Jiadeng
Luorongxiangba, viva budho de la Flava Sekto de lamaismo,
estas kuracata en Pekino, sed lia penso estas okupata de zorgo
pri lia lernejo en Garze de Sichuan-provinco.
En 1994 la viva budho proprapage fondis la lernejon en sia
hejmloko Garze. Por tio li elspezis siajn proprajn 40 mil
juanojn (8.27 juanoj egalas al 1 usona dolaro) kaj prunteprenis
de siaj amikoj 40 mil juanojn. Kiam la novajho pri fondo de
lernejo disflugis en la regiono, kamparanoj venis donaci monon
kaj iuj malrichaj familioj donacis manghajhojn kaj salon.
La nombro de la lernantoj kressis
de 138 ghis 222. En la lernejo oni instruas la tibetan lingvon,
matematikon, anglan lingvon, tibetan medicinon kaj han-lingvo.
"Instrui han-lingvon en nia lernejo
chiam estas problemo. Tial ni urghe bezonas spertan instruiston,
kiu povos progresigi niajn infanojn en han-lingvo.
"Tio certe helpos niajn infanojn
larghigi sian vidkampon. Sed la vivkondichoj de nia loko estas
tre malfacilaj kaj mi ne povos pagi multe por la instruisto.
Tial mi preferus trovi emeritan instruiston, kiu volontos
helpi nin. Estos pli bone, se li au shi povos labori pli longan
tempon."
Por daurigi la funkciadon de la lernejo
kaj kovri la shuldojn kiujn li faris por vivteni la lernantojn,
la viva budho ech vendis sian chevalon kaj faris komercon
en la chirkauajho de sia urbo.
Tri tagojn post kiam lia deziro estis
raportata, oni jam donacis 13 mil juanojn. Multaj instruistoj
telefonis al li por esprimi la intencon labori en Garze.
"Se estas ebleco, mi povas mem
pagi mian vojaghon kaj neniun groshon postulos pro mia instruado
al tiuj tibet-naciaj infanoj," diris Dong Yuan, emerita
instruisto, kiu instruis pli ol 30 jarojn.
Liang Yue, 27-jara, donacis mil juanojn
kaj diris: "Tiu sumo estas esprimo de la bondeziroj de
nia familio. Ni volontas helpi tiujn infanojn laueble."
|