteco.
|