La
Qinghai-Tibeta Shoseo estas la plej bona el la vojoj kondukantaj
en Tibeton, ke 90% de la vojo estas asfaltitaj. Ni prenis tiun
vojon por havi facilan vojaghon, sed la fakto estis mala, ke
ni renkontis multe da malfaciloj. Tamen kompare kun la belegaj
vidajhoj de la naturo, la malfaciloj estis nenio. Tie estas
Tanggula-montpasejo en absoluta alteco de 5231 metroj, tie fluas
Tuotuo-rivero, la plej supra parto de Yangzi-rivero, tie estas
montpasejo de Karakolumo, kaj tie estas ankau la plej granda
china sala lago Qinghai. La sanktaj neghmontoj, la klaraj lagoj,
la honesta kaj sincera rigardo de tibetanoj... estas nepriskribeblaj
per vortoj.
Dum
longa tempo post reveno ni rememoradis la tagojn kaj noktojn
pasigitajn dum la vojagho. La vojagho estis plena de malfaciloj
kaj embarasoj, sed rememorante ghi n, ni sentis plezuron.
Serchi Namco-lagon
en nokto
Namco
estas granda lago plej alta en la mondo. Namco en la tibeta
lingvo signifas "chielan lagon". Ghi kaj Yarzhoyumco
kaj Mapamyumco estas la tri grandaj sanktaj lagoj de Tibeto.
Ghi
distancas de Lhasa 300 kilometrojn. Kiam ni trapasis Damxung-gubernion,
jam estis la 6-a vespere. Che vespermangho ekventis. Forlasinte
la gubernion, ni venis en vastan herbejon por rigardi Namcon
en sunsubiro.
En
malheligho la lago aspektis kiel akva linio paralela al la
horizonto. La subiranta suno strekis brilan oranghkoloran
linion super la lago. Iu el la grupo bedauris, ke kvankam
ni vidis sunsubiron, tamen la loko ne estis tiel tauga por
tio. Vojperdigho en stepo post malheligho estas tre danghera.
Kiam ni hezitis inter daurigo de la veturo kaj returnigho,
nia shoforo Mima Ciren portis nin ghis tendo de tibetano.
Che la pordo li interparoletis kun sunbruna tibetanino, kaj
shi rapide kuris antau nia auto kaj kondukis nin al vojeto
sin direktanta al bordo de la lago.
Por
ne perdi la vojon, Mima Ciren chiam veturis lau linio da termasoj
pretigitaj por ripari vojon. Ni vidis du lumajn punktojn en
malproksimo, kie estis nia celloko. Sed nia auto veturis pli
ol unu horon, kaj ni ankorau ne atingis la lumon.
Post
ankorau duonhoro, ni finfine venis al la bordo de la lago,
kaj la horlogho montris la 11-an nokte. Kelke da tibetanoj
kondukis nin en kabanon, kiun ni neniam forgesos dum la tuta
vivo. En la kabano lumis malforta lampo. La kabano estis duigita
de argila mureto en la mezo, kaj ambauflanke de la muro estis
po 4 litoj. La planko estis tera, kaj la muroj estis tegitaj
per koto kaj bovfekajho. Shajnas, ke ghi estas "luksa"
bovstalo. Estis feliche, ke ni havis almenau elektran lampon.
Du tibetaj viroj staris en la mezo de la kabano kun fiksa
rigardo sur ni, kio iom konsternis nin. Unu el la raportistoj
timeme demandis: "Chu ni povus enlitighi?" Ili ekkonsciis:
"Jes, certe." Poste ni sciis, ke ili vere estis
en granda miro, kial ni venis tien en profunda nokto, kaj
ke en la mondo estas tiel blanka virino.
Frumatene
de la sekvanta tago, kiam ni malfermis la pordon, ni estis
surprizita de la paradiza pejzagho de la lago tuj antau niaj
okuloj. La neghaj nuboflokoj, la brila lumo de la suno, la
lazura akvo de la ondetanta lago... La figuro de Nyanqentanglha-montaro
en alteco de 7111 metroj reflektighas en la lago, kvazau knabino
sin premanta en la vasta sino de la amato. Sur duoninsuleto
staras rokoj en diversaj formoj, kaj de trans la akvo venis
lauta kanto de birdoj. La aero estis saturita de aparta gusto
de negha monto de altebenajho. La natura ekomedio de Namco
estas tre bona, ke al ghi malofte venas turistoj. Kvankam
ghi estas la dua granda sala lago de Chinio, tamen la akvo
shajne ne estas sala. Ni intencis lavi la piedojn en la lago,
sed subite ni rememoris la averton de iu grupano en la veturado,
ke oni ne povas lavi sian korpon en la sankta lago, ke iu
mortis en malpli ol duonmonato post kiam li sin banis en la
lago spite averton. Ni ne kredis, sed por esprimi respekton
al tibetanoj, ni estingis la intencon lavi la piedojn en la
lago.
Viziti "Poefago-tachmenton"
Transpasinte
Tanggula-montaron kaj Tuotuo-riveron, ni atingis la naturprotektan
stacion Sonan Daje en neghado kaj mallumo. Apenau nia auto
haltis, laborantoj de la stacio eliris renkonte al ni.
Dank'
al la raportado de la China Centra Televizio, "Poefago-tachmento",
kiu brave batalis kontrau shtelchasistoj en la "senhoma
regiono" Kokohili, ghuis famon en- kaj eksterlande. La
estro de la tachmento nomighis Sonan Daje. En 1994, li sola
batalis kontrau 18 shtelchasistoj en Kokohili kaj fine estis
pafmortigita de ili. Oni trovis apud li pli 1000 preditajn
felojn de pantolopo (Pantholops
hodgsoni).
Sed
poste la tachmento malorganizighis pro manko de mono. Barbulo
Yang Xin establis la Mediprotektan Akcelan Asocion "Verdaj
Riveroj", kaj en 4 jaroj, kune kun aliaj dekoj da volontuloj,
fondis la naturprotektan stacion Sonan Daje. Ghi estas la
unua neshtata naturprotekta stacio kaj chiuj laborantoj de
la stacio estas volontuloj. Ili diris, ke la "Verdaj
Riveroj" de Yang Xin kaj la stacio Sonan Daje ne akiras
shtatan subvencion. Yang Xin oferis sian tutan honorarion,
sed ankorau vizaghas mankon de granda sumo da mono. Yang Xin
kaj liaj kamaradoj vivas en senhoma sovaghejo. Soleco, maldenseco
de la aero, subnutrado kaj atako de shtelchasistoj minacas
ilian vivon. La volontuloj ne rajtas pafi shtelchasistojn,
sed nur povas forpeli ilin au veki ilian konsciencon. Kompare
kun la bonaj ekipajhoj de la shtelchasistoj, tiuj de la volontuloj
estis ege mizeraj. Sed la volontuloj neniam shancelighis.
Nur
la stacio Sonan Daje cio prenis sur sin la laboron de "Poefago-tachmento"
kaj farighis pioniro en batalo kontrau shtelchasado en Kokohili.
Varbado de volontuloj por la stacio Sonan Daje vekis grandan
resonon. Volontuloj de la stacio konigi al ni, ke la stacio
varbos 30 volontulojn chiujare de 2001 ghis 2005, trejnos
ilin en mallonga tempo kaj sendos ilin labori unu monaton
en 12 tachmentoj en la naturprotekta stacio en absoluta alteco
de 4500 metroj. La volontuloj helpos lokan agadon kontrau
shtelchasado, helpos sciencistojn en ilia subchiela esplorado,
propagandos mediprotektadon al la pashtistoj, longhantoj,
lernantoj, vojflegistoj kaj turistoj lau la Qinghai-Tibeta
Shoseo, kaj administros kaj gardos la stacion kaj ghiajn ekipajhojn.
Ili nomis la stacion Sonan Daje por memori Sonan Daje kaj
Zhaba Doje, kiuj oferis sian vivon en batalo kontrau shtelchasado.
En
la domo de la stacio ni vidis rigorajn regulojn skribvitajn
sur la muro kaj fotojn de volontuloj. Por esprimi nian subtenon
al la mediprotekta agado de "Verdaj Riveroj", ni
pagis 800 juanojn por acheti fotoalbumojn kaj poshtkartojn.
Espereble la malgranda sumo iom kvietigos nian animon.
Trafika shtopigho
che Xiangpi-monto
Lau
shoseo oni veturis de Golmud ghis Xining (chefurbo de Qinghai-provinco)
700 km. Sed ie sur la shoseo oni faris riparadon kaj ni devis
chirkauiri kaj fine ni veturis 900 km. Ni chiuj gapighis informighinte,
ke ni devas atingi Xining en unu tago. Ni veturis jam 700
km en la lasta tago kaj sentis nin disfalintaj pro la laco.
Sed la du raportistoj devis hasti al Xining kaj chiuj aliaj
nur povis sekvi ilin.
Por
shpari monon ni luis ordinaran auton. Sed ni chiuj bedauris
tuj post la ekiro. Kial ni luis tiun "bovcharon"?
La auto rampadis 50 km. chiuhore. Ho ve, kiam ni atingos la
lokon?! Ankau la shoforo shvitegis pro urghigho. Chio estis
destino!
De
la 7-a matene ghis la 8-a vespere, ni plenumis nur duonon
de la vojo. La kamaradoj humure diris, ke ni povos refoje
shpari monon por hotelo, char ni devis tranokti en la auto.
Post vespermangho ni vestis nin per lanvestoj kaj vekuraj
pantalonoj. Tage ni portis nur chemizon, sed vespere ni sentis
malvarmon.
La
fenestroj de la auto ne povis bone fermighi, kaj vento entrudighis
tra chiuj fendoj. Ni firme premighis unu kun alia por nin
varmigi. Ni vekighis de malvarmo kaj rimarkis, ke estis nur
la 2-a, kaj la automotoro haltis. La shoforo diris, ke chi
tie estas Xiangpi-monto kaj fronte estas trafika shtopigho.
La vojo estis riparata je unu flanko, kaj la alia flanko certe
ne estis suficha por tiom da kamionoj kaj grandaj pasagheraj
autoj intermiksighantaj. Estis noktomezo, kaj neniu povis
ordigi la aferon, do oni nenion povis fari krom atendi tagighon.
La nokto estis longa kaj frosta, kaj niaj piedoj jam perdis
la senton pro frosto. Iuj kovris sin per dormosako au simple
sin shovis enen kaj kuntirighis. Abing, veninta de Guangdong
(suda provinco de Chinio, kun humida kaj varma klimato), laute
diris bedauron, char li jam poshte sendis sian dormosakon
hejmen por malpezigi sian valizon. Ni 8 grupanoj kunpremighis
kaj oni ne povis distingi, kie estas la kapoj, kie la piedoj.
Ni suferis dormemon, froston kaj malsaton en 4 horoj. Estis
feliche, ke la absoluta alteco ne estis tiel granda, alie
tiu au tiu perdus la vivon. En la 6-a tagighis, kaj iu venis
direkti la trafikon. La autoj limake rampadis kaj ni atingis
la sopiratan Xining post 5 horoj. Ghis tiu momento ni turmentighis
jam 28 horojn en la auto. Xining estis la lasta punkto de
nia vojagho lau la Qinghai-Tibeta Shoseo.
|