Antautagmeze
de la 19-a de julio, okazis sur la placo antau Potala-palaco
solena mitingo por celebri la 50-an datrevenon de la paca liberigho
de Tibeto. China vicprezidanto Hu Jintao cheestis la mitingon.
En la nomo de la Centra Registaro kaj chiuj aliaj nacioj de
la lando, li esprimis festan gratulon al la tibeta popolo.
La
lasta parto de la mitingo estis grandioza manifestacio. En
la 22 falangoj de la manifestacio estis kamparanoj, pashtistoj
kaj lamaoj de diversaj lokoj de Tibeto. En festa kostumo ili
tamburadis kaj dancadis nacian dancon. "Felichon al la
patrolando, felichon al Tibeto!" "Amu Chinion, konstruu
Tibeton!" La krio de la sloganoj longe resonis en la
aero.
|