Bona vilaghestro Danzeng Wangdui


    Danzeng Wangdui, kiu migris 22 jarojn eksterlande, revenis al la hejlando en 1982 kaj nun loghas en la Kvara Vilagho de Gyaca-gubernio de Tibeto. Lia familio havas 9 membrojn. En l960 li fughis en Hindion kaj tie li pene laboris kiel pashtisto kaj kulio. Li pensis, ke li povos vivteni la familion havante fortikan korpon. Sed ekster lia atendo, lia deziro ne realighis. En 1982 li revenis hejmlanden kune kun la familio, kunportante nur simplajn litajhojn kaj ankau la vunditan koron. La loka registaro konstruis por lia familio novan domon kaj donis al li agrojn, necesajn produktorimedojn kaj chiutagajn bezonajhojn. Li diris kun dankemo: "La patrolando estas plej intima por mi."

    En 1984 li vizitis multajn lokojn de Tibeto estante membro de vizitgrupo de revenintaj elmigrintoj. Li estis emociita de la granda shanghigho de Tibeto. Post 1988 li laboris kiel vicestro kaj poste estro de la vilagho. Lia vilagho estas tre malproksima kaj izolita, kaj la vilaghanoj loghas tre dise. La trafiko estis malfacila, kaj montoj kaj valoj malhelpis interkomunikadon de la vilagho kun la ekstera mondo. Oni transportas per homoj kaj brutoj. Antau 1985 en la vilagho estis nur 300 homoj kaj 70% de ili vivtenis sin per greno liverata de la registaro. Por shanghi la malrichan staton estis multe da malfaciloj. Sed li estis malcedema al la malfaciloj. En malpli ol 2 jaroj post sia enoficigho, li kaj liaj samvilaghanoj fosis kanalon en longo de pli ol 20 kilometroj por solvi la problemon de irigaciado de pli ol duono de la agroj de la vilagho. En vintro li kaj liaj samvilaghanoj kune kolektadis sterkon por plibonigi la konsiston de la agroj. La longtempan penadon de la vilaghanoj rekompencis richa rikolto en 3 sinsekvaj jaroj.

    Kiam plibonighis la vivo de la vilaghanoj, Danzeng Wangdui turnis sian atenton al edukado kaj altigo de la kultura nivelo de la vilaghanoj. Li prezidis konstruadon de elementa lernejo en la vilagho, ke chiuj lernoaghaj infanoj vizitu la lernejon. Li ofte diris, ke la plej grava tasko de kadroj estas proparoli por la popolanoj kaj servi al ili. Kion li diras, tion li praktikas. La samvilaghanoj laudas, ke li estas bona vilaghestro.