Nederlanda
Paulo kaj germana Saporia fondis blindulan trejnan centron
en Lhasa, chefurbo de la Tibeta Autonoma Regiono de Chinio,
por helpi infanojn en mallumo.
Malgrau longa distanco kaj laco, du
fremdlandanoj venis al Lhasa, kie la klimato kaj vivkondichoj
ne estas bonaj, por helpi grupon da nekonataj tibetaj blindaj
geknaboj. Por kio ili tion faras? Ni auskultu rakonton pri
ili kaj tibetaj blindaj geknaboj.
Revo
de Saporia
Fondo de la Blindula Trejna Cento
estis iniciatita de Saporia. Kiam shi estis 11-jara, shi perdis
la vidadon pro malsano kaj dronis en mallumo. Dank' al helpo
de parencoj kaj amikoj,
shi vizitis specialan lernejon kaj ellernis tajpi, iri kun
lambastono, lavi vestojn kaj kuiri. Kiam shi estis 14-jara,
shi vizitis ekspozicion kaj ekkonis la kostumojn kaj morojn
de tibet-nacio de Chinio. Shia koro estis tiklita de la nacio
sur la 'tegmento de la mondo". Kiam shi estis 18-jara,
shi ekkonis la tibetan lingvon. Pelate de nerezistebla inklino,
shi eklernis la lingvon kaj baldau posedis ghin. Mirinde estis,
ke shi kreis la tibet-lingvan brajlon. Shi arde deziris viziti
Tibeton kaj volonte fari ion por la tibetaj blinduloj. En
1997 shi venis al Lhasa. Tie shi informighis, ke blindulaj
edukado kaj trejnado en Tibeto estas preskau nulaj, kaj multaj
aferoj atendas plenumon. Pli firmighis shia decido resti en
Tibeto. Shi volis helpi la homojn vivantajn en mallumo, ke
ili povu sin vivteni per si mem.
Amo
pro kariero
En
1997 Paulo de Nederlando vojaghis en Tibeto. En Lhasa li konatighis
kun Saporia. Kiam li sciis, ke shi intencas fondi trejnan
centron por blinduloj en Lhasa, li diris, ke li volonte restos
tie por labori kune kun shi. Poste li forlasis sian oficon
en Nederlando kaj venis al Lhasa en 1998.
En julio de 1998 Saporia kaj Paulo
fondis la tibetan unuan Blindulan Trejnan Centron. Sed tiam
estis nur 5 lernantoj. Por ke Pli da tibetaj blindaj infanoj
posedu kulturajn sciojn kaj akiru regulan trejnadon por vivkapablo,
Paulo kaj Saporia iris al pashtejoj por persvadi homojn, ke
ili sendu siajn blindajn infanojn al la centro. Ilia idealisma
penado estis alte taksata de la respektivaj registaroj kaj
la filantropiaj fondusoj de la du landoj donis grandan monhelpon.
En la centro Saporia kaj Paulo prizorgas
la lernantojn ne nur en edukado, sed ankau en ilia chiutaga
vivo. Ili kuraghigas la infanojn al sentima strebado kaj konvinkis
ilin, ke kripluloj estas ne balasto de la socio, sed kontribuantoj
de la socio. Nun en la centro lernas 16 lernantoj, kaj la
nombro de prizorgantoj kreskis de 2 al 8. Ili donas ne nur
kulturajn lecionojn, sed ankau tiun de vivkapablo.
En longtempa kunlaboro Saporia kaj
Paulo prizorgis kaj subtenis unu la alian. Ili enamighis unu
al la alia. Ni esperas, ke ilia amo estos eterna kiel fluo
de Yarlung Zangbo kaj pura kiel la negha monto.
Krei
brilan estontecon
Dank'
al la senlaca penado de Saporia kaj Paulo, nun la centro havas
elementan kaj mezgradan klasojn. Infanoj de la mezgrada klaso
lernas la tibetan lingvon, han-nacian lingvon kaj matematikon.
La infanoj de la elementa klaso lernas la tibet-lingvan alfabeton
kaj la han-lingvan latinigitan fonetikan alfabeton. Por lernantoj
devenintaj de la kamparo kaj pashtejoj, la centro establis
kursojn de masagho, mokso-akupunkturo, brutobredado, agrokulturo,
legomkulturo, ceramiko, shpinado k.s., kiuj strikte rilatas
la chiutagan vivon. Posedante tiujn kapablojn, la blinduloj
povos sin vivteni per si mem.
En la ghardeno de la centro la infanoj
gaje distrighas kaj povas facile sensi, se iu eniras en la
ghardenon. La infanoj intime nomas Paulon "Pau-pau"
kaj tre shatas kunesti kun li. Tiam mi bone komprenis la vorton
de Paulo: "Ni ne devas malshati kriplulojn, sed respketi
ilin kaj doni al ili pli da amo. Vi ne prenu Saporia kaj min
monoferantoj au administrantoj. Ni estas amikoj de tiuj blindaj
infanoj, eternaj intimaj amikoj." La infanoj tre amas
Saporia kaj Paulon. Qiangba, 11-jara
knabo, venis al la centro en 1999. Li diris: "En mia
vilagho mi nenion povis lerni. En la centro mi lernis multe
da kulturaj scioj." Jila diris: "Saporia kaj Paulo
multe penadis por ni kaj ili estas pli bonaj ol miaj gepatroj.
Mi scias, ke miaj gepatroj prizorgos min dum sia tuta vivo.
Sed kiam ili forpasos, mia vivo farighos mizera. Nun mi lernas
en la centro kaj posedos kapablon, kaj mi kredas, ke mi povos
min vivteni per mi mem en la estonteco."
|