Yumai
en Tibeto estas la plej malgranda vilagho de Chinio. Por atingi
ghin, oni devas unue veturi sudorienten de Lhasa, la chefurbo
de la Tibeta Autonoma Regiono, transiri Yarlungzambo-riveron,
tangante veturi centojn da km. sur simpla vojo, rajde au piedire
transiri montpasejon de Rela-monto kaj trairi primitivan arbaron
plenan de marchoj.
Ghi
estas la plej malgranda vilagho en Chinio.
Dum
la tempo de 1962 ghis nun, la vilagho havis maksimume tri
pashtistajn familiojn. De 1983 ghis 1996 tie vivis nur unu
familio, kaj la familiestro estis 74-jara Sangji Quba.
Yumai povus esti rigardata kiel loko tute ne tauga por homa
vivo, izolita de Himalajo-montaro, se la tibet-nacio ne estus
tiel adaptighema al la medio. Sur la grundo longe subakvigita
povas kreski herboj, sed ne tritiko kaj sekalo. Tie kapro
ne povas vivi. Nur poefago povas apenau vivi. Greno devas
esti importata el alia vilagho Qusong 70 km. fore. Post oktobro
la loko estas kovrita de dika tavolo da negho kaj neniu vavajho
videblas.
Sangji
Quba diris, ke antau 1959 tie vivis pli ol 20 pashtistaj familioj
el pli ol 300 homoj. Por kreskigi grenon sur shajne fekunda
tero, ili eltordis diversajn metodojn. Ili bruligis herbojn
por sterki la teron, ech kuiris bestajn ostojn por fekundigi
la teron. Sed la plantoj kreskis sen doni spikojn.
En
1959 komencighis la influhava Demokratia Reformado en Tibeto,
kaj grandaj shanghighoj okazis al la altebenajho. Kompare
kun lokoj kie rapide plibonighis trafiko, Yumai ne estis tauga
por vivo de homoj. La vilaghanoj, kiuj dumlonge vivis en Yumai
kaj estis tute izolitaj de la ekstera mondo, eliris el la
montaro por serchi pli bonan vivon.
Ekde 1962 herboj voradis la forlasitajn domojn kaj templon
kaj en Yumai restis nur 3 familioj inkluzive de tiu de Sangji
Quba.
Sanji
Quba neniam spertis tiel grandan solecon. Maltrau tio, li
decidis vivi chiam en Yumai. Li diris: "Yumai estas parto
de la teritorio de Chinio kaj devas esti loghata de homoj.
Mi neniam pensis migri aliloken."
En
1979 la tri familioj fondis popolan komunumon, la plej malgrandan
en Chinio, kiu poste farighis denove vilagho kun Sangji Quba
kiel estro.
En
1983 la registaro transloghigis la tri familiojn en Qusong-vilaghon,
atingebla per shoseo. Sed post nelonge Sangji Quba revenis
al Yumai kun sia familio el 7 membroj.
La
maljunulo havas du filojn. Unu el ili laboras kiel kadro en
Qusong, kaj la alia, diplomito el tibetmedicina instituto,
laboras kiel kuracisto en Zedang. La du filoj invitis lin
loghi che ili, sed li rifuzis. Foje li malsanighis kaj devis
loghi che la dua filo. Post du monatoj, kiam li iom resanighis,
li nepre volis reveni hejmen kaj la filo neniel povis reteni
lin. Sangji Quba diris: "La tero de la hejmloko altiras
min."
Che
la komenco de 1997 du pashtistaj familioj transloghighis en
Yumai, kaj Sangji Quba kaj liaj familianoj finis la vivon
plenan de soleco dum dekkelke da jaroj.
Nun
filino Zhuoga de Sangji Quba estas vilaghestro de Yumai. Iun
tagon, alvokite de Zhuoga, la aliaj du familioj kun Zhaxi
Quji kaj Jiangcun kiel familiestroj venis al la oficejo de
la vilagho por elekti popolan reprezentanton. Ili alportis
sekalan vinon kaj freshan kaprajhon. En karesa sunlumo dekkelke
da vilaghanoj sidis en cirklo por ghui agrablajn horojn. Zhuoga
sin okupis per pashtado, plektado kaj trikado kaj tiutage
shi prezidis gravan politikan aktivadon. La vilaghanoj montris
grandan viglecon por uzi sian sanktan rajton.
|