Kvar studentoj el sama familio

    Gesang Dawa famighis pro tio, ke 4 el liaj infanoj estis studentoj.

    Gesang estas arbaristo en Yadong-gubernio de Xigaze de Tibeto. Li havas 5 infanojn kaj vivtenis la familion per sia malalta salajro kaj la enspezo de la terkulturado prizorgata de la edzino. Sed Gesang diris: "Malgrau granda malfacilo, mi volonte elspezis por ilia studado, por ke ili farighu kleraj kaj utilaj por la shtato."

    Li devis pagi pli kaj pli multe por la lernado de la infanoj. Komprenema, lia unua filino Solang Puchi kashe chesis lerni, kiam shi lernis en la dua klaso de mezlernejo, kaj eklaboris por helpi la gepatrojn.

    Lia tria filino Yangzong diris: "Kiam mi kaj mia dua fratino Ciren estis diplomitaj el supera mezlernejo, ni intencis imiti la unuan fratinon, por lerni en kolegio por pli frue diplomighi. Sed la gepatroj ne konsentis." En 1986 Ciren kaj Yangzong eniris en universitaton. Du jarojn post tio ilia frato Qiongda eniris en la Tibetan Universitaton.

    Kvankam tiam oni ne bezonis pagi lernokotizon por universitata lernado, tamen la familio ankorau estis peze sharghita de la pago por ilia vivo en la universitatoj kaj por ilia vojagho al la universitatoj. En 6 jaroj de ilia studado la geedzoj Gesang pagis chirkau 60 mil juanojn kaj granda parto de la mono estis prunteprenita. Kiam la infanoj reiris al la universitatoj post ferioj, la geedzoj komencis ege shpareman vivon por kovri la shuldon.

    Oni admonis Gesang, ke unu el liaj infanoj chesu studi kaj havu laboron, kaj la gubernia registaro jam promesis enoficigi la infanon, sed Gesang fordankis. Li diris: "Dufoje mi jam venis al la enirejo de la oficeja domo de la gubernia registaro, sed mi haltis. Mi domaghus, se la infano chesigus la studon."

    Chiuj 4 infanoj jam diplomighis el universitatoj kaj havas kontentigan oficon. Ili tre amas kaj respektas la gepatrojn. Qiongda achetis lavmashinon por la familio per sia unuamonata salajro, kaj ankau Yangzong kaj Ciren sedas monon hejmen por subteni la studantan fratineton.

    Gesang tre akcentas virton kaj deontologion de la infanoj. Li ofte atentigas la infanojn, ke ili bone laboru por ne vanigi la kulturadon kaj edukadon de la shtato.