Tanka-o
estas originala rulpentrajho de Tibeto farita sur tolo au papero,
garnita per sateno che la kvar randoj. Che la malsupro de la
pentrajho estas bele ornamita ligna rulo. Krome oni faras
tanka-o ankau per brodado au desegno plenigita per perloj.
La pentrado de tanka-o estas tre komplika, la materialo
tre delikata, kaj la farboj kun helaj koloroj estas faritaj
el mineralo kaj vegetaloj.
La
origino de la artformo tanka-o atendas plian esploradon.
Sed lau analizo pri la evolua historio de la pentrarto de
Tibet-nacio, oni povas aserti, ke en la 7-a jarcento la pentrarto
de la nacio jam estis matura. Kiel vario de fresko, tanka-o
aperis almenau antau la mezo de la 7-a jarcento. Malgranda
parto de la ekzistantaj tanka-o estis farita en la
periodo de la 10-13-a jarcento, kaj la aliaj estis faritaj
en la regperiodo de la Kvina Dalai-lamao Luosang Jiacuo.
Sed
en la tempo antau la Kvina Dalai-lamao tanka-o estis
nur oferajho de popolaj pentristoj al temploj. Post tio oni
establis instituton de pentrado identan al petrarta akademio
kaj tanka-o eniris en la periodon de speciala farado.
Pli poste aperis oficiala pentrarta akademio, kio antauenpushis
la disvolvighon de tanka-o.
Farado
de tanka-o estas rigore konfroma al la religia rito
kaj tiuj tanka-oj de specialaj temoj estas faritaj
sub tre rigora limigo ekzemple rilate enhavon, kolorojn, formatojn
kaj la pentrantoj absolute ne devas malobei. La temoj de tanka-o
estas tre richaj tushante lamaismon, budhon, tibetan medicinon,
tibetan farmacion, astronomion, kalendaron, historiajn eventojn,
biografiojn de graciaj personoj k.a.
Pro
la populareco de budhismo, chiuj tanka-oj en Tibeto
portas fortan religian guston. tanka-o estas kultata
de la religiuloj kaj ankau reprezentanta la kulturon kaj arton
de Tibeto, tial ghi estas inda por arta aprecado kaj kolektado.
|