Donacado
de hada estas grava etiketo en Tibeto.
En
geedzigha kaj funebra ceremonioj, festo, bonvenigo de gastoj
kaj Budho-vizito en Tibeto oni kutimas donaci hada,
kio montras sincerecon, lojalecon kaj respekton.
Pri
la apero de hada estas du rakontoj. En Han-dinastio
(206 a.K.- 24 p.K.) Zhang Qian, delegito de la kortego, preterpasis
Tibeton dum vizito al la Okcidenta Regiono kaj donacis silkajhon
de Han-nacio al estro de loka tribo, pro tio la tribo opiniis,
ke silkajho simbolas puran amikecon kaj gratulon, kaj heredis
la etiketon. La alia rakonto diras, ke Basiba, regho de antikva
Tibeto, kunportis silkajhon al Tibeto, vizitinte Kublajon,
reghon de Yuan-dinastio (1206-1368). Tiam la silkajho surhavis
desegnon de la Granda Muro kaj ideografiajhojn signifantajn
bonauguron kaj felichon. Iuj opiniis ankau, ke hada estas
rubando de feino.
Nun
hada estas farita chefe el silko kiel antaue. La plej
bona silkajho surhavas kashitajn bonaugurajn desegnojn de
lotuso, botelo, ombrelo au bukceno. La longeco de hada
estas 1- 6 metroj. Tibetanoj opinias ke blanko simbolas
purecon kaj bonan auguron. Estas ankau diverskolora Hada,
kiu estas donacita al bodisatvo.
Dum
prezentado de hada tibetanoj ghenerale levas ghin per ambau
manoj ghis la alteco de shultro al rivevanto, kio montras
plej grandan respekton kaj benon, kaj la rivevanto devas ghentile
akcepti ghin per ambau manoj. Se oni volas donaci hada
al pliaghulo, oni devas levi ambau manojn super la kapon kaj
metas hada antau la sidlokon au piedojn de la pliaghulo.
Se oni volas donaci hada al subulo au samaghulo, oni
povas meti ghin sur ties nukon.
En
malsamaj okazoj hada havas malsamajn signifojn. En
festo oni interdonacas hada por montri benon. En geedzigha
ceremonio hada signifas amon. En bonveniga ceremonio
ghi signifas piecon. En funebra ceremonio ghi esprimas malghojan
senton al mortinto kaj kondolencon al ties familianoj.
|