Multaj
scias mian nomon Gesang Zhuoma, char miaj butikoj sidas sur
la movoplena strato en mia urbeto kaj multaj venas butikoj
por ion acheti.
Antau
3 jaroj mi luis che strato domon de 40 kvadrataj metroj kaj
fondis butikon. Nun en stratoj estas multaj butikoj. Se oni
mastrumas bone, oni povas gajni monon. En la novjaraj tagoj
multaj homoj venas al la urbeto por fari achetadon, kaj modaj
vestoj, turismaj shuoj kaj kosmetikajhoj havas grandan debiton.
Se mi ne petus mian filinon acheti sufichan kvanton da varoj
en Lhasa, mi perdus la shancon gajni monon. Antau la Demokratia
Reformado de Tibeto en 1959 mi estis senlibera servutulino,
sed nun mi posedas du butikojn kaj dungis fraulinojn kiel
vendistojn. Tio estis neimagebla por mi en la pasinteco.
Nun
mi aghas 68 jarojn. Mi estis servutulino de iu mastro, ne
havis agron, nek loghejon, nek liberecon. Mi senpage laboradis
por la mastro kaj ech devis pagi laukapan imposton. Antaue
en Tibeto estis diro: "Gepatroj naskis min, sed la mandareno
okupas mian korpon kaj vivon." Ne povante elteni la kruelajhojn
de la mastro, mi fughis almozpetante al la nuna urbeto. Mi
pensis, ke mi havos bonajn tagojn forlasinte la mastron, sed
mi ne atendis, ke "chiuj korvoj en la mondo estas same
nigraj". Eskapinte el fajro, mi falis en akvon. Mi ankorau
laboregi por aliaj mastroj.
Dum
la Demokratia Reformado, la nova popola registaro distribuis
al mi agron kaj loghejon, kaj mi akiris la personan liberecon.
De tiam mia vivo farighis pli kaj pli bona. En 1999 mi konstruis
tibet-stilan duetaghan domon el 9 chambroj kaj ekipis la domon
per telefono komunikanta al la tuta lando. Antaue mi mem iris
al Lhasa por acheti varojn, kaj nun mi komisiis tion al mia
filino. Pro okupiteco mi dungis du junulinojn por helpi min
en vendado kaj dungis po-horan servistinon por prepari manghajhojn
kaj lavi vestojn. Mi vendas infanajn kaj virinajn vestojn,
novtipajn tibetajn vestojn, shuojn, chapojn kaj ankau vegetalan
oleon, kareon, parfumon kj aromajhon importitajn el Hindio
kaj Nepalo. Mi estas analfabeto, sed en merkata konkurenco
mi bone komprenis la veron, ke oni devas pretigi sian stokon
lau merkata bezono. Chu en la urboj, chu en la kamparo, la
popola vivo estis plibonigita, kaj oni havas pli altan postulon
al la kvalito de la varoj. Tial mi pretigis altklasajn vestojn,
ornamajhojn, perukojn k.s., kaj ili havis grandan debiton.
Mi dungis helpantinojn kaj mi mem nur "faris ordonon"
kaj chiuvespere kalkulis kun ili la negocojn. Krome mi havas
hektaron da agro kaj miaj parencoj kulturas ghin kontrau pago.
Chiujare mi povas rikolti tunojn da sekalo kaj tritiko, tute
sufichajn por mangho kaj vinfarado. Mi ne volas senfare resti
hejme, kaj chiutage mi iras al miaj butikoj, alie mi sentas
enuon. Vespere mi televidas trinkante buterteon kaj min distras
kun nepoj.
|