Celebre
la 50-jaran jubileon de la paca liberigo de Tibeto, la Centra
Popola Registaro de Chinio donacis al la Tibeta Autonoma Regiono
la ding-on "Nacia Solidareco". Jiang Zemin, prezidanto
de Chinio, surskribis la nomon de la ding-o kaj Hu
Jintao, ghia vicprezidanto, delevis tukon de la ding-o.
La
ding-o notis la 50-jaran historion de Tibeto kaj montris
la sinceran prizorgon de la Centra Registaro al la diversnaciaj
popolanoj de Tibeto. Ghia ghenerala projekto montris la longan
historion kaj brilan kulturon de la china nacio, nacian solidarecon
kaj socian progreson. La ding-o konsistas el 3 partoj:
La supra estas granda ujo kun tri piedoj kun du ansoj. Sur
la meza estas gravurita surskribo de Jiang Zemin kaj noto
fare de la centra registaro. Sur la 6 reliefoj vidighas historiaj
bildoj pri la demokratia reformado, malfermo de la Sichuan-Tibeta
Shoseo k.a. post la paca liberigo de Tibeto. Tie vidighas
tradiciaj tibet-naciaj pentrajhoj, aludantaj richan rikolton
kaj socian prosperon. Tie vidighas ankau 56 drakoj, kiuj emblemas
grandan unuighon de la 56 nacioj en la granda socialisma familio
de Chinio kaj ilian penadon por la nacia prosperigho. Sur
la baza soklo estas tri-tavola teraso, 21 shtupoj kaj 5 lanternoj,
kiuj aludas tri jarmilojn, 21-an jarcenton kaj 50 jarojn post
la paca liberigo de Tibeto.
La
ceremonio de delevo de tuko de la ding-on okazis posttagmeze
de la 18-a de julio sur la Placo de la Popola Halo en Lhasa.
|