Elmigrintaj tibetanoj vizitas sian hejmlokon

    Elmigrinta tibetano Baima Wangjie emociighis en chiu vizito al sia hejmloko. Li diris: "Mi ofte estis emociita de la politiko 'libera veno kaj libera foriro', la malstrecha socia medio kaj la rapida shanghigho de Tibeto."
    Baima Wangjie elmigris kune kun la kliko de Dalai-lamao en 1959. Post kiam Chinio ekpraktikis la politikon de malfermo kaj reformado, li ofte vizitis sian hejmlokon, interparolis kun siaj amikoj kaj parencoj kaj propraokule vidis la shanghighon de sia hejmloko.
Por montri prizorgon de la centra registaro al la elmigrintaj tibetanoj, Tibeto fondis en januaro de 1979 Tibet-registaran Komisionon por Akcepti Revenintajn Tibetanojn kaj establis akceptajn oficejojn en 7 urboj kaj la landlima pasejo Zhangmu.
    Rilate elmigrintajn tibetanojn la centra registaro praktikas politikojn "chiuj patriotaj tibetanoj estas samfamilianoj" kaj "sendistinge frue au malpli frue ami la patrion", kaj en la pasintaj 20 jaroj la akceptejoj de diversaj niveloj gastigis pli ol 55 mil elmigrintajn tibetanojn el pli ol 30 landoj kaj regionoj de la mondo. 1557 el ili jam enloghighis en Tibeto. La afabla gastigado, fervora servo kaj kontentiga enloghigo estis laudataj de la vizitantaj elmigrintoj.
    La akceptaj oficejoj de diversaj niveloj donas helpon al la vizitantaj elmigrintoj en ilia pasloghado, trafiko, sekureco, serchado de familianoj kaj chiutaga vivo. La registaroj de diversaj niveloj de Tibeto prizorgas la elmigrintojn, kiuj revenis kaj enloghighis en Tibeto. Che la festoj la registaroj aranghas tekunsidon por ili kaj ili ghuas familian intimecon de la patrolando. En la tibeta novjara tago de 2001, prezidanto de Tibeto Lieque kaj gvidantoj de la Administracio de Civilaj Aferoj vizitis ilin en iliaj loghejoj. Danjie, kiu revenis en 1985, varme premis la manojn de Lieque kaj diris: "Mi tre dankas la registaron pro la senmanka prizorgo al nia vivo. En mia maljuneco mi senrezerve klopodos por defendi la unuecon de la lando kaj solidarecon de la nacio kaj laueble kontribuos al la prospero kaj disvolvigho de Tibeto."
    S-ro Basang, respondeculo de la kabineto de la Tibet-registara Komisiono por Akcepti Revenintajn Tibetanojn, diris: "Dank' al la prizorgo de la centra registaro kaj subteno de la tutlanda popolo, aperis en Tibeto bonega situacio de ekonomia disvolvigho, nacia solidareco kaj paca vivo de la popolo. Pli kaj pli multaj elmigrintoj revenis viziti sia hejmlokon."