Kiam
la mondfama "Silka Vojo" estis prospere etendighanta
al la okcidento, alia ghemela vojo sur la Qinghai-Tibeta Altebenajho
etendighis suden, trairis sud-aziajn landojn kaj atingis la
okcidenton formante gravan pasejon komunikantan la orienton
kaj okcidenton en la antikveco. Ghi estis la antikva "Moska
Vojo" sur altebenajho.
Lau
notoj de historiaj materialoj, en la unua jarcento Romio shanghis
siajn varojn kontrau mosko de Tibeto pere de la linio Changdu-Lhasa-Ali-Okcidentazio,
kaj la linio estis nomata "Moska Vojo". En la 7-a
jarcento, dank' al prosperigho de intershanghoj de Tubo-regno
(la nuna Tibeto) kaj la landinterno en politiko, ekonomio
kaj kulturo, teo, ceramikajhoj, bruna sukero k.a. estis transportitaj
unue de Chengdu (la nuna chefurbo de Sichuan-provinco) kaj
Puer en Changdu kaj poste de tie en la neghan altebenajhon
kaj Okcidentazion pere de la "Moska Vojo", kaj la
vojo farighis grava pasejo inter la oriento kaj okcidento
en komercado, kulturo, religio kaj milita afero. Sed poste
pro la feuda separatisma okupado dum longa tempo kaj oftaj
militoj, la vojo iom post iom malprosperighis ekde la 10-a
jarcento.
En
la 50-aj jaroj de la lasta jarcento la Sichuan-Tibeta, Xinjiang-Tibeta
kaj China-Nepala Shoseo etendighis al au tra la sudokcidenta
landlimo samkiel la "Moska Vojo". Dank' al renovigo
de la vojoj, la urbetoj ambauflanke de la vojoj disvolvighis
kaj ankau la "Moska Vojo" reprosperighis.
Konforme
al la bezono de la landinterno, Markam-gubernio apud vojo
fondis vinfarejon, komercan kompanion de produktajhoj kaj
multajn aliajn entreprenojn. La enspezo estas rimarkinda.
En Nyingchi oni starigis staplejon de ligno, chinmedicinaj
drogoj kaj pinaj fungoj, kies plejparto estis eksportita al
Japanio kaj la sud-azia merkato. En Lhasa kaj Xigaze oni produktas
mineralan akvon, tibetmedicinajn medkamentojn, bieron k.a.
lau la bezono de la landinterno.
En
Ali, Xigaze k.a. lokoj en la okcidento de Tibeto, pere de
la reprosperighinta "Moska Vojo", oni eksportas
siajn produktajhojn kaj importas necesajhojn por la vivo kaj
produktado. La lokaj registaroj malfermis la tradiciajn komercajn
landlimajn pasejojn, tra kiuj oni eksportas industriajhojn
de la landinterno en najbarajn landojn kaj regionojn. Dum
la malferma periodo de la pasejoj chiuj komercistoj chinaj
kaj fremdaj estas liberaj je imposto, kaj pli kaj pli multighas
komercistoj el Hindio kaj Nepalo.
|