Kruela
triba vivo
En Tibeto oni nomas loghantojn en
suda Luoyu-regiono de la Tibeta Altebenajho loba-oj, kiuj
havas sian lingvon sed ne ideogramojn. La socio de loba-oj
progresis malrapide kaj ili estis ofte molestataj de aliaj
nacioj.
En
la historio la loba-oj havis 8 tribojn, kiuj ofte interbatalis.
Jam de sia infanagho Dongniang kutimis al tiaj bataloj kaj,
14-jara, li ekvivis sendepende. Li iom post iom farighis bona
chasisto kaj batalanto kontrau aliaj triboj. Same kiel aliaj
loba-oj, li vivtenis sin per kulturado de maizo, rizo kaj
aliaj grenoj, hakado de arboj kaj kapto de bestoj. Li ankau
faris negocon pri gala veziko de urso, mosko kaj felo. En
la negoco loba-oj kalkulis per shnur-nodoj.
En
la patriarka socio la produktado estis malforta kaj vivmaniero
postighinta. Sen rimedoj kontrau katastrofo la loba-oj metis
sian esperon sur sorchiston. Chiu familio devis buchi pli
ol 200 kokojn jare kaj la sorchisto rigardis vejnon de koka
hepato por antauscii la estontecon. Tamen tio ne evitigis
katastrofon. Kiam Dongniang estis 17-jara, liaj gepatroj mortis
pro epidemio kaj estis forbruligitaj kun la domo.
Sed
plej teruris vengha mortigo inter triboj. Ghi okazis pro konflikto
de edzeco, shuldo, shtelo kaj malsano. Dongniang spertis sennombrajn
batalojn kaj faris al si prestighon kaj ankau malamikojn.
En
nokto de frosta vintro en 1938 Dongniang estis fleganta la
akushintan edzinon kaj jhus naskitan bebon, kaj lia pliagha
filo ludis en la hejmo. Tiam ekstere de la domo 37 malamikoj
el 3 triboj surprizatakis lian vilaghon. En la batalo li pafmortigis
unu el la triestroj, sed lia pliagha filo estis mortigita
kaj la domo forbruligita.
En
la sekvantaj jaroj kreskis venghemo. Li kun siaj familianoj
kaj 50 samvilaghaj familioj devigite transloghighis al Nanyigou,
kie la biensinjoroj molestis ilin. Por protekti siajn laborajn
fruktojn ili starigis Nanyi-tribon kaj Dongniang farighis
ghia estro. Li ne nur organizis reziston kontrau malamikoj,
sed ankau prezidis ceremonion bonvenigi la montodion. Tiam
la tribanoj devis pagi impostojn al la registaro de Tibeto,
foje ili ech estis batitaj de sklavposedanto pro prokrasto
de impostoj.
Loba-oj
en la nova socio
En 1960 Dongniang kaj liaj tribanoj
komencis novan vivon. Nanyigou praktikis demokratian reformadon
kaj la loba-oj akiris parcelojn, brutojn kaj ferajn laborilojn.
La familio de Dongniang akiris 33 bovojn, pli ol 70 shafojn
kaj 5 chevalojn. Kaj Dongniang estis elektita kiel membro
de la Popola Politika Interkonsiligha Konferenco de la gubernio.
Antau
40 jaroj iuj el la lokanoj forkuris al aliaj landoj pro influo
de kalumnio al la china registaro. Sed Dongniang kaj liaj
tribanoj jhuris daurigi sian loghon che la rivero de Nanyigou
kaj kredi sian registaron. Nun li ankorau kontentas pri sia
tiama decido.
Modernaj
loba-oj jam adiauis la primitivan vivon kaj ekkulturis teron.
Subtenate de sciencistoj ili progresigis sian terkulturon.
En la pasintaj 20 jaroj, dank'al pli ol 1.2 milionoj da juanoj
investitaj de la registaro, ili chiuflanke disvolvis terkulturon.
En Nanyigou-vilagho oni havas grandan kaj helan domon anstatau
malnova kaj simpla pajloshedo. 97% de la geknaboj jam ricevis
edukon kaj multe da lernantoj estas senditaj al diversaj lokoj
de Chinio por daurigi la lernadon.
Kiel
plej agha maljunulo en Loba-nacio, Dongniang vizitis Pekinon,
Shanhajon, Kantonon, Tianjin kaj Jiangsu. Inspirate de grandaj
shanghoj kaj sperto de tiuj lokoj, en la pasintaj 20 jaroj
li prezentis proponojn konstrui en sia regiono 2 novajn vilaghojn,
kaj arbaran rezervejon kaj praktiki edukan reformadon de Loba-nacio.
Chiuj tiuj proponoj jam realighis.
Nun
multe da loba-oj de Nanyigou eliris el la vilagho. La filino
de Dongniang farighis kuracistino en popola hospitalo de Nyingchi
post diplomigho de la Nankina Medicina Instituto. Lia nepino
farighis aktorino en la Tibeta Kanta kaj Danca Trupo kaj turneis
en pli ol 20 landoj kaj regionoj. Liaj 5 gefiloj kulturas
teron en Nanyigou kaj vivas riche.
|