En
Tibeto estas multaj birdinsuloj, sed en Yarzhoyum-lago estas
grandaj birdinsularoj, kaj tio shajne estas malofta. Oni raportis
post esplorado, ke la nombroj de birdinsuloj kaj birdoj en
Yarzhoyum-lago estas rekordaj.
En
la lago estas 16 insuloj grandaj kaj malgrandaj, kaj la indighenoj
konigis, ke en la lastaj jaroj sur la insuloj aperis diversaj
birdoj.
Miloj
da makulkapaj sovaghanseroj ripozas sur Seduo-insulo au flugas
super la insulo au naghas en akvo che la insulo. Chirkau la
lago estas kontinuo da neghmontoj, kaj de la lazura lago audighas
krioj de birdoj, kiu resonas en la kvieta naturo.
La
insulo altas 15 metrojn kaj la deklivo estas milda. La tero
kovrita de gruzoj estas konvena por kresko de deversaj vegetaloj.
Sur la insulo estas kaduka shtona dometo, kiu servas kiel
provizora loghejo de gardisto en la tempo de generado de la
birdoj.
Sur
Seduo-insulo vi povas vidi birdnestojn dense vicighantajn.
En la nestoj estas tavolo da lanugo de birdinoj, kun po 5-6
blankaj ovoj, ech 12 ovoj, duoble pli grandaj ol kokovo.
Sur
la insulo vivas chefe makulkapaj sovaghanseroj kaj brunkapaj
mevoj. En majo kaj la unua kaj dua tagdekoj de junio brunkapaj
mevoj metas ovojn kaj de la lasta tagdeko de junio ghis la
dua tagdeko de julio brunkapaj mevoj okupas la insulon. Oni
diris, ke en kulmina tempo oni povas nombri 7500 makulkapajn
sovaghanserojn kaj 7000 brunkapajn mevojn.
Oni
diris, ke Seduo estas unu el la tri grandaj birdinsuloj en
la lago. Tie oni povas trovi 153 specojn da birdoj inkluzive
de nigrakola gruo kaj tibeta neghkoko. La nombroj de makulkapaj
sovaghanseroj kaj brunkapaj mevoj estas plej multaj. Nigrakolaj
gruoj estas la chefaj birdoj travintrantaj sur la insulo.
Indighenoj
diris , ke nun preskau neniu venas al la insulo por kolekti
ovojn, sed korvoj frekventas por manghi ovojn.
|