Profitogajno ne estas sola celo en mia vivo

de SHELE DUOLA

    Mi loghis en Zongcun-vilagho de Qumei-subgubernio de Xigaze de Tibeto. Mi nomighas Duola, 35-jara. Nun mi estas la ghenerala direktoro de Zhufeng-kompanio (limigita) de Agrikulturaj Mashinoj de Xigaze de Tibeto. Nun mia kompanio havas 5 milionojn da juanoj kiel kapitalon, kaj ekde 1995 chiujare mia kompanio komercis je dek milionoj da juanoj. Mia kompanio estas entrepreno donanta al la shtato chiujare plej multan imposton en Xigaze.

    Mia patro estas charpentisto ghuanta ne grandan nek malgrandan famon en Tibeto. Liaj verkoj trovighas en multaj temploj inkluzive de la fama Zhashilunbu. Mi havas 5 pliaghajn fratojn kaj mia patro esperis, ke mi heredos lian metion. Sed mi havis pli grandan intereson pri transportado kaj tio chagrenis lin. Sed li estas prudenta homo kaj ne devigis min heredi lian profesion. En 1980 li achetis por mi minitraktoron kaj de tio komencighis mia kariero de transportado.

    Per mia minitraktoro mi atingis multajn lokojn malvarmegajn kaj altegajn. Tie mi transportadis shtonojn kaj sablon por konstruejoj. Mi vivis 2 malfacilajn jarojn kaj hardis min, ke mi povas elteni diversajn malfacilojn en la vivo kaj kariero.

    En 1982 mi prunteprenis monon de banko kaj achetis malnovan kamionon. Mi iris pli malproksimen kaj gajnis pli multe da mono. Post 3 jaroj mi achetis novan kamionon kaj povis fari komercadon de agrikulturaj mashinoj.

    En 1993 mi fondis sur Jijilangka-strato de Xigaze butikon de akcesorajhoj de agrikulturaj mashinoj. Mi vendis je malalta profito kaj respondecis pri la kvalito de la vendajhoj. Dank' al tio prosperis mia komerco. Post unu jaro mi fondis Zhufeng-kompanion (limigitan) de Agrikulturaj Mashinoj de Xigaze de Tibeto. Nun la kompanio havas pli ol 30 dungitojn kaj 5 filiojn en Tibeto.

    Mi vojaghis al multaj lokoj kaj plej ofte al Pekino, Shanhajo, Kantono kaj aliaj grandaj urboj. Mi ne nur starigis bonajn interrilatojn kun la liverantoj de la komercajhoj, sed ankau larghigis mian vidkampon. Mastroj de multaj fabrikoj de agrikulturaj mashinoj estas miaj bonaj amikoj kaj negoco inter ni iras glate. Kompreneble mi laueble kontentigas ilian bezonon.

    Disvolvigho de urboj de la landinterno mirigis min. Tibeto ja havis progreson, sed ankorau estas granda distanco inter Tibeto kaj aliaj lokoj de la lando. Nun bona shanco trafis Tibeton, ke la Centra Registaro favoras Tibeton kaj multaj provincoj kaj grandaj urboj helpas Tibeton en diversaj kampoj. Ni tibetanoj devas labori pli bone. Mi engaghis instruiston, ke li instruu al mi la han-nacian lingvon kaj sciojn de sciencoj kaj teknologio.

   Profitogajno ne estas sola celo en mia vivo. Mi volas, ke mia komercado donu bonon al la tibetanoj, al la kamparanoj de mia hejmloko. Mi estis tre ghoja, kiam mi audis, ke kamparanoj kaj pashtistoj gajnis monon en transportado pere de traktoroj achetitaj che mi. Mi sentis saman felichon, kvazau mi mem gajnus monon.