Post
vizito al Tibeto, s-ro Lamur, chefredaktoro de la hinda gazeto
"Fronto", publikigis longan artikolon por detale
prezenti la veran Tibeton, kiun li propraokule vidis.
Li diris en sia artikolo, ke same
kiel en multaj aliaj lokoj de la mondo, oni povas konfirmi
tie per fakto la audon kun antaujugho.
"Novaj kaj renovigitaj lernejoj,
deviga edukado; abundo da
konsumajhoj kaj chenoj da butikoj; helbluaj oficejoj de moderna
stilo, novaj domoj de popolanoj; hospitaloj kaj konvaleskejoj
de moderna au tibet-nacia medicino; daura ekonomia kreskado
je 10 pocentoj; valora tibet-lingva arkivo, registro de monhelpo
de la centra registaro, reordigo, kompilado kaj eldona sistemo,
grandega kolekto da tibet-lingvaj klasikajhoj inkluzive de
budhismaj sutroj; ampleksa riparado kaj renovigo de kulturaj
heredajhoj sub rigora protektado..." Jen kion Lamur propraokule
vidis en Tibeto.
Vidante piajn religiulojn en Tibeto,
Lamur opiniis, ke ankau ili, same kiel popoloj enchiuj aliaj
lokoj, multe atentas manghadon, vestadon, loghadon, trafikon,
edukadon, sanprotektadon kaj enoficigon, atentas kiel eble
plej rapide plibonigi la vivon.
Estante hindo, li havis nenian simpation
al la plano de splitismo, venghismo kaj retrorigardo de Dalai-lamao.
Ties
politika plano dependanta de eksterlanda forto estas: apartigi
Tibeton disde Chinio, efektivigi "Grandan Tibeton"
post purigo de la nacio kaj restauri arkaikan teokration kun
enmiksita milda kaj afekta "demokratia" enhavo.
Chiu el la tri punktoj impresas per neefektivigebleco.
La artikolo montras, ke en la pasintaj
40 jaroj post la Demokratia Reformado, la minimumaj bezonoj
en la vivo de tibetanoj estis kontentigitaj, la socio havis
grandan progreson kaj la stato de homaj rajtoj estis plene
bonigita, malmultighis la nombro de malrichuloj; oni metis
la fundamenton por la rapide kreskantaj industrio, baza industrio
kaj terciara industrio; prospere disvolvighas la fundamenta
instalajho kun vojo, shoseo, fuelo kaj telekomunikado kiel
la chefa parto; plejparto de la tibetanoj ghuas senpagan kuracon;
la Planiza kaj Disvolva Komisiono de Tibeto estas ellaboranta
detalan planon por la strategio de disvolvo de la okcidento
de Chinio.
Lamur vizitis la lamaismajn templojn
Changzhu, Yongbulakang, Sangye kaj Dazhao kaj multajn lamaismajn
sanktejojn kaj historiajn restajhojn. En sia artikolo li skribis,
ke chie en Tibeto viglas la forto de religio. Chie oni povas
vidi flirtantajn liturgiajn flagojn, pilgrimantojn vicatendantajn,
ramp-irantajn kaj preghradon turnantajn, brulantajn au purigatajn
buterlampojn, tapishojn, historiajn restajhojn kaj skulptitajn
figurojn en diversaj pozoj kaj spiritaj statoj prezentantajn
budhojn, grupojn kaj grupojn da piaj gereligiuloj.
Li diris en la artikolo, ke chio pruvas,
ke en Tibeto ne ekzistas limigo kaj subpremo al religio.
Li diris en la artikolo ankau, ke
la china registaro ne toleras ajnan intrigon de splitismo.
Tio ne estas sekreto por la eksterlando, chu por la najbara
Hindio, chu por la usona registaro kaj ghia reganta partio.
Se Dalai-lamao ne estus ekstrema splitisto, nek venghisto,
sendube li povus trovi oficon kadre de la regiona autonomeco
de la tibeta nacio.
|