Potala-palaco
formighis el temploj kaj kasteloj kaj konstruighis antau pli
ol 1300 jaroj. Ghi situas sur la Rugha Monto 3767.19 m super
la marnivelo, en la centro de Lhasa, la chefurbo de Tibeto.
Potala-palaco estas la plej alta palaco en la mondo kaj en
listigita de Unesko kiel unu el la mondaj kulturaj heredajhoj.
Potala-palaco
estas kompleta kaj granda antikva konstruajho. Ghia nomo signifas
shipon, kiun Avalokitesvaro pilotas por savi popolamason el
la maro. En Tang-dinastio (618-907) Sunzamkampo, estro de
Tubo-regno, konstruis ghin por edzighi kun Wencheng, princino
de Tang. Nun tie ankorau ekzistas du tiamaj konstruajhoj.
La nuna konstruajharo estis ekkonstruita post nomumo de Dalai-lamao
la Kvina en la mezo de la 17-a jarcento kaj la postaj Dalai-lamaoj
grandigis la palacon. Antau 1959 Dalai-lamaoj en diversaj
dinastioj vivis kaj laboris en Potala-palaco. Lau statistiko,
ekde la 7-a jarcento tie loghis 9 tibetaj reghoj kaj 10 Dalai-lamaoj.
Potala-palaco
kovras la tutan Rughan Monton. Ghi kun alteco de 117 metroj,
longeco de 360 metroj de oriento al okcidento kaj areo de
120 mil kvadrataj metroj havas pli ol 15000 chambrojn por
Budho, sutroj kaj konservo de relikvoj kaj estas konstruita
el ligno kaj shtonoj. Sur muroj oni povas vidi belajn freskojn
kaj en la chambroj sennombrajn figurojn de Budho el oro, arghento,
kupro kaj santala ligno, kiuj prezentas brilajn sukcesojn
de arkitekturo de tibetanoj.
La
palaco havas 4 partojn inkl. Rughan Palacon, Blankan Palacon,
Drakreghan Lageton kaj "Neghon" che la piedo de
la monto. La Rugha Palaco kun haloj por Budho kaj konservo
de relikvoj de Dalai situas en la centro kaj kulmino de la
konstruajharo, kies pozicio simbolas centron de kosmo; la
Blanka Palaco chirkauas la Rughan Palacon, kaj tie estas loghejo
de Dalai-lamaoj, rezidejo de la registaro kaj lernejo de bonzoj.
La loghejo situas en kulmino de la Blanka Palaco kaj nomighas
"Sunluma Palaco"; Drakregha Lageto en la malantaua
ghardeno de Potala-palaco kovras 3 kvadratajn kilometrojn,
en la lageto trovighas Drakregha Palaco kaj elefanta domo;
"la Negho" che la piedo de Potala Palaco estis prizono,
sutro-presejo kaj metiejo de la registaro chirkauitaj de muroj
kaj fuortoj. Che la piedo de la Rugh Monto oni povas vidi
la tutan Potala-palacon, kaj la "Negho", Blanka-Palaco
kaj Rugha Palaco estas aranghitaj de malsupro al la supro,
kio prezentas la tri limojn de budaismo kaj ghian majestecon.
|