Dum
la periodo de la 9-a Kvinjara Plano (1996-2000), dank' al
la fervora subteno de la centra registaro kaj aliaj provincoj
kaj urbegoj, la jara kresko de la totala produktovaloro de
la nacia ekonomio de Tibeto estis pli alta ol la meznombra
kresko de la tuta lando, kaj Tibeto farighis autarcia je greno,
kuiroleo kaj viando.
Kia estas la celo de disvolvigho de
Tibeto en la venontaj 5 jaroj? "Protokolo de la 10-a
Kvinjara Plano por la nacia ekonomio kaj socia disvolvigho
de la Tibeta Autonoma Regiono" bildigis la perspektivon:
dum la periodo de la 10-a Kvinjara Plano (2001-2005) la meznombra
jara kresko de neta enspezo de la kamparanoj kaj pashtistoj
de Tibeto superos 8.5%, kaj en 2005 la pokapa jara enspezo
superos 2000 juanojn, el kiuj duono estos kontanta mono. 80%
de la vilaghoj kaj 70% de la kamparanoj kaj pashtistoj ghuos
kontentigan vivon.
Abundaj richfontoj, malgranda loghantaro,
favoraj politikoj donitaj de la centra registaro, fervora
helpo de aliaj lokoj de la lando... chio tio estos efikaj
kondichoj por efektivigho de la supre dirita celo. Dume la
paco de la socio kaj disvolvo de la okcidento de Chinio pretigos
tre valoran shancon por disvolvigho de Tibeto.
Nun Tibeto jam havas fundamenton de
la sistemo de socialisma merkata ekonomio, precipe neshtata
ekonomio kaj al-ekstera ekonomio akiris sufichan progreson,
kaj imposto donita de la neshtata ekonomio konsistigis 31%
de la tuta sumo de imposto. Dum la periodo de la 10-a Kvinjara
Plano Tibeto pliprofundigos reformadon de la shtataj entreprenoj
kaj reordigos kaj plibonigos la konsiston de posedsistemo,
pliprofundigos reformadon de planizado, investado, financo,
imposto kaj asekuro, reguligos la ordon de merkata ekonomio,
senchese larghigos malfermadon, stimulos investon kaj penos
krei rekordon en telekomuniko, farmacio, en- kaj eksterlanda
komerco, turismo, ekspluatado de richfontoj k.a. Krome la
registaro de la Tibeta Autonoma Regiono elmetis serion da
metodoj cele firmigi kaj fortigi la bazon de agrikulturo kaj
brutobredado kaj plibonigi la popolan vivon: Unue,
antauenpushi renovigon de la sistemo de agrikulturaj kaj brutobredaj
regionoj, efektivigi sistemon de laukontrakta luo de gresejoj;
antauenpushi reformadon de imposto de agrikulturaj kaj brutobredaj
regionoj kaj efike malpezigi la sharghon de la kamparanoj
kaj pashtistoj. Due, plifortigi konstruadon de fundamentaj
instalajhoj de la agrikulturaj kaj brutobredaj regionoj, antauenpushi
fiks- au duonfiksloghadon de la pashtistoj lau la lokaj kondichoj.
Trie, reguligi la ekonomian konsiston de la agrkulturo kaj
brutobredado kaj tiun de la agrikulturaj kaj brutobredaj regionoj.
Kvare, pli forte stimuli kreadon, enkondukon, disvastigon
kaj aplikadon de scienco kaj teknologio de la agrikulturaj
kaj brutobredaj regionoj.
Unuvorte, trafiko, akvoadministrado,
fuelo kaj telekomuniko farighos gravaj punktoj de la konstruado
de Tibeto en la estonteco.
|