Qinghai-Tibeta Fervojo -- ekologia
fervojo sur altebenajho


     Kiamaniere oni malpliigos la malutilon de konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo al la ekologia medio sur la altebenajho? Projektante la vojon, oni jam ellaboris planon por protekti la ekologian medion, por ke ghi farighu la unua ekologia fervojo sur la altebenajho de Chinio.

    La fervojo trapasos multajn marchosimilajn lokojn sur la altebenajho, kie malfacile kreskas plantoj, oni transplantos vegetajhojn tie, kie oni faros konstruadon de la fervojo, por ke ghia malutilo al la plantoj estu kiel eble plej malgranda. En la lokoj, kie la naturaj kondichoj estas kompare bonaj, oni plantos herbojn, taugajn por la altebenajho. En Gobio oni plivastigos la ventoshirmajn arbarojn ambauflanke de la fervojo.

    La fervojo trapasos Kekexili kaj aliajn naturparkojn. Konstruante la fervojon, oni rezervos vojojn specialajn por migrado de sovaghaj bestoj. Krome, oni severe limigos la lokojn, kie oni devas preni teron kaj kie ghin forjheti, por eviti detruon de la ekologia medio. En tundraj zonoj oni racie difinos la konstruan tempon por ne damaghi la temperaturan ekvilibron kaj stabilecon.