Mani-maso, portanto de eterna bondeziro

de LIU BIAN
    Chiuj vizitantoj sur la Tibeta Altebenajho povas rimarki shtonajn masojn chu en antauurbo, chu en la kamparo, chu en valo, chu sur montpinto. Tiajn masojn la tibetanoj nomas Mani-maso. Tiuj shtonmasoj aspektas tute ordinaraj, sed ili havas intimajn rilatojn kun la spirita vivo de la tibet-nacianoj. Chiuj tibet-nacianoj, sen distingi sekson kaj aghon, senescepte chirkauiras Mani-mason en la direkto de hormontrilo, kiam ili preterpasas ghin. Foje ili chirkauiras kelke da rondoj por beni kaj preghi.
    Mani-maso estas sekvajho de kombino de primitiva fetichismo kaj budhismo. Supozeble, en pratempo iu religiulo lasis gravuritan shtonon apud vojo ekster preterpasata vilagho.     Postaj preterpasantoj imitis lin kaj iom post iom formighis Mani-maso. De tio aperis en diversaj lokoj Mani-masoj el shtonoj de diversaj kvalitoj en diversaj grandecoj kaj formoj. Mi audis, ke la plej granda Mani-maso konsistas el 2 miliardoj da shtonoj en volumeno de pli ol 10 mil kubmetroj. Sur tiuj shtonoj oni gravuris sorchvortojn kaj sutrojn en la tibeta lingvo kaj ankau homajn figurojn. La sutroj sur la shtonoj havas karakterizan stilon en kaligrafio kaj la figuroj estis bunte kolorigitaj. La gravurintoj estis folkloraj artistoj kaj religiuloj.
    Shtonoj de fruperiodaj Mani-masoj estis gravuritaj chefe pri drako, fisho, suno, luno, birdo kaj besto kultataj de primitiva religio de Tibeto. Poste oni multe gravuris pri budhismaj figuroj, ekzemple Shakjamunio, Avalokiteshvaro kun mil brakoj kaj mil okuloj, servo-militistoj, atletoj kaj diversaj dioj. Oni gravuris ankau Congkapa, Padmasambhava k.a. Gravurado de malfrua periodo akcentis fajnan tranchon kaj temis pri homoj kaj vegetaloj.
    Antaue shtongravuro de Mani-maso estis rigardata kiel akcesorajho de religio kaj ghiaj historia kaj arta valoroj ne estis atentataj . Nun pli kaj pli multaj fakuloj kaj artistoj estis interesataj de esploro de shtongravuro de Mani-maso. En tio ili multe ghuis la originalan sorchan arton de la tibeta popola gravuro.