Li
estas indigheno, sed jam ne povas bone memori, kiom da malfaciloj
iliaj prapatroj renkontis kaj kiom da esperoj ili tenadis.
La unika kutimo, kiun li heredis kaj tenadis senshanghe, estas
amo al pashtado kaj deziro pri felicha vivo.
Frumatene,
kiam la suno, levighanta che la horizonto, karesis per siaj
oraj radioj la forajn montojn, tiuj jhetis longan ombron sur
la fekundan vintran gresejon de la subgubernio Jiela, kaj
la unua prujno sur la herboj bunte glimis. Kiam maloftaj autoj
trapasis la senbruan stepon, polvo levighis kaj longe stagnis
en la vasta kvieta spaco. Estis profunda autuno, kaj la supra
parto de la rivero Yarlung Zangbo, nomata Maquan, estis klara,
sed pli kaj pli akra malvarmo jam estis sentebla.
La 59-jara Zunzhu, estro de la unua
vilagho de la nomita subgubernio, eliris el sia jurto farita
el felto de nigra gruntbova lano. Rigardante la orumitan gresejon,
li profunde enspiris dolchetan aeron kaj komencis rigardi
siajn gruntbovaron kaj shafaron. Li estas indigheno, sed jam
ne povas bone memori, kiom da malfaciloj iliaj prapatroj renkontis
kaj kiom da esperoj ili tenadis. La unika kutimo, kiun li
heredis kaj tenadis senshanghe, estas amo al pashtado kaj
deziro pri felicha vivo.
Kelke da maldikaj lumkolonoj tralikighis
tra la jurto, kaj en la heleta jurto dommastrino Gesang palpadis
por trovi alumeton. Shi bruligis la alumeton kaj ankau la
facile bruligeblajn dornojn, por ke brulu la sekigita bovfekajho.
Jen levighis fumkolono sur la kvieta herbejo. Baldau levighis
blanka vaporo el la krucho kun butera teo super la fajrujo.
La tuta jurto estis saturita de agrabla varmeco. Ankau la
du najbaraj jurtoj ellasis fumkolonon. Nova tago venis al
la gresejo.
La
tuta familio de Zunzhu rigardis nian viziton plezuro por ili.
Iliaj 5 shafhundoj, shajne influitaj de la humoro de la mastroj,
farighis multe pli mildaj ol kiam ili teruris nin je la unua
vido.
Zunzhu karakterizighis per la komunaj
trajtoj de pashtistoj: firmeco, braveco, laboremo kaj grandanimeco.
Pashante sur altebenajho che la fonto de Yarlung Zangbo kun
alteco de 6 mil m. super la marnivelo, Zunzhu estis peze brunigita,
sed tio atestas lian sanon.
Pere de interparolado kun Zunzhu ni
havis skizan informon pri la vilagho. Che la fonto de Yarlung
|