Mi
nomighas Gesang kaj aghas 74 jarojn. Rememorante la malfelichan
pasintajhon, mi neniel povas deteni min de kora doloro. Mi chiam
memoras la tragedian okazajhon en mia familio en la malnova
Tibeto -- mia fratino mortis en la bieno Semai 70 kilometrojn
for de Lhasa.
Tamen
shia malfelicho estas nur unu el la sennombraj malfelichaj
okazajhoj. Foje shi sidighis sur rando de kampo por reakiri
spiron post peza laborado en malsato. La kruela intendanto
forte vipis kaj bastonis shin kaj fine fermis shin en bovstalo.
Oni ne donis al shi ech guton da akvo nek manghajhon en 3
tagoj, kaj mia fratino mortis de malsato.
Nelonge
post shia morto komencighis la Demokratia Reformado en Tibeto
kaj la plej malluma, plej kruela kaj plej malmoderna servuto
estis abolaciita. Ni denaskaj servutuloj farighis mastroj
de la socio. Kiel bone estus, se mia fratino vivus kaj ghuus
kune kun ni la liberan felichan vivon.
Tiam
nia familio el 5 membroj akiris loghejon el 2 chambroj, chirkau
3 hektarojn da tero, du bovojn kaj dekkelke da shafoj. Ni
ne trovis taugajn vortojn por esprimi nian ghojon. Ekde 1959,
kune kun la eksservutuloj, mi pene laboris por konstrui la
hejmlokon. Mi farighis kadrino de la unua generacio post la
Demokratia Reformado de Tibeto kaj iam laboris kiel prezidanto
de la Virina Federacio de Jiama-subgubernio de Mazhokunggar.
Nun
mi estas maljuna, sed mia amo al la nova socialisma Chinio
kaj la Komunista Partio de Chinio neniam dekolorighos same
kiel pinoj sur altaj montoj. Antaue ni estis nur laboruloj
de la tri grandaj mastroj, sed nun ni chiuj rajtas partopreni
en politikaj aferoj, la kamparana komitato de la vilagho kaj
la popola reprezentanto senprokraste transdiros la opiniojn
de la publiko al la fakoj de la supera registaro kaj baldau
akiros respondon.
En
la fino de 1997 mia unua bofilo Ciren estis elektita prezidanto
de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de la gubernio.
En la tago de sia enoficigho li publikigis sian telefonnumeron
kaj lia telefono farighis termolinio inter la kamparanoj kaj
pashtistoj unuflanke kaj la registaro aliflanke. Ghis nun
pli ol 500 kadroj kaj popolanoj pere de la termolinio esprimis
siajn dezirojn, kies 80% estis kontentigitaj. Tio estis neimagebla
en la malnova Tibeto sub la regado de la tri grandaj mastroj.
Antau
kelke da tagoj maljuna pashtisto telefonis al Ciren, ke li
kuracu liajn bovojn en infekta malsano. Ciren tuj venigis
veterinaron kaj kune iris al la maljunulo por doni helpon.
Per tio li evitigis al la maljuna pashtisto perdon de pli
ol 10 mil juanoj.
En
la malnova Tibeto, neniu zorgis pri nia vivo, por ne paroli
pri brutoj. Vere estas abisma diferenco inter la du socioj.
Mi spertis la du etapojn kaj klare konscias la aferon.
Nun
en la vilagho junuloj plugas per traktoro, kaj iuj sin okupas
pri transportado per auto. Miaj 3 filinoj chiuj loghas en
nova domo kaj havas televidilon, fridujon kaj magnetofonon.
Kompreneble
mi plej fieras pri miaj genepoj, ke ili chiuj estas klerigitaj.
En la malnova Tibeto tio estis neimagebla, char tiam infanoj
de servutuloj ne rajtis lerni, kaj la kelkaj privataj lernejoj
servis nur al infanoj de nobeloj.
Nun
mia nepo Basang lernas en la Medicina Kolegio en Lhasa. En
la Novjara Festo lau la tibeta kalendaro li revenas hejmen
kaj tre respektas min. Chiutage li helpas min en vestado kaj
lavado kaj prezentas al mi buterteon. La nunaj junuloj estas
kaj kleraj kaj ghentilaj.
Nun mi loghas che mia unua filino, char tie la kondichoj por
vivado estas pli bonaj ol tiuj en la kamparo. Mi helpas en
facila dommastrumado, respondas telefonan alvokon, akvumas
florojn kaj akceptas gastojn. Mi vivas senzorgan vivon.
|